"komasacio"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 7, 2008, 2:16:56 PM12/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ PIV, "komasocio" estas "regrupigo de parceloj cele al la plifaciligo de la kultivado per mekanikaj iloj".

Mi havas neniun fakan konon pri tiu fako, sed kial ne simple

komasacio --> parcel-re-grup-ig-o

aŭ simile?

Kion opinias la aliaj? Ĉu iu listano eble havas la necesajn fakajn sciojn?

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Dec 7, 2008, 2:59:19 PM12/7/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

>Laŭ PIV, "komasocio" estas "regrupigo de parceloj cele al la plifaciligo de la kultivado per >mekanikaj iloj".
>Mi havas neniun fakan konon pri tiu fako, sed kial ne simple
>komasacio --> parcel-re-grup-ig-o
>aŭ simile?

Mi vidas en la reto, ke pri “komasacio” oni jam diskutis en cxi tiu listo pasintjanuare, kun rezulto:

parcelgrupigo.

Laux mi, ecx pli bona estus la vorto uzita de Henri Masson en “El Popola Cxinio”: parcelkunigo.

Gxis

Antonio

 

Marcos Cramer

unread,
Dec 7, 2008, 3:21:57 PM12/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

Mi vidas en la reto, ke pri "komasacio" oni jam diskutis en cxi tiu listo pasintjanuare, kun rezulto:

parcelgrupigo.

En la reta arĥivo de ĉi tiu diskutlisto mi ne trovis diskuton pri "komasacio", nur unu mencion de ĝi ene de listo de vortoj proponataj de J-K Rinaldo.

Laŭ mi la "re-" en "parcelregrupigo" povus esti grava.

Laux mi, ecx pli bona estus la vorto uzita de Henri Masson en "El Popola Cxinio": parcelkunigo.

Tamen ne ĉiu parcelregrupigo estas parcelkunigo. Ja eblas ke post parcelregrupigo iu fora parto de iu parcelo estis donita al alia parcelo, por krei pli praktikajn parcelformojn. Tion ne plu eblus nomi "parcelkunigo".

Amike,

Marcos

Tomaž Longyka

unread,
Dec 7, 2008, 3:34:55 PM12/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
 

Subject: (la bona lingvo) R: "komasacio"

.

>Laux mi, ecx pli bona estus la vorto uzita de Henri Masson en “El Popola Cxinio”: parcelkunigo.

Kaj el la fakta kaj el la jura vidpunkto, PARCELKUNIGO estas la plej trafa vorto.

(La esperantaj juraj vortaroj - E-ĉeĥa, E-esperanta kaj la E-rusa - ne entenas ĉi tiun terminon (nek 

komasacion nek ion alian). 

 

Amike

Tomaĵ

Antonio De Salvo

unread,
Dec 7, 2008, 4:14:18 PM12/7/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

>En la reta arĥivo de ĉi tiu diskutlisto mi ne trovis diskuton pri "komasacio", nur unu mencion de ĝi ene de listo de vortoj proponataj de J-K Rinaldo.
>Laŭ mi la "re-" en "parcelregrupigo" povus esti grava.

>Tamen ne ĉiu parcelregrupigo estas parcelkunigo. Ja eblas ke post parcelregrupigo iu fora parto de iu parcelo estis donita al alia parcelo, por krei pli praktikajn parcelformojn. Tion ne plu eblus nomi "parcelkunigo".


Vi pravas. En pasinta januaro mi ankoraux ne partoprenis en la listo; vidinte en la arkivo, ke estis proponita al diskuto “komasacio”, mi supozis (erare) ke la diskuto okazis.

Pri la termino: “komasacio” memorigas min pri la itala faka termino “commassazione” (versxajne komprenata nur de termezuristoj, impostistoj kaj fakaj juristoj), kiu tamen havas la gxeneralan signifon “grupigo”, “kunigo” de parceloj (en la itala, “accorpamento”); kaj ne temas pri moderna influo de la angla “commassation”, cxar la termino trovigxas jam en baza itala legxo pri katastro de 1883.

Tiu grupigo havas la celon starigi kontinuecon en la proprieto kaj en la utiligeblo de terenoj, per la aligo al pli vasta tereno de tiuj malgrandaj parceloj (eventuale, apartenantaj al aliaj proprietuloj), kiuj ensxovigxas en la cxef-terenon, kaj ne estas memstare ekspluateblaj.

En tiu senco, laux mi la gxusta termino estus parcelgrupigo aux parcelkunigo.

Se, kontraue, per “komasacio” oni celas la fenomenon, kiu en itala lingvo nomigxas “ricostituzione della piccola proprietà contadina” (= restarigo de la etbiena proprieto, per rekunigo/ regrupigo de malgrandaj parceloj - pli frue disdividitaj, ekzemple okaze de heredo - en unu pli grandan bienon, kun la celo atingi pli vastan ter-amplekson, kiu ebligu pli racian utiligon de la grundo), tiam “re-“ farigxas grava, cxar temas pri re-starigo de la iama ter-amplekso; kaj laux mi tauxgus jen “parcelregrupigo” jen “parcelrekunigo” (mi ne sukcesas vidi la diferencon inter grup- kaj kunig-; en ambaux kazoj eblas, ke iu parcelo restu for).

Amike

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2008, 2:11:04 PM12/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj geamikoj,

mi ĵus revenis post tri tagoj sen ret-aliro.

Mi devas diri, ke la vorto "komasaci-o" multe amuzis min, ĉar ĝi montras, ĝis kiu nivelo nekompreneblaj vortoj povas eniri PIV-on.

Mi neniam aŭdis ĝin en Esperanto aŭ en la itala, sed danke al viaj tradukoj mi nun komprenas ĝin, kaj provizore enmetis la linion:

komasaci-o --> parcel(-re)-grup-ig-o, parcel(-re)-kun-ig-o

Amike

renato


Tomaž Longyka

unread,
Dec 8, 2008, 5:05:35 PM12/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
 

Subject: (la bona lingvo) komasaci-o

ne:                   komasaci-o --> parcel(-re)-grup-ig-o, parcel(-re)-kun-ig-o
sed:                  komasaci-o --> parcel(-re)-grup-ig-o, parcel-kun-ig-o

Amike
Tomajh

Nicolas Gaufillet

unread,
Dec 9, 2008, 2:47:36 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
parcel- auh terpec- ?

Amike, Niko

2008/12/8 Tomaž Longyka <tom...@volja.net>



--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2008, 3:58:58 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaĵ:

> komasaci-o --> parcel(-re)-grup-ig-o, parcel-kun-ig-o

Bone, laŭ mi. Vi certe havas viajn kialojn por tio, kaj mi registris laŭ tio.

Niko:
parcel- auh terpec- ?
Niko starigas bonan demandon, ĉar aliloke en la listo ni havas:

parcel-o [zam] = ter-pec-o

Kion opinias la aliaj?

Renato

Tomaž Longyka

unread,
Dec 9, 2008, 7:25:29 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
 

Subject: (la bona lingvo) komasaci-o

_________________________________________________
 
Unue mi dankas al Niko pro la mencio de "terpeco". Mi simple forgesis
pri ghi - mi pardonpetas.
 
Due, en la esperanta uzo la du esprimoj, parcelo kaj terpeco, abunde aperas
en la sama signifo: peco de la Tera surfaco, uzinda por iu celo.
Kiam sistema esperanta jura terminaro estos farata, ni devos elekti unu el la
du esprimoj (aŭ eĉ trovi la trian) por ricevi definitivan juran terminon. Tiumomente
estas ankoraŭ tro malfrue por fari la decidon, ĉar tiu termino estas unu el la
ŝlosilaj terminoj de la proprieta juro kaj devos ege pripensite enplektiti en la juran
terminologian sistemon. 
 
Trie, en mia propono mi ne volis troe vastigi la pritrakton de la termino komasacio,
sed nun, kiam ni pliprecizigas la bonlingvajn variaĵojn, mi atentigus, ke ĉe
komasacio tute ne temas pri grupigo aŭ regrupigo de parceloj aŭ terpecoj, sed
sole pri ties kunigo por ebligi pli grandajn parcelojn/terpecojn, pli taŭgajn por kultivado
aŭ eĉ por aliaj celoj. (Do, komasacio ne estigas grupojn aŭ novajn grupojn de
parceloj/terpecoj, sed pligrandigas la kultivadareojn.)
 
Kvare, jen mia nuna propono:
> komasaci-o -->  parcel-kun-ig-o, ter-pec--kun-ig-o.
 
Amike
Tomaĵ  

 

Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2008, 7:55:26 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaĵ proponis:

> komasaci-o -->  parcel-kun-ig-o, ter-pec--kun-ig-o.

Fakte, "terpeco" ŝajnas al mi klare pli bonlingva ol "parcelo", krom se iu povas klarigi la nepran bezonon de aparta radiko "parcel-".

Do, laŭ mi simple

komasaci-o --> ter-pec-kun-ig-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2008, 8:41:20 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž:
ĉe komasacio tute ne temas pri grupigo aŭ regrupigo de parceloj aŭ terpecoj, sed
sole pri ties kunigo por ebligi pli grandajn parcelojn/terpecojn, pli taŭgajn por kultivado
aŭ eĉ por aliaj celoj.
Batalu kontraŭ la aliaj fakuloj en ĉi tiu listo, kaj la plej bona gajnu.
> komasaci-o -->  parcel-kun-ig-o, ter-pec--kun-ig-o.
Post la esprimoj de la aliaj, mi povas registri tion.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2008, 8:50:11 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

2008/12/9 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

En mia unua mesaĝo pri la temo, mi jam diris, ke mi tute ne estas fakulo pri la temo. Nun ke iu, kiu ja estas fakulo, en komprenebla maniero kritikis la de mi proponitan formon kun "grup-" kaj argumentis ke ni nur uzu formon kun "kun", mi retiras mian proponon pri alternativon kun "grup-" kaj kredas al Tomaĵ, ke estas pli bone nur mencii alternativon kun "kun".

Do tute ne temas pri "batalo inter fakuloj". Vi jam nun povas ŝanĝi la linion al

komasaci-o --> ter-pec-kun-ig-o

(eble kun la alternativo "parcel-kun-ig-o" en dua loko).

Amike,

Marcos

Tomaž Longyka

unread,
Dec 9, 2008, 9:13:10 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
 

 
Renato:
>>Batalu kontraŭ la aliaj fakuloj en ĉi tiu listo, kaj la plej bona gajnu.
Marcos:
>Do tute ne temas pri "batalo inter fakuloj".
 
Ĉu vi ne scias, ke BATALO kaj BATALI apartenas al la plej ŝatataj vortoj
de Renato? Li kaptas ĉiun okazon por reŭzi ilin!
 
Amike
Tomaĵ

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2008, 10:05:42 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
komasaci-o --> ter-pec-kun-ig-o
Bone.

Renato


Pilar Otto

unread,
Dec 11, 2008, 2:15:24 PM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Fakte, "terpeco" ŝajnas al mi klare pli bonlingva ol "parcelo", krom
> se iu povas klarigi la nepran bezonon de aparta radiko "parcel-".

Nepran bezonon eble ne, sed jxus mi verkis artikolon, en kiu mi parolas pri
"parcelo de signifokampo". En tiu kunteksto "terpeco" sxajnus al mi tro
kruda (kiel tero!) metaforo. Mi eble estus povinta skribi simple "ero" aux
"peco" aux "parto", sed "parcelo" sxajnis al mi la plej trafa elekto en tiu
kunteksto. (Tamen mi ja elturnigxus, se "parcelo" estus anatemita kaj mi
respektus la anatemon).

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages