kanon-o kiel muzikaĵo

19 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 28, 2012, 3:15:58 AM8/28/12
to °listo 'lbl'
Pro aŭskultado de koncerto de la nederlanda grupo Kajto mi konsciis pri la vorto "kanono" en la 3-a signifo laŭ PIV:
"Muzikaĵo, en kiu temo anoncita de unu voĉo estas imitata strikte de alia."

Mi provis diskuti kun ili pri tiu vorto, sed ili informis min ke en la nederlanda kaj en la germana....ktp....

Kiel vi ali-tradukus ĝin? Ĉu "kanon- (en la senco de muzikaĵo) --> ĉen-kant-o"?

Ĉu ekzistas la koncepto en la ĉina, vjetnama, suoma, ktp?

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Aug 28, 2012, 8:46:57 AM8/28/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaux en la itala ekzistas tia faka esprimo (tiom faka, ke ordinara italo tute ne konas gxin); gxi estas unu el la multaj signifoj de la vorto “canone” (el la greka kanon, tra la latina canone(m)  = kano, poste regulo).

Mi transkribas el la vortaro Zingarelli:

8 (mus.) Forma polifonica in cui l'intera linea melodica e ritmica viene ripetuta da due o più voci oltre la voce principale: canone semplice, canone diretto, canone chiuso | Composizione a sé stante, o parte di altre composizioni, come nella fuga.

 

8 (muz.). Plursona formo en kiu la tuta melodia kaj ritma linio estas ripetata de du aux pliaj vocxoj krom tiu cxefa: simpla kanono, rekta kanono, fermita kanono / Komponajxo memstara, aux parto de aliaj komponajxoj, kiel en fugo.

 

 

La problemo prezentigxas en esperanto pro la samaspekta “kanono” = pafilego. Iusence, la deveno estas la sama, cxar ankaux cxe kanono/ pafilego oni emfazas ke temas pri “granda kano/ pafiltubo”. En la itala ne ekzistas tia konfuzebleco, cxar dum en la senco “regulo” la vorto estas “canone”, kununu sola “n” kaj akcento sur la “a” (elpar. “kànone”), en la senco “pafilego” la vorto estas “cannone”, kun duobla “n” kaj akcento sur la “o” (elpar. kannòne).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 28 agosto 2012 09:16
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) kanon-o kiel muzikaĵo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Harri Laine

unread,
Aug 28, 2012, 10:12:18 AM8/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 28.8.2012 10:15:

> Ĉu ekzistas la koncepto en la ĉina, vjetnama, suoma, ktp?

Finne oni povas paroli pri "ketjulaulu" (ĉeno+kanto),
ekzemple la konata "Frato Jakobo" estas tia.

La muzika termino estas "kaanon", kaj la difino, kiun mi
legis por tiu vorto ŝajnas inkluzivi ankaŭ ion pli
komplikan ol la simpla ĉenkanto.

La vorto "kaanon" estas multsignifa ankaŭ en mia lingvo,
sed la signifoj estas tre specialaj, kaj eble konataj
nur en la koncernaj fakoj. Kantemuloj (ĥoranoj ks.)
certe konas la muzikan signifon. Laŭ unu vortaro,
mallonge dirite, la signifoj estas:

kaanon =
1a. kolekto de sanktaj libroj
1b. dekreto de koncilio aŭ de la papo
1c. listo de katolikaj sanktuloj
1d. ortodoksa liturgia poeziaĵo
2. (en muziko) formo de komponaĵo
3. (en belarto) reguloj pri mezuroj de ideala homa korpo;
pli ĝenerale: regulo pri maniero fari ion
4. unu granda litertiparo

Do, sufiĉe ĥaose, sed tio ŝajnas ne ĝeni, ĉar la signifoj
estas tiom fakaj vortoj. Ni havas ankaŭ la vorton "kanuuna",
kiu estas nur unu speco de pafilego. Pafilego (peco de
artilerio) ĝenerale estas "tykki".

Amike
Harri

Cho Chaoming

unread,
Aug 28, 2012, 8:45:10 PM8/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kanono en la ĉina lingvo estas simple "rada kanto" aŭ "radkanto". 輪唱 (lun chang), ene 輪 (lun ) estas rado, aŭ alternative, 唱 (chang) estas kanto aŭ kanti.

La vorto kanono havas tro multe da signifoj: pafilego, kanonita klasikaĵo (經), aŭ aro de sanktaj sriboj(聖經), akceptita regulo(法則), muzikaĵo(輪唱).

Abengo

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2012, 3:41:03 AM8/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj kontribuintoj pri "kanono kiel muzikaĵo!

Mi ne kuraĝas proponi la linion:

kanon-o (kiel muzikaĵo) --> rada kanto, radkanto

sed mi proponas

kanon-o (kiel muzikaĵo) --> ĉen-kant-o, eklezi-a ĉen-kant-o

Kion vi pensas pri tio?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Aug 29, 2012, 6:40:51 AM8/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi tute ne certas, ke efektive temas pri “eklezia” cxenkanto.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 29 agosto 2012 09:41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) kanon-o kiel muzikaĵo

--

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2012, 6:49:28 AM8/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Mi tute ne certas, ke efektive temas pri “eklezia” cxenkanto.

Do, ni iru al:

kanon-o (kiel muzikaĵo) --> ĉen-kant-o, plur-son-a ĉen-kant-o

ro-esp

unread,
Aug 30, 2012, 11:01:42 AM8/30/12
to la bona lingvo
> Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: mercoledì 29 agosto 2012 09:41

> Mi ne kuraĝas proponi la linion:
>
> kanon-o (kiel muzikaĵo) --> rada kanto, radkanto

mi gxojas pri tio

> sed mi proponas
>
> kanon-o (kiel muzikaĵo) --> ĉen-kant-o, eklezi-a ĉen-kant-o
>
> Kion vi pensas pri tio?

Ke nepre forstrekendas la vorto "eklezia".

gxis, Ronaldo N

Pjer

unread,
Aug 30, 2012, 11:50:46 AM8/30/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Vidante la proponon radkanto mi pripensis ĉu ciklokanto taugus?
Interese estas la precizigo: plursona (anstataù eklezia).
Ĉenkanto estas  jam proponita de PIV kune kun:
ĉenfumado, ĉenlaboro, ĉenletero...
Amike, Pjer.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages