Ja tiu elekto havas konsekvencojn en la multaj fakaj nomojn de la Unio
mem: Euxropa (aux Euxropunia) Parlamento, aux Parlamento de la Euxropa
Unio? Euxropa (aux Europunia) Centra Banko, aux Centra Banko de la
Euxropa Unio? Euxropa (aux Euxropunia) Komisiono...? Euxropa (aux
Euxropunia) Konsilio (de ministroj)...? Euxropa (aux Euxropunia) Kortumo
de Homaj Rajtoj...? ktp
Kaj krome tio havas konsekvencojn en la akronimoj: EP aux EU-P? ECB aux
EU-C? ktp
Kiel konate la Lisbona Traktato fakte gxisdatigas du EU-traktatojn je
1958 kaj 1992.
Mi jxus ekhavis ekzempleron itallingvan (preskaux 400 pagxoj!) de la du
gxisdatigitaj EU-traktatoj.
Nu, mi volus iom ilustri la gxisdatigojn de la du traktatoj... per
seneraraj terminoj.
Dankon,
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Mi pensas, ke ili estas egale bonaj kaj taugaj. Mi iam legis artikolon
de Claude Piron, en kiu li rimarkigis uzon kaj de 'estrara kunsido'
kaj de 'estrarkunsido' en la sama teksto, kaj diris, ke tio similas
lauvolan uzon de la partikulo 'de' en la china (kaj tiumaniere la
strukturo de e-o similas tiun de la china).
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?
Jen ghi (angle):
http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/europeanorasiatic.htm
These all make him think of Chinese word formation. So does the
fact that in the same article - we may pretend he found the 69th
volume of the journal Esperanto from 1976, or anyway page 61 of it -
he finds both estrarkunsido and estrara kunsido, obviously with the
same meaning, and clearly typical of the Chinese tendency to use or
omit at will the sign of modification de:
estrar-kunsido zhíxíngchù-hùiyì
estrara kunsido zhíxíngchùde hùiyì
(meeting of board directors)
Is Esperanto then an isolating language?
>Mi konstatis ke oni uzas "Euxropunio" kaj "Euxropa Unio" kun la sama
>signifo.
>Mi demandas:
>- cxu ili ambaux validas?
>- cxu unu el ili pli tauxgas?
Persone mi preferas la formon "Euxropa Unio", sed mi komprenas ke en
adjektivoj oni devas kunmeti la du vortojn por formi "euxrop-unia".
Pri la mallongigo EU au' EP mi akceptus ankau' nur EU, kiu estas la oficiala.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
Kio estas 'EP'?
Dankon, J-K Rinaldo
Umberto Broccatelli el EEU respondis jene:
> Euxropa Unio kaj Euxropunio estas samsignifaj; la unua formo estas
pli belsona, sed la kunmetita vorto Euxropunio
> estas pli tauxga por pluformadi derivajxojn.
> La Euxropa Centra Banko ne povas nunmomente nomigxi Euxropunia Centra
Banko cxar ne cxiuj euxropuniaj landoj
> aligxis al la komuna monunuo Euxro.
Renato Corsetti kaj Manfred Westmaier el AVE esence konfirmas ke estas
akcetebla la formo "Euxropunio," kaj CXEFE gxia adjektiva formo
"euxropunia".
Pri jenaj tri vortoj, mi konludus:
- la formo "_Euxropa Unio_" estas la pli tauxga. Ties akronimo estas EU;
- strikte temante pri "Euxropa Unio" tauxgas la adjektivo "_euxropunia_";
- ne strikte temante pri "Euxropa Unio" EN SIA TUTO, pli tauxgas
"_euxropa_".
Nu, jen kiel mi tradukus iujn terminojn kun iliaj mallongigoj:
- EU = Euxropa Unio
- EU-sxtato=euxropunia sxtato=membro sxtato de la Euxropa Unio
- ECB = Euxropa Centra Banko (ne rilatas al TUTA EU)
- euxrozono=euxroareo (ne rilatas al TUTA EU)
- EK=Euxropa Konsilio (de cxiuj euxropaj sxatoj, ne rilatas al EU)
- KSKE=Konferenco pri sekureco kaj Kunlaboro en Euxropo (ne rilatas al EU)
- EU-traktato=euxropunia traktato
- EU-mediaciisto=euxropunia mediaciisto
- EU-P = euxropunia Parlamento
- EU-K = euxropunia Komisiono
- EU-KR= EU-Komitato de la Regionoj
- EU-ESK=Ekonomia kaj Sociala EU-Komitato
- EU-KĈ=EU-Konsilio de la Cxefministroj
- EU-KM=EU-Konsilio de la Ministroj (t.e. de la fakministroj)
- EU-KHR=EU-Kortumo de Homaj Rajtoj
- EU-KJ=EU-Kortumo de Justico
- O-EU=Okcidenta Euxropa Unio (EU-organizo kadre de NATO, konata kiel UEO)
Esperante ke la kontribuo utilos,
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
> Renato Corsetti kaj Manfred Westmaier el AVE esence konfirmas ke estas
> akcetebla la formo "Euxropunio," kaj CXEFE gxia adjektiva formo
> "euxropunia".
Devas pri tio esti ia baza miskompreno. Normale uzata, kaj lau mi sole
ghusta, estas la formo "Europa Unio". Se oni faras el tiu duvorta nomo
A-vorton lau la normalaj vortfaraj reguloj de Esperanto, oni ricevas
la A-vorton "Europunia" au "europunia" (eventuale kun dividostreko:
"Europ-Unia", "europ-unia"). Neniel necesas supozi la bazan formon
"Europunio" por pravigi au klarigi la A-vorton "Europunia". Kiam
oni aldonas A-finajhon al plurvortajho, oni chiuokaze devas kunshovi
la tuton en unu vorton: "longaj haroj" -> [longaj haroj]-A -> "longhara"
k.s.
Oni povas longe diskuti, chu kaj kial la nekutima nomformo "Europunio"
estas malbona, sed tio estas tro vasta temo por tiu chi mesagho.
Sufichu nun la konstato, ke oni normale uzas "(la) Europa Unio", kaj ke
tio kongruas kun multaj similaj nomoj (ekz. "Franca respubliko", ne
"Francrespubliko").
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>Normale uzata, kaj lau mi sole ghusta, estas la formo "Europa Unio".
Lau' mia memoro mi diris, ke mi normale uzas nur tion. Mi ankau'
diris, ke eble "Eu'rop-Unio" estas akceptebla kiel kunmetita vorto
por "Eu'ropo-Unio", "Unio de Eu'ropo", irante de la baza substantiva
vorto "Eu'ropo". Do, la rezulto estus pli de la speco
"automobil-rado" ol "bel-au'tomobilo".
>Neniel necesas supozi la bazan formon
>"Europunio" por pravigi au klarigi la A-vorton "Europunia".
Certe.
Bertilo:
Normale uzata, kaj lau mi sole ghusta, estas la formo "Europa Unio".
Lau' mia memoro mi diris, ke mi normale uzas nur tion. Mi ankau' diris, ke eble "Eu'rop-Unio" estas akceptebla kiel kunmetita vorto por "Eu'ropo-Unio", "Unio de Eu'ropo", irante de la baza substantiva vorto "Eu'ropo". Do, la rezulto estus pli de la speco "automobil-rado" ol "bel-au'tomobilo".Neniel necesas supozi la bazan formon "Europunio" por pravigi au klarigi la A-vorton "Europunia".Certe. Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <renato....@esperanto.org> ~ ~ ~
Restas alia dubo: cxu aldoni aux ne la artikolo antaux "Euxropa Unio"?
J-K Rinaldo
> > kurtajho
>Kio estas tio?
Kara Adam, la situacio pri "kurt-" estas tragedie malbona en Ruslando
kaj en la landoj influitaj de ghi pri c'i tiu radiko, c'ar kelkaj
au'toritata rusaj lernolibroj prezentis g'in kiel normalan.
>Esperante ke la kontribuo utilos,
G'i certe utilos.
Se vi volas, ke mi aperigu gin kiel parta vortareto, ni diskutu
almenau' pri la vorto Konsilio, kiu, lau' mi prefere estu Konsilantaro.
>Tamen oni skribas "la Universala E-Asocio"... kaj ankaux gxi estas nomo
Nu, prefere ni sekvu la rekomendon de Zamenhof: ju malpli da
artikoloj des pli bone (mia revortumo de la resumo de liaj ideoj c'i-rilate).
Amike
Mi ankau persone preferas diri "Europa Unio" kaj "Universala
Esperanto-Asocio" sen artikolo, sed mi tamen ne malrekomendus la
artikolon tie. Mi persone ekzemple diras "la Nigra Maro" kun
artikolo...
Amike,
Marcos
J-K Rinaldo
>Jes, volonte.
>Tamen mi preferas gxin gxisdatigi ankoraux per lastaj alvenantaj konsiloj.
Bone. Mi atendas.
2008/4/17 Saidnabi Saidilhomzoda <said...@mail.ru>:
> kurtajho
Kio estas tio?
Mi aldonis ĝin."konsil/ ist/ ar/o", ankau bonalingva,
Nu, pri tio ni aŭskultu, kion diras la aliaj."Europ/a Unu/ajh/o"
Koncerne la diskuton pri Euxropa Unio/ Euxropunio/ Euxropa Unuiĝo/ Euxropa Unuajxo, mi mencias artikolon de Bernard Golden aperinta en Espero Katolika 4/1985
http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_04.htm#13
pri parenca temo (komuno/ komunumo/ komunajxo)
Gxis
Antonio De Salvo
Kompreneble, devas esti “aperintaN”.
Denove gxis
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 1 settembre 2008
8.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: kiel
diri
http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_04.htm#13
pri parenca temo (komuno/ komunumo/ komunajxo)
1e - mi malkunsentus pri "Euxropa komunaĵo" pro la fakto ke ĝi fontas
ĉefe el idealaj motivaĵoj (paca kunestado, solidareco inter la
eŭropanoj...);
2e - la temo estas evidente tre grava ankaŭ por la multegaj deriveblaj
vortoj;
3e - krome ne estas ankoraŭ unuanime decidite se la organizaĵo estos
"nur ekonomia kaj konfedera" aŭ "politika kaj efektive federa", kvankvam
la plejmulto de la landoj celas politikan kaj federan solvon;
4e - oni konsideru ke fakte la organizaĵo malfermiĝas al la tuta Eŭropo,
kvankvam estas landoj, kiuj skeptikas nuntempe (kaj eble ne etonte) aŭ
kiuj malsamopinias pri la modelo ekonomia/politika aŭ
federa/konfederacia. Do temas pri tutEŭropa organizaĵo... evoluanta same
kiel evoluis Usono, kiu laŭgrade kreskis ĝis la nunaj 51 ŝtato-membroj;
Mi profitas memorigi la PIVan distingon:
- federo (aŭ federaracio) = Unuiĝo (grupiĝo, kuniĝo) de ŝtatoj
(regionoj ..), kiu supermetiĝas al la aliĝintaj ŝtatoj (regionoj...) kaj
posedas ekskluzive
ties eksteran suverenecon.
Ekzemple: Usono, Kanado...
- kOnfederacio = Unuiĝo (grupiĝo, kuniĝo) de ŝtatoj
(sindakatoj...) sendependaj en la internaj kaj eksteraj rilatoj,
sed kunigitaj por difinitaj
komunaj celoj. Ekzemple: Svislando...
Ĉu bone?
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Se vi havas proponojn pri reguligo en tiu kampo, bonvolu prezenti ilin, eventuale ankaŭ pretigi specon de tabela resumo, kiun ni povus meti en niajn partajn vortaretojn.En kemio . . .
Por eviti tiun malregulecon la solvo adoptita en PIV estis enkonduko de radiko "sulf-" kiel "mallongigo" de sulfur-. . . .
> Uni/o*" estas sentraduka senpripensa enpreno en Esperanton
> de alilingvajhoj, kion en chi tiu grupo ni deziras malhelpi. En
> vortaroj vi trovos por tio la vorton "*unu/igh/o*".
aw asocio. kromaj malfacilajxoj ekestas cxar iuj lingvoj ne
distingas vorte unuigxo disde unuigo
> Kelkaj regnoj unuigitaj en ion pli vastan
> konsisitigas "*unu/ajh/on*".
> Konklude : la "*Europ/a Unu/ajh/o*".
