Renato,
Tio ne nur estas dezirindajho, sed necesajho
!
Estas unu el la manieroj por reestabli kontakton de
la-bona-lingvo kun malpli puremaj esperantistoj.
Tiel oni povas esperi ke ili scivolemos pri la celo
de nia klopodado: edukado de la esperantistaro al simpla Esperanto.
Alia maniero estas kontrolado (NE en la angla senco
!) de vortuzado en revuoj kaj tiel richigi nian propran vortuzadon
kaj establi kontakton kun redaktantoj.
Jam du revuoj povos esti monitorataj (sekvataj) en
tiu maniero: Monato kaj revuo Esperanto, sed la
iniciatintoj pri tiuj du revuoj esperatendas subtenon de aliaj !
Tro longe jam la-bona-lingvo restis hobio de
diletantaj lingvistoj, kiuj (impulse) shotas siajn (ne-maturajn) pripensajhojn
(kaj de multaj aliaj kiuj tre konscience kontribuis).
Amike,
Johan Derks