Mirigas min hazarde rimarki la sufikson “tele-“ inter la listo de oficialigindaj vortoj. Ĉu ĝi ne kutime anstataŭas vortojn de la speco “fora”, “distanca” kaj simile?
Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
> Mirigas min hazarde rimarki la sufikson “tele-“ inter la listo de
> oficialigindaj vortoj.
Chu vere? Estus serioza misago igi ghin normala, komunlingve uzebla sufikso.
> Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en
> la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?
Jes, la problemoj estus multaj. Kiel jam plurfoje menciite chi-liste,
ekde frua tempo en la historio de la lingvo iuj konfuzis la aferon
inter tiuj grekdevenaj etimologiaj elementoj troveblaj en pli-malpli
internaciaj terminoj de kelkaj apartaj sciencaj kampoj kaj teknologio
(kiujn per la 15-a regulo oni trankvile uzas en Esperanto jam de la
komenco mem), kaj la sufiksoj kaj prefiksoj de la normala lingvo.
Lastatempe, NPIV faris tion, bedaurinde, almenau por la biologiaj
terminoj.
José Antonio
Mirigas min hazarde rimarki la sufikson “tele-“ inter la listo de oficialigindaj vortoj. Ĉu ĝi ne kutime anstataŭas vortojn de la speco “fora”, “distanca” kaj simile?
Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?
Se oni traktus ĝin kiel apartan sufikson, kion signifus la dua elemento en la vortoj “telefono”, “telegramo” kaj “telegrafo”?
Kompreneble oni povas dividi multajn Esperantajn vortojn, kiel ĉiuj vortludantoj scias (ekz. bal-kono, am-uzo ks.)
Nuntempe “telefon-”, “telegram-” kaj “telegraf-” estas nedivideblaj radikoj. Se “tele-“ fariĝus oficiala, ili devus resti tiaj, ĉar alie la rezulto ne havus sencon. Tio estus iom stranga, ĉar samtempe estus tute klare, ke la unua elemento estas la oficiala prefikso “tele-“, regule uzata en aliaj kunmetaĵoj.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Leo De Cooman
Inviato: venerdì 18 novembre 2011
17.13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
tele-
> Malgrau la okazinta oficialigado de "-ism'" oni ne nepre interpretas "turism'o" kiel ismon pri turoj.
> Analoge: Chu "tele'" estos oficialigita au ne, neniu serioze interpretas kaj interpretos "telegraf'o" kiel de malproksime efikantan grafon.
> Mi volas esence diri, ke - almenau ekster bonlingvismujo - kaj oficialigado kaj rezignado pri oficialigado je afikse uzataj internaciaj vortoj ("tele'", "bio'", "-oz'" k. m. a.) kredeble ne shanghas la jam ekzistantan lingvan realajhon.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
--
tele-devas esti prefikso.
|
> Ghenerale mi konsentas kun la propono oficialigi tele- kiel sufikson.
- la kvar kategoriojn de landonomoj- la gramatikan karakteron de radiko- la transitivan au ne-transitivan karakteron de a-vorto (veka, veki, korekta, korekti k.a.)
Mi pensas pri la demando pri “tele-“, kaj kial mi estas tiom malkomforta pri propono oficialigi tiun prefikson. La kialo de mia dubo estas, ke ĝi neniam prezentiĝis al mi kiel io vaste uzata ekster la kutimaj vortoj “telefono”, “televido” ktp. Mi mem ekzemple nun proponis por oficialigo la vorton “ŝablono”, kiun mi konstante aŭdas kaj mem uzas de jaroj. Simile, se oni volus diskuti pri “retro-“ mi almenaŭ havus dubojn; tio estas prefikso, kiun mi ofte aŭdis, kaj pri kiu mi (foje) almenaŭ povas vidi la utilon. Rilate al “tele-“ aliflanke, estas kvazaŭ la propono nun falis el la ĉielo.
Mi rigardis en la Tekstaro por vidi, ĝis kiu grado ĝi efektive estas uzata. La grandega plejmulto da trafoj rilatas al “telegramo”, “telegrafo”, “telefono”, “televido” ktp. En la fruaj tekstoj, ĉiuj trafoj rilatis al tiaj vortoj, do por pli detala analizo mi koncentriĝis pri la centoj da trafoj en “Monato” kaj “La ondo de Esperanto”.
381 trafoj en “Monato”
376 en “La ondo de Esperanto”
Televid- (384 trafoj)
Televizi- (9 trafoj)
Telefon- (256)
Telegraf- (5)
Telegram- (8)
Teleskop- (5)
Telepati- (2)
Telekomunik- (10)
Teleserio (1)
Telesend- (3)
Telericev- (1)
Telestirus (aviadilon) (1)
Telepolico (aparta invento en romano de Giulio Kappa – temas pri kombino de televida ĵurnalismo kaj polico)
“Kion oni ne povas tele-aŭ-virtualreale ripari”
Telepelus (1)
Telekso (3 – ĉiuj en Monato)
Telefakso (5 – ĉiuj en Ondo de Esperanto)
Teledirektilo (por ŝalti televidilon) (1)
Teleregilo (por ŝalti televidilon) (1)
Telematik- (9)
La lasta vorto “telematiko” aperas en artikolo en “La ondo de Esperanto” pri forumo organizita en 2000 de LF-koop kun la titolo “Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?” Mi ne estas certa, sed laŭ mia impreso ĉiuj trafoj venas el artikolo dediĉita al tiu forumo. Cetere, laŭ PIV la signifo de la vorto estas jena: “Komputiko, aplikata al telekomunikado”. Do, eĉ se la prefikso “tele-“ estus oficialigita, la vorto ne estus analizebla.
En la vorto “teleserio” la prefikso “tele-“ estas mallongigo de “televida”, do ne temas pri “malproksima serio” sed “televida serio”.
El tiu listo, la sola ofta vorto en kiu oni vidas uzon de aparta prefikso “tele-“ estas “telekomunikado”. Sed ĉu ĝia uzo en tiu vorto sufiĉas por pravigi la tre seriozan paŝon oficialigi novan prefikson?
Japane telefono:電話(den-uxa)=elektra parolo
telegramo: 電報(den-pou)=elektra informo
telegrafo: 電信(den-sxin)=elektra komuniko; 電送(den-sou)=erektra sendo
Strange, cxu ne? "tele-" mem ne havas signifon "elektro".
Versxajne la unua tradukinto de la vortoj elektis la cxinan literon
"電" el ”電気" (den-ki=
elektro) anstataux "tra-aera el malproksimo".
amike
Masako
2011/11/19 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
Mi konsentas la proponon oficialigi tele-kiel prefikson,cxar gxi estas ofteuzata kaj facila kaj oni jam kutime uzas gxin.
|
|
...aparato,kiu...en la cxina estas 遥yáo控kǒng器qì。
telefono en la cxina estas 电diàn话huà。
televido en la cxina estas 电diàn视shì。
Viaj demandoj estas bonvenaj,estimata kaj kara s-ro Renato.
|
|
El tiu listo, la sola ofta vorto en kiu oni vidas uzon de aparta prefikso “tele-“ estas “telekomunikado”.
...aparato,kiu...en la cxina estas 遥yáo控kǒng器qì。telefono en la cxina estas 电diàn话huà。televido en la cxina estas 电diàn视shì。
| Pardonu,la pinyin de 控devas esti kòng. Ji |
--- 11年11月20日,周日, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> 写道: |
|
|
|
|
Jes,la signifo estas defora regilo. |
|
日期: 2011年11月20日,周日,下午8:30 |
|