toler-i/el-ten-i]

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2010, 5:31:55 PM3/22/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Plusendo de mesaĝo de Leo:
Je 22/03/2010 11:07, Anna Lowenstein skribis:
> Ne nepre. Kiel “tenado” rilatas al tolerado? C’u “elteni” signifas, ke oni tenas ion g’is la fino? Kion oni tenas?
> C’u “Mi ne povas toleri glutenon” = “Mi ne povas teni glutenon g’is la fino”?
> Mi ne kontrau’as la uzon de la vorto “elteni”, sed mi konsentas kun Lee Jung-kee ke g’i ne estas tute logika. (Aliflanke, multaj el la kunmetaj’oj ne estas absolute logikaj, do mi ne konsideras, ke tio gravas en si mem.)
>    
Ankaŭ mi havas problemon pri "toleri". Teĥnike ne eblas realigi absolute 
precizan dimension. Ekzemple ne eblas realigi cilindron, kies diametro 
estas precize 20 milimetroj. Tial oni internacie uzas sistemon, kiu 
indikas, kiuj realigitaj aksoj estu akceptataj aŭ malakceptataj. La 
termino por tiu nocio estas en la nederlanda "tolerantie", en la franca 
kaj en la angla "tolerance". Mi jam delonge demandas al mi, kiel oni 
diru tion Esperante. Ĉu "tolero"? Ĉu "toleranco"?
"Toleranco" estas nek en PIV, nek en ReVo. Estas deko da trafoj en 
Esperantaj tekstoj en interreto, sed mi trovis nur unu en la teĥnika 
senco en "terminaro de betono":
http://denizo.opia.dk/la.trezorejo/prezentajxoj/esperanto-elektronike.dvd2007.retversio/faka/scienco/Terminaro_de_betono.pdf 


Mi provas klarigi per simpla ekzemplo: parolante nur pri la diametro (do 
pri "dimensiaj toler[anc]oj"), "toler[anc]o" povus ekzemple esti +0  
-0,02 mm. Tio signifas, ke akso, kies diametro estas inter 19,98 kaj 
20,00 mm estu akceptata. Pli dikaj aŭ pli maldikaj estu malakceptataj. 
La indikoj +0,00 kaj -0,02 nomiĝus respektive la supera kaj malsupera 
"toler[anc]aj" limoj.

Amike salutas Leo

Parte allegato al messaggio

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2010, 5:50:39 PM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
 Mi jam delonge demandas al mi, kiel oni 
diru tion Esperante. Ĉu "tolero"? Ĉu "toleranco"?
Tolero, certe!

Ĉu la vorto estas tiom uzata, ke ni bezonas la linion:

toleranc-o --> toler-o ?

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 22, 2010, 6:02:55 PM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:
Ankaŭ PIV gastigas tiun teknikan signifon sub la vorto "tolero"
J-K

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 3:49:49 AM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

Ankaŭ PIV gastigas tiun teknikan signifon sub la vorto "tolero"
Do, mi provizore registris:

toleranc·o → toler·o

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Mar 23, 2010, 4:36:48 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti (org)
Je 22/03/2010 22:50, Renato Corsetti skribis:
 Ĉu "tolero"? Ĉu "toleranco"?
Tolero, certe!

Ĉu la vorto estas tiom uzata, ke ni bezonas la linion:

toleranc-o --> toler-o ?

Tiu vorto estas daŭre uzata de projektistoj, produktistoj, konstruistoj, teĥnikistoj kaj kontrolistoj.
Temas pri la akceptebla diferenco inter "nominala" (teoria? celita?) kaj realigita valoroj (ĉiaspecaj, ekzemple la dimensio de maŝinpeco, la koncentraĵo de kemiaĵo, la kolorkoordinatoj de pentraĵo)
Eble vorto, kia "akcepteblo", estas pli komprenebla, sed nacilingve ĝi ne estas uzata miascie.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Mar 23, 2010, 4:52:55 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Je 22/03/2010 23:02, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:

>>
>> toleranc-o --> toler-o ?
> Ankaŭ PIV gastigas tiun teknikan signifon sub la vorto "tolero"
> J-K

Efektive! Dankon pro la atentigo. Mi verŝajne ĉiam pretervidis ĝin en PIV.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 5:57:01 PM3/23/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Mi plusendas mesaĝon de Leo kaj samtempe respondas al ĝi:

Tiu vorto estas daŭre uzata de projektistoj, produktistoj, konstruistoj, teĥnikistoj kaj kontrolistoj.

Bone. Ili almenaŭ ĉiuj finiĝas regŭle per "isto".


Temas pri la akceptebla diferenco inter "nominala" (teoria? celita?) kaj realigita valoroj (ĉiaspecaj, ekzemple la dimensio de maŝinpeco, la koncentraĵo de kemiaĵo, la kolorkoordinatoj de pentraĵo)
Eble vorto, kia "akcepteblo", estas pli komprenebla, sed nacilingve ĝi ne estas uzata miascie.

Sed neniu malhelpas nin listigi ĝin.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages