Re: kovarda

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 30, 2009, 3:21:28 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu ekzistas unusenca vorto por "kun acxe malgranda kvanto da kuragxo"?

> Renato proponis
>
> kovard-a --> mal-nobl-a, mal-kura?-a

cxu tiuj estas la signifoj de la itala vorto ?

>> Date: Sun 29 Mar 2009 02:19
> From: "Anna Lowenstein"
>
>
> Mi mem multe uzas la vorton "polucio",

malgxusta fadeno, cxu?

> Date: Sun 29 Mar 2009 02:28
> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
>
>
> Renato Corsetti ha scritto:
>> poltron-o --> mal-kura?-ul-o, mal-brav-ul-o

la radiko "brav-" law mi ne alportos klarecon..
>>
> ankaux "mallaboremulo, malemulo"

Denove, cxu tiuj estas la signifoj de itala vorto?

> Date: Sun 29 Mar 2009 17:11
> From: Grosjean Mireille
>

> "poltron" en la franca estas iu,kiu TIMAS sen validaj kialoj timi.

ion tian mi sercxas. NL-e "laf", DE-e "feige" (ne figo!), angle coward

gxis, Ronaldo


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 30, 2009, 3:53:15 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo sxatas kritiki aliajn proponojn.
Sed poste li ne faras pli bonajn!

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2009, 3:57:56 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

Cxu ekzistas unusenca vorto por "kun acxe malgranda kvanto da kuragxo"?
Mi kredas, ke "malkuraĝa" estas la vorto, kiun vi serĉas; aldonu kelkajn adverbojn.

kovard-a --> mal-nobl-a, mal-kura?-a
    
cxu tiuj estas la signifoj de la itala vorto ?
  
La itala "codardo" ĉefe signifas "malkuraĝa".

ion tian mi sercxas. NL-e "laf", DE-e "feige" (ne figo!), angle coward
  
Ĉu ne "malkuraĝa"?

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 30, 2009, 5:17:32 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Ronaldo:
>Cxu ekzistas unusenca vorto por "kun acxe malgranda kvanto da kuragxo"?

 

Renato:

 

>Mi kredas, ke "malkuraĝa" estas la vorto, kiun vi serĉas; aldonu kelkajn adverbojn.

>La itala "codardo" ĉefe signifas "malkuraĝa".

La itala vorto “codardo” venas el la franca “couard”, kaj signifas cxefe “malkuragxa”, “malbrava”, “timema”; en tiu senco la termino “codardia” (= malkuragxo, malbraveco, timemo) estas uzata en la itala milita punkodo.

“Codardo” estis uzita de Alessandro Manzoni (1785-1873) en poeziajxo kutime lernata parkere en la italaj lernejoj (“La kvina de majo”, okaze de la morto de Napoleono en 1821); cxiu mezklera italo konas la versojn “vergin di servo encomio/ e di codardo oltraggio”:

Gxi, nefarinta servan lauxdon

nek malkuragxan ajn insulton,

(traduko P.C. Monti 1921)

 

Duarange, “codardo” signifas ankaux, en la itala, “pusillanime” (etanima) kaj “vile” (malnobla).

Gxis

Antonio

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages