Re: kovarda

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 11, 2009, 5:04:54 PM4/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
estimataj

el la kontribuoj mi distilis:

- ke malkuragxa estas la malplej malbona propono

- ke kaj pol-trono kaj kov-arda maluzindas , cxar iliaj nacilingvaj
ekvivalentoj havas po tro da signifoj, same kiel (mal)brava.

Cxiuj konsentas ke necesas bona-lingvo-linioj pri kovarda, poltrono kaj
brava, cxu ?
gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2009, 3:11:45 PM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Cxiuj konsentas ke necesas bona-lingvo-linioj pri kovarda, poltrono kaj
> brava, cxu ?
>
Ni komencu per poltrono.

Laŭ PIV:

poltron-o --> mal-kuraĝ-ul-o, mal-brav-ul-o


Kion vi opinias?

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 12, 2009, 4:24:41 PM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Ronaldo:
>> Cxiuj konsentas ke necesas bona-lingvo-linioj pri kovarda, poltrono kaj
>> brava, cxu ?

Cete ne necesas ia ajn anstataŭaĵo por "brava".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Fra Simo

unread,
Apr 12, 2009, 5:15:30 PM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Demando ne estas, chu ni eljhetu el Esperanto la Fundamentan "brav/a" (tion ni ne faru !), sed chu ni atentigu, ke ghi ne estas egala al "mal/kuragh/a" malgrau ofta tiusignifa misuzo. CHi tion ni ja devas fari, per io simila al la jeno :
brav-a [F] (kun la malghusta signifo "kuragha") => kuragh-a [F] 
     Amike salutas                          Francisko
 
2009/4/12 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

Fra Simo

unread,
Apr 12, 2009, 5:24:58 PM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/4/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
     Tio ne respondas al la difino de "brav/a" en la NPIV, nek al la chefa enla PIV mem. Restu do nur , senplie :
poltron-o --> mal-kuraĝ-ul-o [Z]
 

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2009, 5:29:11 PM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte mi ne alfrontis "brav-a" sed nur "poltron-o".

Mi konsentas, ke "brava" ne bezonas linion. Ronaldo diru, kial ĝi bezonas.

Francisko aldonis:

chu ni atentigu, ke ghi ne estas egala al "mal/kuragh/a" malgrau ofta tiusignifa misuzo.
Jes, sed antaŭ ol fari tion, ĉu vi povus verki du-linian vortarecan difinon de ĝi? Atentu ĉar PIV en la dua signifo dubigas ĉu la senco ne estas "kuraĝa".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2009, 5:33:44 PM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

Restu do nur , senplie :
poltron-o --> mal-kuraĝ-ul-o [Z]
Bone. tion mi faris, se anstataŭ [zam] mi aldonis [fun], ĉar mal-kuraĝ-ul-o konsistas komplete el fundamentaj elementoj, ĉu ne?

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Apr 13, 2009, 4:33:54 AM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

Vi intencis diri, ke “brava” ne signifas “kuraĝa”, ĉu ne? (Vi skribis “malkuraĝa”.) Tio estas tipa eraro de anglalingvanoj – temas pri “falsa amiko”. Ŝajnas al mi, ke la nova PIV ne sugestas tiun eraran signifon en la difinoj – tamen la eraro verŝajne estas sufiĉe ofta, ke valoras averti kontraŭ ĝi.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: domenica 12 aprile 2009 23.16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: poltron-o

<br

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2009, 4:42:33 AM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Tio estas tipa eraro de anglalingvanoj – temas pri “falsa amiko”. Ŝajnas al mi, ke la nova PIV ne sugestas tiun eraran signifon en la difinoj – tamen la eraro verŝajne estas sufiĉe ofta, ke valoras averti kontraŭ ĝi.

Ĉu vi aprobas la linion sugestitan de Francisko:


brav-a [F] (kun la malghusta signifo "kuragha") => kuragh-a [ F] 

Ĉu vi proponas modifojn al ĝi?

Renato

Fra Simo

unread,
Apr 13, 2009, 6:50:27 AM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/4/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Francisko:

Restu do nur , senplie :
poltron-o --> mal-kuraĝ-ul-o [Z]
Bone. tion mi faris, se[d] anstataŭ [zam] mi aldonis [fun], ĉar mal-kuraĝ-ul-o konsistas komplete el fundamentaj elementoj, ĉu ne?
 
    Utilus atentigi, ke iu vorto konsistas nur el Fundamentaj vorteroj, sed tion oni devas fari per iu simbolo alia, ol tiu, kiu signas Fundamentajn vortojn. Kvankam, ekzemple, "mal/trink/i" au "kamel/in/ist/o" konsistas nur el Fundamentaj vorteroj (kaj estas lau mia opinio tute bonaj vortoj, sed pri chi tio oni rajtas ne konsenti), ili ne estas troveblaj en la Fundamento.
     Plej bone estus konstante rekonebligi pri chiu vortero, chu tiu estas Fundamenta (tio eblus, ekzemple, per grandlitera skribado, au per substrekado). Post tio ankorau utilus simbolo signanta la vortojn mem Fundamentajn.

Fra Simo

unread,
Apr 13, 2009, 6:57:20 AM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/4/13 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Vi intencis diri, ke “brava” ne signifas “kuraĝa”, ĉu ne? (Vi skribis “malkuraĝa”.)

     Dankon por la korekto !

Tio estas tipa eraro de anglalingvanoj

     Ankau de franclingvanoj.

– temas pri “falsa amiko”. Ŝajnas al mi, ke la nova PIV ne sugestas tiun eraran signifon en la difinoj – tamen la eraro verŝajne estas sufiĉe ofta, ke valoras averti kontraŭ ĝi.

     Je chi tio mi plene konsentas. Precize tion mi proponis.

Anna

 Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: domenica 12 aprile 2009 23.16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: poltron-o

      Demando ne estas, chu ni eljhetu el Esperanto la Fundamentan "brav/a" (tion ni ne faru !), sed chu ni atentigu, ke ghi ne estas egala al "mal/kuragh/a" malgrau ofta tiusignifa misuzo. CHi tion ni ja devas fari, per io simila al la jeno :

Fra Simo

unread,
Apr 13, 2009, 7:18:59 AM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/4/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Fakte mi ne alfrontis "brav-a" sed nur "poltron-o".

Mi konsentas, ke "brava" ne bezonas linion. Ronaldo diru, kial ĝi bezonas.
     Tion Anna kaj mi klare intertempe diris.

Francisko aldonis:
chu ni atentigu, ke ghi ne estas egala al "mal/kuragh/a" malgrau ofta tiusignifa misuzo.
Jes, sed antaŭ ol fari tion, ĉu vi povus verki du-linian vortarecan difinon de ĝi? Atentu ĉar PIV en la dua signifo dubigas ĉu la senco ne estas "kuraĝa".
 
     La dua difino en la PIV povas erarigi, sed en la NPIV ghi ne restis.
     Vere estas, ke "brav/a" iufoje estos tradukebla same kiel "kuragh/a" au "{mal/,sen/}tim/a" (chiuj estas Zamenhofaj, kun signifoj distingeblaj, sed reciproke proksimaj), sed tiun sencon ghi alprenas prokuntekste... au pro tio, ke tiaj prokuntekstaj okazoj erarigis pri la ghusta signifo.
 
     Kion vi opinius pri enmeto en mian proponon de "sen/tim/a" au "mal/tim/a", au ambau tiuj, aldone al "kuragh/a", auanstataue de chi tiu ?

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2009, 8:08:34 AM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

     Tion Anna kaj mi klare intertempe diris

Nu, fakte la problemo ŝajnas al mi pli komplika ol nia listo povas solvi. Mi prezentas ĝin al la Sekcio pri Ghenerala Vortaro de la Akademio.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Apr 13, 2009, 4:07:42 PM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
"brava" meritas linion, cxar gxi havas tiom da signifoj ke gxi ne klaras.

Desmedt listigas
1 bekwaam, simile al PIV :fake lerta, montranta kompetenton

2 dapper, plimalpli kuragx(et)a - nepre ne io por kio militisto ricevus
medalon

3 braaf, t.e. (malaprobinde) malribelema, obeema (ekz. hundo).
(ni nederlandanoj, kaj kredeble germanoj same, konas soldaton Sxve'jk
tia) Verdire mi iom emus enkonduki la vorton "brafa" por tiu signifo

4e PIV diras: virta, bonkonduta, honesta - sed la ekzemploj ne klaras al mi

5e iuj tro facile misuzas la vorton en la sencoj de angla "brave", kiu ankaw
estas tiom svaga ke mi neniam uzas gxin. Kion signifu "brave new world" ?

resume, almenaw 4 signifoj kaj suficxe da kialoj eviti la vorton

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Apr 14, 2009, 6:40:44 AM4/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> "brava" meritas linion, cxar gxi havas tiom da signifoj ke gxi ne klaras.
>
Intertempe mi petis la akademianojn pri la signifo de brav-, kaj el la
ricevitaj respondoj mi konvinkliĝis, ke "brav-" estas io simila al
"sentima, defie kuraga, ktp.".

Tion mi registris en
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Fun:_brav-a por ne forgesi pri
la afero.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Apr 14, 2009, 9:58:02 AM4/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Bone. tion mi faris, se anstataŭ [zam] mi aldonis [fun], ĉar mal-kuraĝ-ul-o konsistas komplete el fundamentaj elementoj, ĉu ne?

Kutime Esperantaj vortaroj listigas kunmetaĵon kiel Fundamentan nur se ĝi aperas en la Fundamento kiel kunmetaĵo, ne se ĝiaj eroj estas Fundamentaj. Mi ne vidas kialon por devojiĝi de ĉi tiu kutimo.

Ĉiuokaze, ni kutime markas Fundamentecon, oficialecon kaj Zamenhofecon nur ĉe la novradikoj por kiuj ni serĉas alternativojn, ne ĉe la alternativoj mem. Do ni ĉiukaze ne bezonas iun tian markon ĉi-kaze.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 14, 2009, 10:12:55 AM4/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

ni ĉiukaze ne bezonas iun tian markon ĉi-kaze.
Forigita.

Renato


Fra Simo

unread,
Apr 16, 2009, 7:47:19 AM4/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
009/4/14 Marcos Cramer marcos...@gmail.com

Kutime Esperantaj vortaroj listigas kunmetaĵon kiel Fundamentan nur se ĝi aperas en la Fundamento kiel kunmetaĵo, ne se ĝiaj eroj estas Fundamentaj. Mi ne vidas kialon por devojiĝi de ĉi tiu kutimo.
     Nepre necesas indiko de la Fundamenteco (kaj tre utilas indiko de Zamenhofeco, de oficialigiteco, k. a.) de rekomendata au citata vortero, vorto au kelkvortajho.
     Sed ankau utilus (aldone, ne anstataue) indiko de la Fundamenteco (k. a.) de la vortoj en kunmetajho kaj de la vorteroj en vorto.
 
Ĉiuokaze, ni kutime markas Fundamentecon, oficialecon kaj Zamenhofecon nur ĉe la novradikoj
(preterpasa demando : kiel povus Fundamenta radiko esti "radiko de novo" ?)
por kiuj ni serĉas alternativojn, ne ĉe la alternativoj mem. Do ni ĉiukaze ne bezonas iun tian markon ĉi-kaze.
 
     En kelkaj lokoj aperas ankau en la dekstra parto de niaj paragrafoj mencio pri Fundamenteco, k. s.  Se intence ni tion ne konstante faras, mi proponas, ke ni shanghu nian intencon. Ege gravas, ke oni sciu, ke io, kion ni rekomendas, ne estas elpensajho nia, sed ja Fundamentajho (respektive Zamenhofajho, k. t. p.)

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2009, 8:00:33 AM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

> En kelkaj lokoj aperas ankau en la dekstra parto de niaj paragrafoj
> mencio pri Fundamenteco, k. s. Se intence ni tion ne konstante faras,
> mi proponas, ke ni shanghu nian intencon. Ege gravas, ke oni sciu, ke
> io, kion ni rekomendas, ne estas elpensajho nia, sed ja Fundamentajho
> (respektive Zamenhofajho, k. t. p.)
Bone. En la nuna formo, ni eble povus meti kelkajn klarigajn vortojn pri
tio en la komencon aŭ en la enkondukon. Sed baldaŭ ni devos ŝanĝi la
aranĝon de la paĝoj, kelkaj el kiuj iĝas jam tro pezaj por bona
mastrumado pere de Vikio. Tiam ni havus ion de la speco de la tri vortoj
en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Vikio-eksperimentoj, kiu
resendas al paĝo por ĉiu unuopa vorto. Tie estos spaco por noti ĉion.


Aliflanke mi kredas, ke nun la ĉefa tasko estas ankoraŭ listigi
malbonajn vortojn, kiuj estas en PIV.

Ni superis 17.000 vidojn.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages