Fwd: Esperanto Word of the Day - insisti: to insist

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2016, 12:55:26 PM9/25/16
to ~ listo 'lbl'
Ni jam havas la linion:

sveter·o → pulover·o/pulovr·o

Nun Leo proponas: "brustovest(aĵ)o" .

Kion vi pensas pri la tuta demando?

Amike

Renato


lowenstein, anna

unread,
Sep 25, 2016, 1:30:46 PM9/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke svetero estas sama kiel pulov(e)ro. Ĝi ne aparte protektas la bruston laŭ mia supozo.

Peter Weide diras "ŝvitĉemizo", kiu estas laŭvorta traduko de la angla vorto "sweater", sed iom mistera (kaj malbela) en Esperanto.

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Sep 25, 2016, 2:27:40 PM9/25/16
to ED. BLdiskutlisto

> Corsetti: Ni jam havas la linion:


> sveter·o → pulover·o/pulovr·o

Vere "pulovro" ne troviĝas inter la Oficiaĵigindaj Radikoj

> Nun Leo proponas: "brustovest(aĵ)o
Eble pli bone "tritika torsovesta(aĵ)o". Ĝi ja kovras ankaŭ la ŝultrojn.

Kaj kompreneble
- pulovero malaperus el la Oficialigindaj Radikoj
- pulovro > tritika torsovest(aĵ)o
JoKo Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Sep 26, 2016, 3:01:56 AM9/26/16
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, brustovesto:

-          estas tro gxenerala; laux la sama (tro simpliga) pensomaniero, oni povus diri “trikotajxo”; sed tio egalas kiel nomi “kapvesto” jen cxapelon, jen cxapon, jen kufon, ktp;

-          gxin mi komprenas kiel egalan al la franca “gilet”, al la italaj “panciotto”, “corpetto”, al la Esperantaj “vesxto”, “korsajxo”;

-          pulovero sxajnas al mi suficxe internacia termino: el la angla, gxi eniris en la uzon (minimume) de la itala, de la germana, de la franca. Certe gxi estas pli internacia ol svetero (kaj - cxeokaze - ankaux ol “vesxto”, kiu krude pauxsas la germanan).

Amike

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: domenica 25 settembre 2016 19:31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Fwd: Esperanto Word of the Day - insisti: to insist

 

Mi pensas, ke svetero estas sama kiel pulov(e)ro. Ĝi ne aparte protektas la bruston laŭ mia supozo.

 

Peter Weide diras "ŝvitĉemizo", kiu estas laŭvorta traduko de la angla vorto "sweater", sed iom mistera (kaj malbela) en Esperanto.

 

Kore,

Anna

2016-09-25 17:55 GMT+01:00 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Ni jam havas la linion:

 

sveter·o → pulover·o/pulovr·o

 

Nun Leo proponas: "brustovest(aĵ)o" .

 

Kion vi pensas pri la tuta demando?

 

Amike

 

Renato

 

 

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.


For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



 

--

Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue

London N10 2QD

Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 26, 2016, 3:53:52 AM9/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo
> - brustovesto estas tro gxenerala; laux la sama (tro simpliga) pensomaniero, oni povus diri “trikotajxo”; sed tio egalas kiel nomi “kapvesto” jen cxapelon, jen cxapon, jen kufon, ktp;
tamen "trikita torsovesto" estas jam sufiĉe detaligita

> - gxin mi komprenas kiel egalan al la franca “gilet”,
pri "gilet" mi vidis specifan oficialan vorton, sed bedaŭrinde mi ĝin forgesis.
Ĉiokaze oni povus uzi "senmanika brustovesto"

> - pulovero sxajnas al mi suficxe internacia termino: el la angla, gxi eniris en la uzon (minimume) de la itala, de la germana, de la franca. Certe gxi estas pli internacia ol svetero (kaj - cxeokaze - ankaux ol “vesxto”, kiu krude pauxsas la germanan).
Se oni volus uzi specifan vorton, mi pli ŝatus "pulovro"... tiun "er" mi tute ne
ŝatas.
JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Sep 26, 2016, 4:51:28 AM9/26/16
to la-bona...@googlegroups.com

La proponita anstatauxajxo (trikita torsovesto) ne estas termino, sed priskribo; cetere, ne tute trafa, cxar (almenaux en la itala uzo, laux vortaro Zingarelli) pulovero estas "vesto el lano aux kotono, sen butonoj, kun longaj manikoj aux sen manikoj, kiun oni surmetas tra la kapo", do la fakto ke pulovero estas trikita ne elcxerpas (neplene identigas) la koncepton. Se mi ne eraras, la angla "pull-over" (tiru supre-n) montras gxuste ke gxi estas surmetata desupre. Krome, ankaux jako estas torsovesto, kaj ankaux gxi povas esti el triksxtofo.
Persone, mi uzas "pulovero" kaj "trikotajxo", lauxbezone (sed nur se nepre necese por distingi) kun aldonoj (altkoluma, senmanika, lana, kotona, ktp).
Neniam mi uzis aux uzus "svetero", tamen ne pro gxia finajxo, sed cxar gxi estas al mi tute fremda (same kiel estas al mi fremda "vesxto"; kaj kauxzas al mi problemojn "kamizolo", pro gxia simileco kun la itala "camiciola", kiu estas tute alia afero - senmanika cxemizo).

Pri vortoj finigxanta per -er:
mi ne volas re-eltombigi la diskuton pri "komputero-komputoro-komputro-komputilo". Mi nur atentigas, ke se oni forigas tiajn vortojn por eviti dusensecon, tiam oni devas trovi anstatauxajxojn por ekzemplero, kapero, kolero, konkero, kulero, kvakero, mortero, papero, sukero, tolero, tubero, vespero, vetero, viziero, ktp.

Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: lunedì 26 settembre 2016 09:54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pri pulovero/svetero

Leo De Cooman

unread,
Sep 26, 2016, 3:46:29 PM9/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 26/09/2016 om 9:01 schreef Antonio De Salvo:
estas tro gxenerala; laux la sama (tro simpliga) pensomaniero, oni povus diri “trikotajxo”; sed tio egalas kiel nomi “kapvesto” jen cxapelon, jen cxapon, jen kufon, ktp;
Certe.
Sed provante scii, kio "sweater" precize estas, mi trovis multajn malsamajn difinojn, kies komuna komponanto estas nur "brustovesto". Eĉ "trikotaĵo" ne kongruas kun ĉiuj specoj de "sweater",, iuj estas el teksaĵo.
 
Laŭ PIV ĉe http://vortaro.net/#svetero temas pri
sveter/o  Trikita lana brustovesto, kun aŭ sen manikoj.

Serĉante "sweater" (vorto ankaŭ uzata en la tiel nomata "nederlanda") per Google, mi vidis 250 milionojn da trafoj.
Mi trovis difinojn "kotona", "kun subŝtofo", "kun V-forma aŭ kvadrata dekoltaĵo", "kun rulkolumo"...
Iuj bildoj montras vestaĵon kun butonoj, aliaj sen butonoj.  
Mia konkludo estas, ke simple temas pri brustovesto... kun aŭ sen manikoj, el ajna materialo, trikita aŭ teksita, kun aŭ sen subŝtofo, antaŭe (aŭ aliloke) malfermiĝebla, kun ajna dekoltaĵo, ...

Fakte la diskuto fontas el frazo en "Word of the Day" el "interreta kurso" ĉe Transparent Language, kie oni tradukis la anglan "sweater" per "svetero". Miaopinie ni ne serĉu Esperantan vorton, kiu iel similas la anglan, dum eĉ ne ekzistas unusenca difino de la angla vorto.

Amike salutas Leo

 
 

Leo De Cooman

unread,
Sep 26, 2016, 4:36:56 PM9/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 26/09/2016 om 9:53 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Se oni volus uzi specifan vorton, mi pli ŝatus "pulovro"... tiun "er" mi tute ne ŝatas.
Laŭ mia kompreno "pulovero" estas vestaĵo, trikotaĵo, kiun oni surmetas tirante ĝin super la kapon, ĉar ĝi ne havas (mal)fermilon. (Ĝi ŝajne ne estas vero de pulo   :-)
Ĉu ni vere bezonas vorton, en kiu aperas la angla "pull" por indiki, ke oni "tiras" ĝin, kaj "over" por diri, ke oni tiras ĝin "super la kapon"?

Mi scivolas, ĉu tia vestaĵo jam ekzistis en la tempo de Zamenhof, kaj se jes, kiun vorton li uzis por ĝi.

Amike salutas Leo

lowenstein, anna

unread,
Sep 26, 2016, 4:58:45 PM9/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi scivolas, ĉu tia vestaĵo jam ekzistis en la tempo de Zamenhof, kaj se jes, kiun vorton li uzis por ĝi.

Amike salutas Leo

Tio estas interesa demando, kaj ankaŭ mi demandis min pri tio. Mi ne kredas, ke fine de la 19a jarcento la homoj normale portis pulovrojn. Serĉante en la reto mi malkovris, ke fakte oni komencis triki pulovrojn nur en la frua 20a jarcento. Eĉ la famaj islandaj trikaĵoj, aŭ tiuj de la skotaj insuloj, datas nur de tiam. Tamen trikitaj vestoj jam ekzistis, sed supozeble ne laŭ tiu stilo.

Mi demandis min pri la bretonaj fiŝkaptistoj, kiuj portis tre rimarkindan apartan pulovron. Ŝajne tio datas de la 18a jarcento, sed komence ĝi estis multe pli longa ol moderna pulovro. Sed evidente tiu stilo ne tuj atingis la ĝeneralan publikon. http://www.saintjamesboutique.com/breton-clothing-origins

Kore,
Anna


Leo De Cooman

unread,
Sep 26, 2016, 5:26:55 PM9/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 26/09/2016 om 22:58 schreef lowenstein, anna:
Mi demandis min pri la bretonaj fiŝkaptistoj, kiuj portis tre rimarkindan apartan pulovron.

Jen bildo pri vestaĵo, kiun oni priskribas jen kiel "hairy chest sweater" jen kiel "Full body sweater".
Unuavide mi kredis, ke temas pri vestaĵo por labori subakve    :-)
Afbeeldingsresultaat voor sweater

lowenstein, anna

unread,
Sep 26, 2016, 5:28:26 PM9/26/16
to la-bona...@googlegroups.com

Jen bildo pri vestaĵo, kiun oni priskribas jen kiel "hairy chest sweater" jen kiel "Full body sweater".
Unuavide mi kredis, ke temas pri vestaĵo por labori subakve    :-)
Afbeeldingsresultaat voor sweater


Tio certe estas ŝerco!

Anna 

Leo De Cooman

unread,
Sep 27, 2016, 4:10:03 AM9/27/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 26/09/2016 om 23:28 schreef lowenstein, anna:

Tio certe estas ŝerco!

Certe ŝvitiga ŝerco en ŝvitigilo     :-)

Ĉu mi proponu
   svet(e)ro ~ ŝvit-vest(-aĵ)-o
  ?

Amike salutas Leo

lowenstein, anna

unread,
Sep 27, 2016, 4:56:20 AM9/27/16
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi, ne.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

ro-esp

unread,
Sep 27, 2016, 8:13:02 PM9/27/16
to la bona lingvo


Am Sonntag, 25. September 2016 18:55:26 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
Ni jam havas la linion:

sveter·o → pulover·o/pulovr·o

Nun Leo proponas: "brustovest(aĵ)o" .

Kion vi pensas pri la tuta demando?

ke ni bezonas alian vorton por la senco de NL_a "trui". Gxis nun ni havas tri vortojn "jxerzo", "svet-ero" kaj "pulo-v(e)ro".
"brustvesto" estas tro gxenerala, cxar ja ne temas pri T-cxemizo, kitelo aw bluzo.

Tio kion ni celas havas kiel funkcio ke gxi tenu la torson kaj brakojn varma - sen havi kapucxon

                                                   gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages