>patronimo --> patronomo
Registrita.
Kompense bonvolu, c'iuj, vidi c'u vi povas helpi
pri la jenaj nepridecidtiaj vortoj:
'''pelmel-o''' mikskonfuzo (FR pêle-mêle)

'''peplomo ''' kovrilego, littukego, plumkovrilo, litkusenego

'''pesi, pesilo''' pezmezuri, pezmezurilo

'''petrografi-o''' sxton-scienc-o

'''pezizi''' (mat. fiz.) pezumi

'''piksel-o''' (Komp.) bildero, bildopunkto (EN pixel= Picture Element)

'''plant-o''' kreskajxo

'''plumon-o''' litkusenego, litkovrilego vidu peplomo

'''pobo, poupo''' sxipvosto (FR poupe)

'''polm-o''' manebeno?, manplato

'''postkrop-o ''' macxostomako, poststomako

'''primuso ''' varmigilo, kuirileto

'''pru-o''' sxipkapo

'''pug-o''' postajxo

'''pululi ''' svarmi

'''puntilio''' punkt(preciz)emo?

Amike
renato

Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>

> '''pelmel-o''' mikskonfuzo (FR pêle-mêle)

Neniam renkontinte "pelmelo" en Esperanto, mi pensas, ke ĝi certe
estas evitinda.
> '''pesi, pesilo''' pezmezuri, pezmezurilo

"pesi" estas Fundamenta.
> '''petrografi-o''' sxton-scienc-o

Kio estas la diferenco inter 'petrografio', 'petrologio', 'litologio'
kaj 'geologio', kaj kiel oni esprimu tion per kunmetitaj vortoj?
> '''piksel-o''' (Komp.) bildero, bildopunkto (EN pixel= Picture Element)
Tre bone, laŭ mi. Mi supozas, ke ĉiuj (kiuj parolas prie) jam diras 'pikselo'.
> '''plant-o''' kreskajxo

Mi mem multe preferas 'kreskaĵo' sed 'planti' estas Fundamenta kaj
verŝajne la uzo de 'planto' por kreskaĵo estas neŝancelebla.
> '''pug-o''' postajxo

Aŭ 'sidvangoj'. Verŝajne 'postaĵo' estas la tuto, dum 'pugo' aŭ
'sidvango' estas unu el la du partoj. Fakte, 'postaĵo' estas stranga
vorto, ĉar oni ordinare uzas 'post' nur kun tempa senco.

Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
>Kio estas la diferenco inter 'petrografio',
>'petrologio', 'litologio' kaj 'geologio', kaj
>kiel oni esprimu tion per kunmetitaj vortoj?
Momente ni nur havas:
geologi-o = grund-scienc-o. grund-stud-o,
ter-scienco, scienc-o pri ter-natur-o/kvalit-o
Pri petrologio kaj litologio vi esta slibera proponi.
>''plant-o''' kreskajxo
Mi mem multe
>preferas 'kreskaĵo' sed 'planti' estas
>Fundamenta kaj vers'ajne la uzo de 'planto' por kreskaj'o estas nes'ancelebla.
Mi notis g'in kun =. Plant-i/plant-o estas malnova problemo en la Fundamento.
Amike
Renato