Se temas pri sciencaj distingoj, la sciencistoj faros laŭ
sia plaĉo la terminojn, kiujn ili uzos inter si. Ni zorgu
pri la komuna lingvo kaj tiel montru la vojon ankaŭ al ili.
> Mi forte kontraŭas la opinion ke nia listo zorgu nur pri la komuna
> lingvo. Laŭ mi ni same okupiĝu pri la scienca/faka lingvo.
Certe ne "same". Al ni kompreneble apartenas tiaj
vortoj, ankaŭ sciencaj, kiujn povas renkonti
nesciencisto, ekz. legante Monaton aŭ aŭskultante
polan, ĉinan, vatikanan aŭ kuban radion. Tio estas
mia opinio, sed mi akceptas senkondiĉe la diktatorecon
de Renato :)
Sed ja, kiel mi skribis, per nia laboro ni montru la
vojon ankaŭ al sciencistoj.
> Se oni konsideras "astronomio" komuna vorto, oni tamen devas ankaŭ
> pripensi fakajn difinojn de ĝi kiam oni pensas pri alternativoj. Ĉiuj
> fakaj difinoj kiujn mi trovis indikas ke "kosmobjektoscienco" tre bone
> kaptas la signifon, dum "stelscienco" tute ne kaptas ĝin.
Vi evidente estas adepto de tia filozofio, laŭ kiu perfekta nomo
aŭ termino estas samtempe detala difino kaj, se eble, ankaŭ
instrukcio pri uzo. Mi ne estas, sed kun intereso mi legos
viajn eseojn pri kosmobjektoscienco.
Amike
Harri
Tio estas mia opinio, sed mi akceptas senkondiĉe la diktatorecon de Renato :)
Se oni konsideras "astronomio" komuna vorto, oni tamen devas ankaŭ pripensi fakajn difinojn de ĝi kiam oni pensas pri alternativoj. Ĉiuj fakaj difinoj kiujn mi trovis indikas ke "kosmobjektoscienco" tre bone kaptas la signifon, dum "stelscienco" tute ne kaptas ĝin.
Laŭ mi, tute ne.
Se vi parolus al mi pri iu stelsciencisto, tio pensigus al mi, ke
li/ŝi nepre ne fakas (ekzemple) pri la transneptunaj asteroidoj, aŭ
pri la glaciaj lunoj de la kvar gasgigantoj, aŭ pri kometoj.
Estus male, se vi parolus al mi pri astronomo.
--
Fabio
Laŭ mi, tio estas kiel diri, ke se vi parolus al mi pri malsanulejo, tio pensigus al mi, ke tio nepre ne estas loko, kie (ekz.) virinoj naskas sub kuracista kontrolo, kaj estus male, se vi parolus al mi pri hospitalo. Ĉiuj komprenas, ke 'malsanulejo' estas interna samsignifaĵo por 'hospitalo', kaj povas esti same pri 'stelscienco' kaj 'astronomio'.
Adam:Laŭ mi, tio estas kiel diri, ke se vi parolus al mi pri malsanulejo, tio pensigus al mi, ke tio nepre ne estas loko, kie (ekz.) virinoj naskas sub kuracista kontrolo, kaj estus male, se vi parolus al mi pri hospitalo. Ĉiuj komprenas, ke 'malsanulejo' estas interna samsignifaĵo por 'hospitalo', kaj povas esti same pri 'stelscienco' kaj 'astronomio'.
La diferenco estas, ke la plej multaj homoj prizorgataj en malsanulejo estas malsanuloj (do la naskantojn oni povas nomi escepto), dum la steloj konsistigas nur malgrandan proporcion de la objektoj studataj de astronomoj.
Ja neniu volas malrekomendi la vorton "astronomio" (do listigi ĝin kun "→");
La linio tiam povus esti
astronomi·o [1oa] ~ kosm·objekt·o·scienc·o, astr·o·scienc·o, stel·scienc·o
Mi scias, ke 'astronomio' ktp estas oficialaj, sed ĉi tiuj vortoj ŝajnas al mi kiel inter la plej bonaj kandidatoj por kunmetita anstataŭaĵo.