Nu, pri matematiko mia malfakeco estas ec' pli granda. Ni vere devas
peti matematikiston.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>chu ni menciu en la listo alternativojn por chiu stulta novradika
>propono de iu nekonatulo, au chu ni nur menciu alternativojn al
>novradikoj, kiujn oni efektive renkontas foje.
Al novradikoj, kiujn ni rekontas.
> fajnajta --> finia, finita, finhava (ktp)
Chu iu efektive iam uzis la monstrajhon "fajnajta"? La sola interreta mencio de tiu vorto estas en artikolo de Geraldo Mattos, kiu mem ne uzas la vorton, sed ankau nur nomas ghin monstrajho. Tio kondukas nin ankau al la demando, chu ni menciu en la listo alternativojn por chiu stulta novradika propono de iu nekonatulo, au chu ni nur menciu alternativojn al novradikoj, kiujn oni efektive renkontas foje.
En la hebrea oni diras (kaj fake kaj nefake) אינסוף ensof, kiu estas vortigo de la frazeto 'ne estas fino'.
Mi tute ne kompetentas pri matematiko, sed laux mia orientigxo, en la norvega oni nomas la signon, kiu aspektas kiel renversita cifero 8, "u-ende-lig" = "ne-fin-ebla", do "senfina". Kelkfoje, kiam oni vocxlegas la singon, oni diras "iras al senfina.Mi mem parolas pri (mal)finieco, kiam mi klarigas la esencon de la brajla sistemo kompare kun ordinara skribo, dirante, ke brajlo estas "finia sistemo", kiu permesas nur 64 kombinojn en 6-pozicia cxelo (same kiel 6-bita signo en informadiko). Ordinara skribo, male, teorie estas "nefinia" en la senco, ke oni povas senfine aldoni novajn simbolojn. En tiu kunteksto sxajnas al mi ne-klare diri norveglingve, ke brajlo estas "et endelig system", cxar "endelig" povas signifi "finfina", "definitiva". Tial mi preferas diri "et finitt system". Al miaj konsultoj pri la Esperanta termino oni respondis, ke ekzistas kaj "finia" kaj "fajnajta", el kiuj mi ege preferas la unuan. Mi eble povus diri "finhava", "limigita" aux "limhava", kaj "malfinia" estus "senfina", "nelimigita" aux "senlima". Tamen mi trovas "finia" tauxga, kaj fakte sentas bezonon de termino.La cxi-suba komento de Adam estas tro fakeca por mia kompetento.Otto
>Mi mem parolas pri (mal)finieco, kiam mi klarigas la esencon de la
>brajla sistemo kompare kun ordinara skribo, dirante, ke brajlo estas
>"finia sistemo", kiu permesas nur 64 kombinojn en 6-pozicia cxelo
>(same kiel 6-bita signo en informadiko). Ordinara skribo, male,
>teorie estas "nefinia" en la senco, ke oni povas senfine aldoni
>novajn simbolojn.
C'u ne estas tiel ke la brajla sistemo estas fin-hava kaj la alia sen-fin-a?
Eble, sed "fin-hava" iom grincas cxe mia lingvosento: se gxi havas finon,
oni devas povi diri, KIE estas tiu fino. Cxu gxi estas cxe la 64a kombino?
Malpli grincige estas diri, ke gxi estas lim-hava (esprimo apogata de la
finna vorto raportita de Harri). Sed laux mia kompreno "limo" (limes) estas
okupita en alia matematika senco, tiu de matematika analizo, pri kio mi
scias nenion krom kelkajn terminojn.
Otto
>Eble, sed "fin-hava" iom grincas cxe mia lingvosento: se gxi havas
>finon, oni devas povi diri, KIE estas tiu fino. Cxu gxi estas cxe la
>64a kombino?
Jes.
>Malpli grincige estas diri, ke gxi estas lim-hava
Tiu samsignifaj'o estas la unua en nia listo.
>Sed laux mia kompreno "limo" (limes) estas okupita en alia
>matematika senco, tiu de matematika analizo, pri kio mi scias nenion
>krom kelkajn terminojn.
Mi ec' ne scias, ke ekzistas matematika analizo.
>Sed laux mia kompreno "limo" (limes) estas okupita en alia
>matematika senco, tiu de matematika analizo, pri kio mi scias nenion
>krom kelkajn terminojn.
Mi ec' ne scias, ke ekzistas matematika analizo.
>Laux ReVo kaj Vikipedio, tio estas 'analitiko' (zamenhofa vorto).
Sed lau' PIV "analitiko" signifas "diferenciala kaj integrala kalkulo
kaj partoj de la matematiko en kiuj ili estas aplikataj". C'u temas
pri la sama afero?
Adam:
>Laux ReVo kaj Vikipedio, tio estas 'analitiko' (zamenhofa vorto).
Sed lau' PIV "analitiko" signifas "diferenciala kaj integrala kalkulo
kaj partoj de la matematiko en kiuj ili estas aplikataj". C'u temas
pri la sama afero?
>Jes, same.
C'ar vi estas honorinda espernatisto, mi tuj registris:
'''analitik-o''' --> (matematik-a) analiz-o
Protestontoj ekprotestu!
'''analitik-o''' --> (matematik-a) analiz-o
Protestontoj ekprotestu!
> la angla lingvo diras "(mathematical) analysis" . . . kaj tio
neniam kau'zis konfuzon al mi dum mia studado de matematiko en Britujo.
Dankon, Marcos!
Pri la enskribo
>> '''analitik-o''' --> (matematik-a) analiz-o
Renato invitis protestojn, kaj Marcos skribis:
> Do mi ne protestas, sed nur volis atentigi pri la kaŭzata
> plursignifeco.
Interese estas, ke versxajne neniu Euxropa lingvo uzas (por la
pritraktata brancxo de matematiko) vorton de la tipo "-itiko", iun
"analytics", "analytique" aux similan - la vorto estas tute
esperantista elpensajxo (laux Vikipedio uzata ankaux en Ido!). Normale
oni simple nomas cxi tiun sciencon per vorto simila al "analizo",
lauxbezone precizigite "matematika analizo". La germana estas iom
escepta, cxar tie la matematika afero estas "Analysis", dum analizo
gxenerale estas "Analyse". Cxu vere indas teni nur-esperantan
distingon, kiun aliaj sxajnas ne bezoni? - Sed niaj respektindaj
vortaristoj-terminologoj-matematikistoj (Minnaja, Kiselman) evidente
vidas tian bezonon.
Alia cxi-rilata esprimo, eble ecx pli ofta en duonlaika lingvajxo,
estas "anali?? geometrio", por kiu ekz. Minnaja en sia vortaro donas
"geometria analitica = analitika [analiza] geometrio", dum PIV difine
diferencigas la elementan -izan kaj la altan -itikan. PIV nomas ankaux
du aliajn analitikojn: "furiera analitiko" kaj "harmona analitiko"
(tiujn artojn mi cxiam pensis unu sama afero, sed PIV iel
diferencigas). En tiuj tri konceptoj mi vidas nenian kialon uzi alian
vorton ol "analiza" aux "analizo".
"Analitikaj funkcioj" kaj la laux-PIV-e supera "analitika geometrio"
estas alta matematiko, pri kio okupigxis Kiselman mem, kaj li eble
nepre sentas bezonon de aparta radiko por la stud-objekto, kie aliaj
lingvoj tamen evidente ne gxenigxas per rilato al analizado.
Cetere, kial niaj iko-skolanoj ("lingviko" ktp.) ne vekigxis por
proponi la vorton "analiziko"?
Amike
Harri
>Jen kelkaj observoj, eble ne por esti legitaj, sed por kusxi en iu arkivo:
Mi tuj obeis vin kaj kreis apartan pag'eton per via teksto iom
eltondita. Se vi nun iras al
>'''analitik-o'''
vi vidos la aldonon: Vidu krome "ssv_plio_1" (klakebla). Se la
scivolema leganto kalkas tie, g'i atingas pag'on kun via klarigo.
Simile ni povas fari pri aliaj vortoj, pri kiuj ni disponos similajn
klarigojn.
>niaj respektindaj vortaristoj-terminologoj-matematikistoj (Minnaja,
>Kiselman) evidente vidas tian bezonon.
vortaristoj kaj terminologoj estas "pagataj" (nur per famo) lau' la
nombro da uzitaj vortoj, kaj do ili emas... Vidu la favorajn
recenzojn pri la lasta vortarego de Krause, en kiu la plej ofta frazo
estas "tian vastan vortaron oni g'is nun ne produktis".
>Cetere, kial niaj iko-skolanoj ("lingviko" ktp.) ne vekigxis por
>proponi la vorton "analiziko"?
Ne diru tion tro lau'te!
Amike
>> Jen kelkaj observoj, eble ne por esti legitaj, sed por kusxi en iu
>> arkivo:
kaj Renato respondis:
> Mi tuj obeis vin kaj kreis apartan pag'eton per via teksto iom
> eltondita.
Dankon, bele. Mi tamen nur duonsxerce, sed ja do ankaux duonserioze,
skribis pri arkivigo. Mia penso estis tio, ke fakte cxio iam metita en
la interreton restos tie eterne: por cxiam ie sin kasxos kopio, ecx se
apenaux trovebla. Tio montrigxis suficxe prava (kaj suficxe timinda)
praktika regulo. Cxar mi iom elfosis faktojn, mi ilin notis, sendis al
la listo de Renato, kaj la teksto poste retrovigxos en la arkivo de la
Gugla listo "la bona lingvo". Kaj tuj poste Renato propraage ecx pli
konfirmis la validecon de la naturlegxo "interreto cxiam konservas
cxion" kopiante la tekston en sian vortaron, kie gxi nun ne nur sin
kasxas sed ecx troveblas. Jes, ne malbona ideo, kolekti iom da karno
cxirkaux la vortara ostaro.
Amike
Harri