biontologi-o --> viv-scienc-o
Stranga vorto. Laŭ la difinoj en Revo kaj PIV ĝi egalas al "biologio", do ankaŭ al "vivscienco".
Ĝi apenaŭ iam estis reale uzata. La angla traduko "biontology", kiun mencias ReVo, estas ege malofte uzata (496 guglotrafoj por anglalingva vorto estas nekredeble malmulte). La malmultaj troveblaj uzoj ne havas unuecan signifon.
Do temas pri nepre evitenda vorto. Al la alternativo "vivscienco" ni prefere ankoraŭ aldonu la alternativon "biologio"; ni ja ne malrekomendas tiun vorton.
Ĉu ni enkonduku novan signon poor nepre evitendaj vortoj. Mi ja planas en la Bonlingva Vortaro, kiu baldaŭ estos ekkreota surbaze de la materialo el nia listo kaj la materialo el ReVo, distingi inter la markiloj "evitinda" kaj "evitenda". La plej multaj vortoj aŭ vorteroj, kiuj ĉe ni aperas kun "→", estus markataj nur per "evitindaj", sed kelkaj (ekzemple ĉe "-ab-" aŭ ĉe "biontologio") estu markataj per "evitenda". Ĉu ni tiun distingon jam faru en nia listo, ekzemple per duobla sago ("→→")?
Amike,
Marcos