Nur se ekzistus verbo "unui" aw se temus pri ajxo unua (en kiu
"unua" estus ne ordinalo sed adjektivo...), cxu jes?
gxis, Ronaldo
http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_04.htm#13
pri parenca temo (komuno/ komunumo/ komunajxo)
Renato:
Dankon, sed, leginte ĝin, mi ne sukcesas trovi
praktikan sugeston por nia nuna problemo. ĉu "unuumo"?
Antonio:
tute certe, neniel “unuumo”.
Mi ne samopinias kun Golden pri la tauxgeco de “Euxropa Unuajxo”. Siatempe, mi aperigis lian artikolon en “Espero Katolika” (kies redaktoro mi estis/ estas), sed mi dauxre utiligas “Euxropa Komunumo”, respektive (post gxia nomsxangxo) “Euxropa Unuigxo” aux “Euxropa Unio”.
La vorto “Unuigxo” estas, en si mem, tute kutima cxe mi, kiel eksa Prezidanto kaj dauxra estrarano de IKUE (Internacia Katolika UNUIGXO Esperantista); sed lastatempe, parolante pri Euxropo, mi pli ofte uzas “Unio”, ne pro lingvistikaj konsideroj, sed cxar tiamaniere mi evitas unu supersignitan literon, kaj mi ankaux evitas alpreni starpunkton pri la la tikla (“politika”) demando, cxu temas pri “Unuigxo”, “Unuigo” aux “Unueca Regno” (= Unuajxo).
Mi ne diras simple “Euxropo”, cxar nuntempe (kaj versxajne ankoraux dum pluraj venontaj jaroj) Euxropa Unio ne koincidas kun Euxropo (unu detalo: malgraux la grandioza, kaj grandparte surpriza, plivastigxo de la Unio, ankoraux 220 el 700 milionoj da euxropanoj ne apartenas al la Unio), kvankam mi agnoskas, ke multo jam sxangxigxis en la lingvaj kutimoj (almenaux en Italio) rilate Euxropon. Kiam mi esperantigxis (en 1956) neniu italo pretis rekoni, ke ankaux la tiamaj “transkurtenaj” landoj apartenas al Euxropo, kaj mi estis taksata strangulo cxar mi asertis, ekzemple, ke Hungario situas en Meza Euxropo (cxiuj parolis, tiam, pri “orientaj landoj”). Papo Johano Pauxlo la dua estis rigardata kiel viziulo, kiam li lancxis la sloganon “Euxropo de Atlantiko gxis Uraloj”:
http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_12.htm
http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_02.htm
Aliflanke, hodiaux en itala lingvo oni uzas la nudan terminon “euxropa” ankaux por indiki tion, kio efektive rilatas nur al Euxropa Unio; tial oni diras “euxropa adjudika konkurso”, “euxropa legxaro”, “euxropa Parlamento”, ktp.
Ecx starigxis terminologia problemo, kiam oni devas referenci al la civitanoj de landoj ne apartenataj al Euxropa Unio. Kiam temis pri Europa Komunumo, oni kreis la vorton “extracomunitario” (= eksterkomunumano); nun, kiam ne plu ekzistas tiu Komunumo, oni devas elturnigxi per la vortigo “civitano de lando ne apartenanta al la Euxropa Unio”, aux simple kaj krude “fremdulo” (laux la itala legxaro, nur la ne-euxropunianoj estas “fremduloj”).
Kaj, senvole, mi atingis la lastan sxtupon de mia babilajxo: en kunmetitaj vortoj, mi diras “euxropunia” kaj “euxropuniano”.
Gxis
Antonio De Salvo
En kemio, iom simile kiel Esperanto, oni uzas afiksojn por formi nomojn de kombinaĵoj.La junuloj, kiuj hodiaŭ ekstudas kemion (en Esperanto kompreneble) lernos ekzemple, ke la elemento kloro formas diversajn kombinaĵojn, kiuj nomiĝas ekzemple klor-ido, klor-ito, klor-ato, per-klor-ato.Tamen la elemento "sulfuro" formas kun metaloj "sulf-idojn" anstataŭ "sufuridojn", "sulfuratojn", ktp. (sulfido estas pli internacie uzata ol ebla "sulfurido")Por eviti tiun malregulecon la solvo adoptita en PIV estis enkonduko de radiko "sulf-" kiel "mallongigo" de sulfur-.Similaj solvoj ekzistas por fosfor- > fosfo-, nitrogen- > nitr- (kion diri pri la sinonimo "azoto"?), karbon- > karb-, oksigen- > oksio-? (tamen oksido!)
Ĉu vi konsentus pri la linio:
"Euxropa Unuigxo” aux “Euxropa Unio”.
Ĉu vi konsentus pri la linio:
uni-o [zam] --> unu-iĝ-o ?
Maksimume mi akceptus la linion kun "=".
Por mi "Europa Unuigho" estas procezo, nome ke la europaj landoj unuighas. Ili faras tion chefe per unu internacia institucio, kiu nomighas "Europa Unio". Tiu distingo estas grava; ghin faras ankau la naciaj lingvoj (angle unification/union, germane Einigung/Union).
> > ... La franca vorto "court" <kur> signifas "mallonga". Do :
"mal/long/ajh/o".
> Kiam la rezistanco de elektra cirkvito iĝas nul,
????
> ĝenerale pro nevolita kontakto inter du konduktiloj, oni kutime
> diras, ke ĝi estas "kurtcirkvitita".
ahx, se la kurento prenas pli mallongan vojon ol dezirate
> Ĉu ni pli ŝatu la vorton "mallongcirkvitita"? Iom longa vorto... Mi
> alkutimiĝi. Nederlande "kortgesloten",
eble belgoj uzas la vorton tiel. NL-anoj uzas "kortgesloten" por arangxoj
per rektaj homaj kontaktoj, do sen uzi perantojn.
la elektra situacio nomigxas "kortsluiting"
> Aliaj ebloj, parolante pri tia cirkvito, unuavide estus: "senrezista", aŭ
> - pli ĝuste - "senimpedanca", aŭ "tutkondukta"...
mi ne kaptas la sencon...
gxis, Ronaldo
> Mi ne diras simple “Euxropo”, cxar nuntempe (kaj versxajne ankoraux dum
pluraj venontaj jaroj) Euxropa Unio ne koincidas kun Euxropo
kaj versxajne neniam koincidos - cxar necesus dividi rusion
> Kiam mi esperantigxis (en 1956) neniu italo pretis rekoni,
bonvolu ne diri "rekon-" , kiam vi celas "agnosk-"
>ke ankaux la tiamaj “transkurtenaj” landoj apartenas al Euxropo
gxis, Ronaldo
Pri tio estis vigla diskuto cxi-liste, antaux ol Leo aligxis - laux mia
memoro.
> Lau mi, Esperanto povas transpreni senshanghe la internacian sistemon
> de kunmetitaj kemiaj terminoj. Ghi estas sufiche logika, kaj la
> malmultaj mallongigoj en ghi ne vere ghenas.
>
> Kio tamen tre gravas estas emfazi ke NE temas pri Esperanta
> kunmetado. La sufiksoj "-id-", "-it-" kaj "-at-" havas aliajn
> signifojn en Esperanta kunmetado. Ilia uzo en kemio estu interpretata
> nur kiel shajnsufiksoj, ne kiel veraj sufiksoj. Do "klorido",
> "klorito" kaj "klorato" aperu sub la radioj "klorid", "klarit" kaj
> "klorat", kaj ne sub la radiko "klor".
Mi ne estas certa pri tio, kiom internaciaj tiuj sufiksoj estas. En la
hispana lingvo ekzistas ankaux la sufikso -uro, ekz. en "cloruro", kiu, laux
mia konjekto, egalas al "klorido" en aliaj lingvoj. Ankaux la nomoj de
kelkaj elementoj ne estas internaciaj, kvankam ilia formo aspektas
internacia, kiel la anglaj "sodium" kaj "potassium", kies Esperantaj
egalajxoj tamen estas "natrio" kaj "kalio", vortoj pli internaciaj en tiu
senco, ke ili konformas kun la simboloj Na kaj K. Do tiel simpla kaj facile
adaptebla la afero ne estas.
Diletante via, ne-kompetenta pri hxemio,
Otto
Pri tio estis vigla diskuto cxi-liste, antaux ol Leo aligxis - laux mia memoro.
Do tiel simpla kaj facile adaptebla la afero ne estas.
Kiam la rezistanco de elektra cirkvito iĝas nul, ĝenerale pro nevolita kontakto inter du konduktiloj, oni kutime diras, ke ĝi estas "kurtcirkvitita".
Ĉu ni pli ŝatu la vorton "mallongcirkvitita"? Iom longa vorto... Mi devos alkutimiĝi.
Nederlande "kortgesloten", germane "kurzgeschlossen", angle "shortcircuited" aŭ ofte "shorted", france "court-circuité" aŭ "en court circuit".
Aliaj ebloj, parolante pri tia cirkvito, unuavide estus: "senrezista", aŭ - pli ĝuste - "senimpedanca", aŭ "tutkondukta"...
Ne nepre oni traduku unuopan vorton per unuopa vorto, nek adjektivon per adjektivo. Tio validas ne nur en Esperanto, sed estas g’enerala regulo de bona tradukado.
Mi konsentas kun vi ke la vorto “mallongcirkvitita” estas maloportuna. Sed, se oni pensus en Esperanto anstatau’ nur traduki lau’vorte el alia lingvo, oni vers’ajne venus al solvo de la speco “okazis mallonga cirkvito”.
Anna
> Mi ne estas certa pri tio, kiom internaciaj tiuj sufiksoj estas. En la
> hispana lingvo ekzistas ankaux la sufikso -uro, ekz. en "cloruro", kiu,
> laux
> mia konjekto, egalas al "klorido" en aliaj lingvoj.
Ankaŭ en la franca oni diras "chlorure" por klorido.
>Ankaux la nomoj de
> kelkaj elementoj ne estas internaciaj, kvankam ilia formo aspektas
> internacia, kiel la anglaj "sodium" kaj "potassium", kies Esperantaj
> egalajxoj tamen estas "natrio" kaj "kalio", vortoj pli internaciaj en tiu
> senco, ke ili konformas kun la simboloj Na kaj K. Do tiel simpla kaj
> facile
Pri tio legeblas teksto ĉe:
http://eventoj.freeweb.hu/steb/kemio/doug-portmann/nomoj-de-kemiaj-elementoj.htm
Post tiu teksto aperis NPIV, en kiu troviĝas kelkaj "mallongigoj" de la
fundamentaj nomoj (sulfuro, fosforo, ktp)
Miaopinie pli gravas la nomoj de ĉiutagaj elementoj, kiaj sulfuro, fosforo,
ktp., kiujn mi menciis en mia mesaĝo, el kiuj la kemio formas nomojn de
kombinaĵoj ol la nomoj de elementoj, kiujn oni preskaŭ neniam "renkontas".
Cetere diskutoj pri tiuj neĉiutagaj elementoj ŝajne ankoraŭ daŭras
internacie (kemio ne estas mia specialaĵo, kaj ĉar mi estas pensiita, mi ne
plu vidas multajn tekstojn pri tiuj aferoj).
Mi volis nur montri, kiun solvon NPIV prezentas per la "mallongigoj" de la
fundamentaj radikoj (sulf- por sulfur-, ktp)
Mi konstruis maŝinojn dum mia tuta profesia vivo. Mi provis trovi la
Esperantajn terminojn en mia fako. Tio ne estis facila. Sed ankaŭ en mia
gepatra lingvo (la nederlanda) tio ne estis facila: plej multaj terminoj
origine venis el aliaj lingvoj. Ankoraŭ nun en ĉi tiu regiono ne ĉiu
mekanikisto aŭ elektristo aŭ elektronikisto uzas la ĝustan nederlandan
vorton por la ĉiutagaj elementoj aŭ teknikaj operacioj! Multaj pli aĝaj
teknikistoj ankoraŭ uzas francajn terminojn. Bona testo estas: nomigi la
elementojn de biciklo.
Antaŭ mia generacio ĉiuj belgaj universitatoj estis franclingvaj, ĉiuj
kadruloj parolis nur la francan, ktp. dum laboristoj parolis la flandran -
la sud-nederlandan. La unuaj profesoroj, kiuj ekinstruis nederlande, devis
aŭ mem inventi terminojn, same kiel ni faras en Esperanto, aŭ pruntepreni
ilin de nederlandaj kolegoj, kiuj mem jam pli longe uzis la propran lingvon.
Hodiaŭ la modo estas simpla transpreno de la anglaj terminoj kaj instruado
en la angla en universitatoj kaj aliaj lernejoj. Mi pensas, ke la afrikansa
(lingvo proksima al la nederlanda) uzas multe pli originalajn terminojn.
Eble ni povus lerni ion tie. Ĉu eble en ĉi tiu listo estas samideanoj, kiuj
havas aliron al afrikansaj vortaroj?
Amike salutas
Leo
Mi pensas, ke la afrikansa (lingvo proksima al la nederlanda) uzas multe pli originalajn terminojn. Eble ni povus lerni ion tie. Ĉu eble en ĉi tiu listo estas samideanoj, kiuj havas aliron al afrikansaj vortaroj?
Mi tute konsentas, ke oni ne traduku laŭvorte. Tial mi sugestis la aliajn terminojn.
Teknike "kurta cikvito", "kurtcirkviti", ktp. estas ege gravaj kaj ĉiutagaj terminoj, en kiuj la vorto "kurta" fakte ne havas la signifon de fizika aŭ tempa mallongo, sed de malalta rezistanco. Mi do dubas, ĉu taŭgas la terminoj "kurta cirkvito" aŭ "mallonga cirkvito", transprenitaj el naciaj lingvoj.
Pli-malpli laŭvorta traduko de la nederlanda vorto "kortsluiting" (kunmetita el "kort" = mallonga, malalta kaj "sluiten" = fermi kaj la sufikso "-ing" = -iĝo aŭ -igo) povus liveri terminon, kia "cirkvitfermo/ cirkvitfermiĝo", en kiu eble tro mankas la ideo, ke tiu fermiĝo okazas per malalta rezistanco. Fermiĝo? Kontaktiĝo? Interkontakto/ -iĝo?
Ofta kaŭzo estas (kondukta) tuŝo inter du konduktiloj. Oni do povus proponi "interkontakto/ -iĝo", sed tio kovras nur parton de la kaŭzoj. Aliaj kaŭzoj estas detruiĝo de izoliloj, aliiĝo de materialo (ekzemple ene de transistoro) ofte pro tro alta tensio, kurento, temperaturo, enveno de akvo, kemiaĵoj, kaj similaj.
Esprimo, kia “okazis mallonga cirkvito”, estas iom stranga, ĉar tiu nedizerata kontakto povas okazi je fizike longa distanco de la "elektrofonto". La "mallongo" estas en elektra senco, tute ne en la senco de dimensio aŭ tempo. Eble tia "longo" aŭ "mallongo", "alta" aŭ "malalta" ankoraŭ mankas en la terminologio. Se iu parolas pri "granda rezistanco", oni povus pensi pri metrojn granda aĵo, kie fakte la dimensioj (longo, larĝo, alto) ludas nenian rolon.
Ĉu ni diru, ke rezistanco de miliono da omoj estas "granda", "alta", "larĝa", rezistanco... aŭ eble "ega" rezistanco?
Ĉu ni diru, ke cirkvito havanta rezistancon de 0,001 omo estas "mallonga" cirkvito?
Tiuj terminoj "longa, granda"... verŝajne sufiĉis por esprimi ecojn de dimensio kaj tempo, kiam la homoj ankoraŭ ne sciis pri aliaj "aĵoj" (mi malhavas vorton), kia "elektra kampo", "tensio", ktp.
Kiel ni komparas la econ "tensio" de ekzemple de elektra pilo de 1,5 V kun tiu de reto de 230 V? Ni kutime diras, ke la reto havas "pli altan" tension, kvankam la reto povas esti en la kelo kaj la pilo en la subtegmento. Ni do uzas figuran signifon de dimensia eco. Ĉu eble la manko de taŭgaj vortoj en la naciaj lingvoj estas kaŭzo de problemoj, kiujn havas multaj homoj por kompreni teknikajn aferojn?
Ĉu Esperanto havas/ havu tiajn terminojn? Ĉu ni parolu pri "ega tensio" anstataŭ "alta tensio". Ĉu eblas diri, ke pilo havas "malpli egan tension ol la elektra reto"? ktp.
Oni pardonu al mi tiun filozofadon pri scienc-teknikaj aferoj, sed mi esperas, ke nia lingvo iam estu utila por pli facile kompreni tiujn fakojn... pli utila ol la naciaj!
Amike salutas
Leo
Eble vivopovaj terminoj. Cetere, kio estas cirkvito? C'u ringo, rondo cirklo?"cirkvitfermo/ cirkvitfermiĝo"
2008/9/3 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Jes, mi estas denaske afrikansa, kaj mi rigardas tiun ĉi aferon kun
intereso. Pri kio precize temas?
Miakomprene "cirkvito" en la elektra drata ringo, ĉu ne?
Amike,
Johano
>> "cirkvitfermo/ cirkvitfermiĝo"
>>
> Eble vivopovaj terminoj.
Eble jes, sed ne por la speciala signifo kiun ni celas. "Fermi
cirkviton", almenau en tehhnika lingvajho, estas tute ghenerala
esprimo por "fari tian kontakton ke elektro povas trapasi". Do, kiam
oni shaltas lampon kaj ghi eklumas, oni faras tion (tehhnike)
"fermante la cirkviton".
Tio povas esti iom konfuza dirmaniero, se oni komparas alispecan
fluon: Por ke akvo povu flui en tubo, oni MALFERMAS kranon (= la
barilon en la vojo de akvo). Por ke elektro fluu oni FERMAS la
cirkviton (= la vojon de elektro). Por la krano "fermi" havas la
signifonuancon "malhelpi iradon", dum por la cirkvito ghi estas
"interkunigi; proksimigi disajn partojn tiel ke ili tushu unu la
alian, ke ne plu estu interspaco". Ekz. PIV uzas tiun duasencan
"fermi" en sia difino de "shalti": "fermi elektran cirkviton..."
Apenau facile sukcesos provo redifini "fermi", "fermigho" tiel, ke
temus nur pri la t.n. "kurta cirkvito". Ankau "kurta cirkvito"
signifas fermon en la elektra senco, sed tute specialan fermon, por
kiu esenca estas ia mallongeco, tio ke elektro fluas rekte senreziste
kaj ne bezonas iri la normalan, longan normalan vojon tra dratoj kaj
aparatoj. Komparu la germanan vorton "Kurzschluss" = mallong-fermo;
ankau la rusa kaj sveda kaj eble aliaj esprimoj estas samsignifaj.
"Kurta cirkvito" estas tiom vivopova vershajne pro la similsonaj
esprimoj en la angla kaj en latinidaj lingvoj. Ghi estas ech iom
nelogika, char fakte oni ofte uzas ghin ne por ia cirkvito sed por la
okazo, faro, farigho.
Proponoj.
En la komuna lingvo hejma kaj alia, tute sufichas la vorto, kiu
trovighas jam almenau en PIV kaj Wells:
fushkontakto
Ekz. (mia elpensajho): "Estis fushkontakto en la gladilo, granda
krako, kaj la tuta chambro mallumighis ghis mi trovis novan fandajhon
(au: gardilon)."
Por pli tehhnika uzo (char tiam povas temi pri tute intenca kaj necesa
afero, ne pri fusho) mi proponas iun esprimon kun "tush-", kiu bone
esprimas la kernan prielektran enhavon de la vortoj kurt, mallonga,
short, kurz, court, korotkij... Tio povus esti ekz. kuntusho,
tushkontakto, tushigo au tushigho, tushfermo. Mi konsideris ankau la
adjektivojn "senpera" (ne malbona) kaj "rekta" (ne tiom bona).
Kompreneble, uzante tiajn vortojn oni chiam subkomprenas, ke temas pri
*elektra* afero. Se la kunteksto neniel evidentigas tion, oni ja
aldonu la adjektivon "elektra".
El tiuj pripensajhoj mi plej shatas la vortojn tushkontakto kaj
tushfermo. Ili estas ankau facile verbigeblaj. Eble pleje plachas al mi
tushkontakto
kiun vi povas opinii tute freneza, char ja tio iel signifas "tushtusho".
Mi ne scias, chu fakte proponi ion alian ol la komunlingvan
"fushkontakto". Ekz. la "Fortakurenta terminaro" de Gádor László uzas
chiam nur "kurta cirkvito", krom che unu loko kie fakte estas
"fushkontakto".
Por pli felichigi vian tagon mi kopias chi-suben am-poeziajhon, kiun
mi shance trovis esplorante la reton pri diversaj cirkvitajhoj.
Amike
Harri
------------------------------
Heinrich Neye,
Kurta cirkvito kun sekvoj
tradukita de Manfredo Ratislavo
Du dratoj unu al alia
amigxis, sen kontakto ia;
cxar izolitaj pro prevent',
ke ne okazu akcident'.
La pluso-drato tre deziris
kaj ankaux la minus' sopiris,
amegon sentis jen la plus'
kaj same ankaux la minus'.
Envente ili eksusuris,
sxancelis sin kaj ekmurmuris,
kontakton celis pro la am',
la amo brulis kiel flam'.
La izolajxo jam lozigxis
en kelkaj lokoj kaj deigxis.
Subite, kvazaux en moment'
kunigxis ambaux por am-sent'.
Sekurigiloj trabruligxis,
la tuta lando malhelighis,
kaj tio de la travivajx'
teknika estis rezultajx'.
Traduko de la Germana poemo
"Kurzschluss mit Folgen"
de Heinrich Neye
Trovi pli facilajn esprimojn sen neologismoj por vortoj proponataj de tiuj, kiuj shatas ke Esperanto estu europa lingvo.Pri kio precize temas?
Miakomprene "cirkvito" en la elektra drata ringo, ĉu ne?
la vortoj, pri kiuj ni diskutas chi tie, estas troveblaj en la listoj che: http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Cirkvito estas vojo, laŭ kiu elektra kurento povas flui. Ekzemploj: presita
cirkvito, integrita cirkvito (angle: integrated circuit, pensu pri la
integrita mikroprocesoro en komputilo)
> Jes, mi estas denaske afrikansa, kaj mi rigardas tiun ĉi aferon kun
> intereso. Pri kio precize temas?
Ne nur pri cirkvitoj, sed pli ĝenerale: mia gepatra lingvo estas la
nederlanda. Niaj lingvoj estas tre similaj. En la nederlanda oni bedaŭrinde
tre ofte senŝanĝe transprenis/as anglalingvajn terminojn. Mi rimarkis, ke en
la afrikansa multaj tiaj terminoj estas "konstruitaj" en afrikansa. Verŝajne
tiuj terminoj povas esti utilaj por trovi taŭgajn anstataŭigojn de terminoj
ne akcepteblaj kiel "bona lingvo".
"Kurta cirkvito" (nederlande "kortsluiting", germane "Kurzschluss", angle
"short circuit") en sekura instalaĵo normale devas okazigi malŝalton de la
elektra kurento, ekzemple per fandogardilo (nederlande "smeltveiligheid",
germane "Schmelzsicherung", angle "fuse").
Por ĉi tiu aparta kazo povus esti interese scii la afrikansan vorton por
"kurta cirkvito".
Ankaŭ ĝenerale por aliaj kazoj la afrikansa vorto kelkafoje povus estigi
ideojn ĉe la listanoj.
Amike salutas.
Kara Harri, vi ricevas la oran medalon de la tago en ĉi tiu periodo de Olimpiaj Ludoj.fushkontakto tushkontakto
>
> Ne nur pri cirkvitoj, sed pli ĝenerale: mia gepatra lingvo estas la
> nederlanda. Niaj lingvoj estas tre similaj. En la nederlanda oni bedaŭrinde
> tre ofte senŝanĝe transprenis/as anglalingvajn terminojn. Mi rimarkis, ke en
> la afrikansa multaj tiaj terminoj estas "konstruitaj" en afrikansa. Verŝajne
> tiuj terminoj povas esti utilaj por trovi taŭgajn anstataŭigojn de terminoj
> ne akcepteblaj kiel "bona lingvo".
> "Kurta cirkvito" (nederlande "kortsluiting", germane "Kurzschluss", angle
> "short circuit") en sekura instalaĵo normale devas okazigi malŝalton de la
> elektra kurento, ekzemple per fandogardilo (nederlande "smeltveiligheid",
> germane "Schmelzsicherung", angle "fuse").
> Por ĉi tiu aparta kazo povus esti interese scii la afrikansan vorton por
> "kurta cirkvito".
Ha, do mi nun ekkomprenas. Ĉi tiu kaze, la vorto afrikanse estas
ankaŭ "kortsluiting". Mi tamen rigardos ĉu ekzistas eble samsignifan
vorton.
Ĝis la,
Johano
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: woensdag 3 september 2008 21:37Onderwerp: (la bona lingvo) Re: kurta cirkvito
Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.169 / Virus Database: 270.6.15/1649 - Release Date: 3/09/2008 7:15
Mi tre dubas pri "fuŝkontakto".Mi ne scias, kie tiu vorto estis uzata. Ĉu ne bona termino por "malbona kontakto", "duonkontakto"?
Per "tuŝkontakto" oni povus kompreni, ke iu per sia mano tuŝas konduktilon. Ekzemple "por eviti tuŝkontakton ekzistas striktaj reguloj".
[buten- butane, propen-propane ktp.]
gxis, Ronaldo
Leo De Cooman:
>Mi tre dubas pri "fuŝkontakto".
Mi ne scias, kie tiu vorto estis uzata. Ĉu ne bona termino por "malbona kontakto", "duonkontakto"?
Mi respondas:
se mi devus traduki en la italan “fusxkontakto”-n, mi ne dirus “corto circuito” (= kurta cirkvito”), sed “falso contatto” (= fusxa/ misa kontakto, fusxkontakto, miskontakto).
Kvankam mi ne estas spertulo pri elektro, sxajnas al mi, kiel simpla uzanto, ke temas pri du diversaj fenomenoj. Estigxas fusxkontakto, ekzemple, kiam erare eklumigxas alarmolampeto dum cxio estas en ordo; kurta cirkvito, kontrauxe, estigas interrompon de la kurento.
Gxis
Antonio De Salvo
kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o
Mi subtenas "fusxkontakto"-n. Ecx PIV registras gxin. Ankaux pluraj
retaj vortaroj registras gxin. Gxi estas jam uzata plurloke..
Rete kontrolebla per kukolo:
http://tekstoj.nl/kukolo/index.htm
Amike
Vastalto
Dankon, Vastalto!Mi subtenas "fusxkontakto"-n.
> Mi tre dubas pri "fuŝkontakto". Mi ne scias, kie tiu vorto estis
> uzata. Ĉu ne bona termino por "malbona kontakto", "duonkontakto"?
Antonio De Salvo skribis, 4.9.2008 16:24:
> se mi devus traduki en la italan “fusxkontakto”-n, mi ne dirus
> “corto circuito” (= kurta cirkvito”), sed “falso contatto” (=
> fusxa/ misa kontakto, fusxkontakto, miskontakto).
Mi respondas nur, ke vorto ne bezonas (kaj malofte povas) esti
preciza, nemiskomprenebla difino. La "fuŝo" en "fuŝkontakto"
kompreneble ne rilatas al la kvalito de la kontakto, sed al tio ke
verŝajne io estis fuŝita (malbone konstruita, senzorge uzata) kaj tial
estiĝis tia (fuŝ)kontakto.
Simpla malbona kontakto apenaŭ bezonas terminecan kunmetitan vorton,
dum ja akcidenta aŭ malzorga tuŝkontakto de dratoj kun danĝera elektro
fakte nomindas, kaj "fuŝkontakto" estas tolerebla vorto por tio. La
alia ekzemplo ("kiam erare eklumigxas alarmolampeto dum cxio estas en
ordo") estu nomata ekz. *miskontakto* aŭ *erara kontakto*.
"Fuŝkontakto" estis fakte uzata kaj registrita en iuj vortaroj. Ankaŭ
tiu tradicio notindas. La plej multe uzata tamen estas "kurta cirkvito".
Ankaŭ la esprimo "mallonga (aŭ kurta) cirkvito" estas laŭsignife
kritikebla. Estas strange diri ekz. "mallonga cirkvito okazis", ĉar
cirkvito estas principe drataro kaj aparataro, ne io kio okazas. Kaj
ne la tuta cirkvito estas mallonga, sed la vojo de elektro inter du
punktoj en cirkvito. Kaj fakte la vojo estas ne nur mallonga, ĝi povas
esti nula.
Bone, ke neniu proponis en la diskuton alian tre probleman radikon:
"konekt". Laŭ iuj ĝi plisimpligus la aferon, laŭ aliaj certe male.
Amike
Harri
eble ni simple sercxu plu
>
>Do la linio estu simple
>
>kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o
tiuj neniom klaras. *kortsluiting* ne estas *korte stroomkring*.
Mi preskaw proponus "kurtfermo"...
gxis, Ronaldo
kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-otiuj neniom klaras.
Vere! Mi trovis la vorton sub "kontakt/o" kun priskribo de malrezistanca
cirkvito. Dankon pro la informo.
Sen tiu priskribo mi pensis pri malbona kontakto (kiu ekzemple okazas, kiam
estas malpuraĵo,oksido aŭ simila, inter la kontaktiloj); por priskribi tiun
situacion PIV uzas "miskontakto"n.
Mi nun ankaŭ plene subtenas "fuŝkontakton". Do:
kurta cirkvito > fuŝkontakto
kurtcirkviti > fuŝkontakti (transitiva verbo) = okazigi fuŝkontakton.
Mi dankas pro via konigo de la adreso http://tekstoj.nl/kukolo/index.htm ,
kiun mi ankoraŭ ne konis.
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: "Harri Laine" <proc...@gmail.com>
Aan: <la-bona...@googlegroups.com>
Verzonden: donderdag 4 september 2008 18:50
Onderwerp: (la bona lingvo) kurta cirkvito
Bone. Dankon!kurta cirkvito > fuŝkontakto
Se "kukolo" estas E-a jxargonajxo por "google (Guglo)", mi aplauxdas kaj
gratulas pro la eltrovajxo!
Otto
Kaj ? kion ni elektas ?
"minusiga cirkvito" ? "senŝarĝa cirkvito" ? "dratiga/dratiĝa cirkvito" ?
Kaj gxuste tiu vojo mem, laux mia kompreno (cxu gxusta?), estas la "mallonga
cirkvito", la cirkvito, tra kiu la elektro fluas, anstataux tra la
"normala", pli longa cirkvito. Cirkvito norvege estas "krets", vorto parenca
kaj egalvalora al la germana "Kreis" = "rondo", "cirklo". Mi komparas la
elektran cirkviton kun la sangocirkula.
Cetere ekzistas alia fenomeno, kiu estis traktata samloke kiel la mallonga
cirkvito (norvege "kortslutning") en la lernolibro pri fiziko, nome
"overledning" (proksimume "transkonduk(t)ado"). Mi trovis la vorton en neniu
el miaj elnorvegaj vortaroj (Esperanten, anglen, germanen). Temas pri tio,
ke la kurento ne restas nur en la konduktilo, sed pasas ankaux al ekz.
akvotubo aux alia metalajxo. Kiel nomi tiun fenomenon en Esperanto?
Otto
Cetere ekzistas alia fenomeno, kiu estis traktata samloke kiel la mallonga cirkvito (norvege "kortslutning") en la lernolibro pri fiziko, nome "overledning" (proksimume "transkonduk(t)ado"). Mi trovis la vorton en neniu el miaj elnorvegaj vortaroj (Esperanten, anglen, germanen). Temas pri tio, ke la kurento ne restas nur en la konduktilo, sed pasas ankaux al ekz. akvotubo aux alia metalajxo. Kiel nomi tiun fenomenon en Esperanto?
En la malbona lingvo gxi estas "liko", pri kiu PIV2005 difinas:
"Ellasi elektran kurenton al la tero pro difektigxo de la konduktiloj."
Cxu "kurent-ellaso" aux 2elektro-ellaso"?
Amike,
Vastalto
P.S. En mia antauxa mesagxo al Niko (Nicolas Gaufillet) mi forgesis la
subskribon. Mi esperas indulgemon de Niko.
La fenomeno "fusxkontakto/kurta cirkvito" okazas tiam, kiam normale
izolitaj du punktoj de unu cirkvito fusxe kaj akcidente kontaktigxas
rekte aux per konduktilo. "Fusxkontakto" estas unu speciala okazo el
"fusxaj kontaktoj". Gxi ne estas "kontakto de fusxajxoj".
Amike
Vastalto
>Ronaldo:
>
>
>>> kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o
>> tiuj neniom klaras.
>Kiel povas esti ke "mallonga" estas pli malklara ol "kurta"?
Mi diris ke AMBAW malklaras. Mi rimarkis ke mi komprenas
ilin maljam kiam mi unue tradukas al la angla....
gxis, Ronaldo
Verŝajne temas pri terkonekto
Amike salutas
Leo
Ne nur. Rete alireblaj vortaroj pri la du oficialaj norvegaj lingvoj difinas
la fenomenon jene:
"Bokmål": Eraro en konduktilreto pro kontakto inter du partoj kun malegala
tensio.
"Nynorsk" (kiu ofte difinas pli detale). Eraro en elektra konduktilreto aux
aparato pro difekthava izolajxo aux hazarda kontakto inter kurenthava
konduktilo kaj tero, enkapsuligo k.s.
Pli frue prezentitaj proponoj kiel "elversxo", "liko", "ellaso" k.s. sxajnas
al mi pli trafaj ol nura mencio de "tero".
Otto
pro io en la desmedt-vortaro mi ekpensas ke ankaw eblus diri
"missxuntigxo" - sed tio versxajne apenaw helpus la azianojn
gxis, Ronaldo
Eble la nederlanda vorto "schijnweerstand" (ŝajnrezistanco) iom klarigos al
vi la signifon.
Ne tre science dirite: Impedanco estas por alternativa kurento, kio estas
rezistanco por kontinua kurento: alternativa kurento povas "reflektiĝi"
("reveni" post kvarono de periodo). Komparu kun risorto: se vi streĉante ĝin
liveras energion, tiu energio povas "reflektiĝi".
Oni povas meti nulan rezistancon inter la du konduktiloj de elektra reto,
tamen la kurento povas resti limigita. Ekzemple: "ideala" solenoido havas
nulan rezistancon, sed havas difinitan induktancon.
Alia ekzemplo: ideala transformatoro havas nulan rezistancon inter la klemoj
de siaj primara, respektive sekundara volvaĵoj. Oni tamen metas tiun nulan
rezistancon en elektra alternativkurenta reto. Tio eblas, ĉar tiuj volvaĵoj
havas impedancon, la kurento estas limigata de tiu impedanco.
Amike salutas
Leo
Eble la nederlanda vorto "schijnweerstand" (ŝajnrezistanco) iom klarigos al vi la signifon.
Dankon, Leo.impedanco --> (alternkurenta) ŝajnrezistanco
La (konstanta) rezistanco R de (elektra) elemento en cirkvito, tra kiu fluas kontinua kurento I, estas la kvociento inter la elektropotencialdiferenco (ankaŭ nomita "tensio") E sur la klemoj de tiu elemento kaj la kurento. Do R=E/I (Leĝo de Omo - nacilingve Ohm)
Nepre ne "povo" ĉar tio estas alia teknika precize difinita nocio!
rezist/i [4oa] --> kontrau/star/i
Tio ŝajnas al mi iom tro aŭdaca. Kion pensas la aliaj?rezist/i [4oa] --> kontrau/star/i
Kiel gxeneral-lingvan esprimon mi ne trovas gxin tro auxdaca. La germana
"Widerstand", la skandinava "motstand" (tiel en la norvega) kaj similaj
rusaj derivajxoj fakte apogas tion. La "rezista movado" dum la Dua
Mondmilito nomigxas "motstandsbevegelsen" en la norvega. Ankaux elektra
"rezistanco", do tiu mezurata per omoj, nomigxas "motstand", same kiel ilo
por krei rezistancon. Mi parolas pri la gxenerale uzata lingvajxo:
elektristoj certe bezonas distingi inter "resistans", difinita en norvega
"fremdvortaro" kiel "la kontrauxstaro de materialo kontraux konduktado de
elektra kurento", kaj "impedans", difinita en la sama vortaro kiel "la
sxajna kontrauxstaro de alternkurenta cirkvito".
Otto
Kiel gxeneral-lingvan esprimon mi ne trovas gxin tro auxdaca. La germana "Widerstand", la skandinava "motstand" (tiel en la norvega) kaj similaj rusaj derivajxoj fakte apogas tion.