Kara Adam, ni havas pli da skeletoj en la s'ranko ol mi imagis (se la
esprimo estas komprenebla).
Kiel oni diras skeleto en viaj lingvoj? En la itala "scheletro".
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
skeleto = kokkaku(osto-charpentajho)
Amike,
Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio
> Kiel oni diras skeleto en viaj lingvoj? En la itala "scheletro".
La finna vorto estas
luuranko = osto+trunko,
La vorto "ranko" (alia formo: "ranka") ne estas la normala traduko por
la esperanta "trunko", sed havas iom specialan nuancon, nuntempe
proksiman al 'krado'. Alia ekzemplo:
selkäranka = dorso+trunko 'spino, vertebra kolono'
Ekzistas ankaux la vorto "luusto" = ost+aro, sed tio estas iom
alinuanca, proksimume egala al 'la ostoj', dum "luuranko" estas la
tuto, kiu aspektas kiel senkarnigita homo aux besto. Similan
diferenceton mi sentas ankaux inter niaj "skeleto" kaj "ostaro": la
vorto "skeleto" pli akcentas la strukturon de la tuto.
"Skeleto" kaj "ostaro" ja estas tute bonaj vortoj, iom malsamnuancaj,
sed la PIVaj "endoskeleto" kaj "eksoskeleto" estas tipaj
afekto-vortoj nenecesaj, anstatauxigeblaj ekz. per "interna" aux "ena"
kaj "ekstera skeleto".
Se mi konversacias kun esperantisto, kiu uzas nur la vorton "ostaro"
kaj tute ne la vorton "skeleto" ("Cxu vi vidis la grandegan ostaron de
blua baleno en la Brita Muzeo?"), impresas tute nature, kaj apenaux
sentigas al mi ian mankon en lia aux sxia lingvoscio.
Amike
Harri
>skeleto = ostaro
Kiel oni diras skeleto en viaj lingvoj? En la itala "scheletro".
Efektive eble ni bezonus simplan vorton kiel "osto-arang'o" au' io
simila al "osto-kunmetaj'o", sed ankau' "ostaro" en difinitaj okazoj
povas funkcii.
>sed la PIVaj "endoskeleto" kaj "eksoskeleto" estas tipaj
>afekto-vortoj nenecesaj, anstatauxigeblaj ekz. per "interna" aux "ena"
>kaj "ekstera skeleto".
Tion mi registris.
> La sama radiko estas uzata ankaux por שלדה sxilda, 'cxasio'.
Vi donis al mi la bezonatan sugeston: osto-kadro.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 25 ottobre 2007 11.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) skeleto
> Kaj aliflanke "skeleto" estas vorto kun tre longa historio en Esperanto
Jes. Lau Vilborg ghi estis unuafoje registrita en vortaro en 1889,
nome en la vortaro Rusa-Internacia de Zamenhof.
La Universala Vortaro aperis unuafoje en 1894.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Kaj aliflanke "skeleto" estas vorto kun tre longa historio en Esperanto, kaj s'ajnas al mi nun strange proponi alternativojn. "Ostaro" estas bona samsignifa vorto por verkistoj, sed ankau' "skeleto" estas tute akceptebla vorto en normala parolado.
>"Ostaro" estas bona samsignifa vorto por verkistoj, sed ankau'
>"skeleto" estas tute akceptebla vorto en normala parolado.
Bone. Neniu estas profeto en sia urbeto.
Mi reg'ustigos la linion.
En la norvega "skjelett", sed ankaux "bein-grind" = "osto-kradajxo",
"osto-framo" (pardonu! "Grind" povas esti malfermajxo en barilo, do
proksimume "pordeto"; sed ankaux enkadrajxo, ekzemple tia, kia povas esti
sur tegmento de auxtomobilo, aux tia, en kiun oni metas infanetojn, por ke
ili tie ludu protektite; kaj ecx "skafaldo").
Otto
Dankon, Otto!