J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
> Temas pri utila vorto, tamen ne oficialigita. PIV citas 3 malsamajn
> signifojn.
> Tamen ne facilas ĝin esprimi per SSV.
"Paŭsi" ŝajnas al mi oficialiginda.
Sed eblas diskuti pri la (por mi) parenca radiko KALKE/ (lingvoscienca
faktermino).
Laŭ mi eblas tute bone anstataŭ "kalkeo" uzi "paŭso", aŭ - eble eĉ pli
bone - "tradukprunto".
http://eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%ADso
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Mi registrus:
kalke-o --> traduk-prunt-o, paŭs-o
se neniu havas ion kontraŭ tio.
Amike
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: martedì 28 settembre 2010 16.42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) paŭsi
J-K Rinaldo skribis:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%ADso
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Mi neniam aŭdis pri "kalkeo", kiu eĉ ne estas en PIV, do ĝi certe ne devus anstataŭi la jam bone konatan vorton "paŭsi". Mi mem volonte forigus ĝin el la vikipedia artikolo, sed mi atendas viajn reagojn.
En niaj diskutoj ĉi tie temas pri la uzado de "paŭso" por "kalkeo" ne inverse.
Renato
Informe.
Ĝis la fino de la okdekaj jaroj niaj desegnistoj en la maŝinkonstruejo
desegnis la originalajn planojn de maŝinpecoj kaj aliajn teĥnikajn
desegnaĵojn sur specialan diafanan paperon, kiun ni nomis "kalke"
(france "calque"), kiu ebligis fari kopiaĵojn (eĉ grandegajn) sur
specialan paperon. Ĝis la sesdekaj jaroj tiuj kopioj estis "negativaj":
la fono estis blua, la linioj aperis blankaj (angle: "blueprint") sur
blua fono.
Amike salutas Leo