kromatofor-o --> pigment-cxel-o
ksantofor-o --> flav-pigment-cxel-o
eritrofor-o --> rugx-pigment-cxel-o
iridofor-o --> iriz-pigment-cxel-o
leŭkofor-o --> blank-pigment-cxel-o
melanofor-o --> nigr-a pigment-cxel-o
cianofor-o --> blu-pigment-cxel-o
Temas pri tre fakaj esprimoj el la biologio. Por pliaj detaloj pri kio
fakte temas, vi povas legi la Vikipedian artikolon "Kromatoforo" (kiu
nun jam mencias la de mi proponitajn skemismajn alternativojn). Kion
opinias la aliaj?
Amike,
Macrcos
kromatofor-o --> pigment-cxel-o
ksantofor-o --> flav-pigment-cxel-o
eritrofor-o --> rugx-pigment-cxel-o
iridofor-o --> iriz-pigment-cxel-o
leukofor-o --> blank-pigment-cxel-o
melanofor-o --> nigr-a pigment-cxel-o
cianofor-o --> blu-pigment-cxel-o
Temas pri tre fakaj esprimoj el la biologio. Por pliaj detaloj pri kio
fakte temas, vi povas legi la Vikipedian artikolon "Kromatoforo" (kiu
nun jam mencias la de mi proponitajn skemismajn alternativojn). Kion
opinias la aliaj?
Mi respondas:
por mi (kaj tre probable por italoj, kaj pli gxenerale por latinidoj) estas
malfacile, ecx gxene, uzi tre longajn kunmetajxojn, je kiuj ne estas kutimo.
Latinidaj lingvoj (kaj versxajne ne nur ili) estas analizemaj, do oni
preferas disvolvi la konceptojn prefere ol kompaktigi ilin. Mi allasas, ke
esperanto estas (aux povas esti) ali-speca; sed kial sencele kompliki la
vivon al nebagatela parto el la homaro?
Entute, mi preferus esprimojn kiaj:
kromatofor-o --> pigment-a cxel-o
ksantofor-o --> flav-pigment-a cxel-o
eritrofor-o --> rugx-pigment-a cxel-o
iridofor-o --> iriz-pigment-a cxel-o
leukofor-o --> blank-pigment-a cxel-o
melanofor-o --> nigr-a pigment-a cxel-o
cianofor-o --> blu-pigment-a cxel-o
Ecx pli, cxar mi vidas ke oni proponas:
nigr-a pigment-a cxel-o,
mi demandas de mi mem, kial ne diri ankaux, laux la sama maniero:
ksantofor-o --> flav-a pigment-a cxel-o
eritrofor-o --> rugx-a pigment-a cxel-o
iridofor-o --> iriz-a pigment-a cxel-o
leukofor-o --> blank-a pigment-a cxel-o
cianofor-o --> blu-a pigment-a cxel-o
Amike
Antonio De Salvo
Temas pri tre fakaj esprimoj el la biologio.
Por pliaj detaloj pri kio fakte temas, vi povas legi la Vikipedian artikolon "Kromatoforo" (kiu nun jam mencias la de mi proponitajn skemismajn alternativojn).
Entute, mi preferus esprimojn kiaj:
kromatofor-o --> pigment-a cxel-o
ksantofor-o --> flav-pigment-a cxel-o
eritrofor-o --> rugx-pigment-a cxel-o
iridofor-o --> iriz-pigment-a cxel-o
leukofor-o --> blank-pigment-a cxel-o
melanofor-o --> nigr-a pigment-a cxel-o
cianofor-o --> blu-pigment-a cxel-o
kromatofor-o -->> pigment-cxel-o
> Temas pri tre fakaj esprimoj el la biologio. Por pliaj detaloj pri kio
> fakte temas, vi povas legi la Vikipedian artikolon "Kromatoforo" (kiu
> nun jam mencias la de mi proponitajn skemismajn alternativojn). Kion
> opinias la aliaj?
Miaopinie vi sekvu bazan terminologian principon: pri fakvortoj
okupighu la fakuloj.
Kvankam mi mem ne estas tre spertaj pri mikrobiologiaj aferoj, mi tre
dubas, chu kromatoforo vere estas chelo. Lau mia scio kromatoforo
estas ne chelo, sed nur parto de chelo.
Kore
Dirk
2008/5/13 Dirk Bindmann <dirk_b...@gmx.de>:
--
Cindy McKee
Cindio
Mi respondas:
ankaux mi ne estas fakulo pri mikrobiologio (mi estas juristo); tamen, se mi
fidu je la ital-lingva vortaro "De Mauro" (unu el la plej prestigxaj),
sxajnas ke "kromatoforo" estas cxelo se temas pri biologio, dum gxi estas
parto de cxelo se temas pri botaniko.
Mi transskribas la vortarajn klarigojn, kaj tradukas ilin al esperanto:
http://www.demauroparavia.it/29285
cro|ma|tò|fo|ro
1 TS biol., cellula in grado di assumere nel proprio protoplasma granuli di
pigmento che in alcuni animali provocano il cambiamento di colore della
pelle e nell’uomo si caricano di melanina senza, tuttavia, produrla
2 TS bot., plastidio colorato delle alghe
Kromatoforo
1 scienca termino, biologio, cxelo kapabla enpreni en sian protoplasmon
grajnetojn da pigmento, kiuj en kelkaj bestoj estigas la sxangxon de koloro
de la hauxto kaj en la homo sxargxigxas per melanino, sen ke, tamen, ili
produktu gxin
2 scienca termino, botaniko, kolora plastido de algoj
(laux NPIV "plastido" estas "organeto de vegetajxaj cxeloj").
Amike
Antonio De Salvo
> Se kromatoforo = chromatophore angle; temas pri c'elo.
> En la angla Wikipedia: http://en.wikipedia.org/wiki/Chromatophore
> "Celoj kiuj enhavas pigmenton kaj rej'etas lumon."
Mia dubo certe devenas el la fakto, ke mi estas edukita pli pri
botaniko ol pri zoologio. Kromatoforoj en plantoj estas pigmenthavaj
organetoj de cheloj. Kromatoforoj en bestoj shajne estas ja cheloj
(almenau lau Wikipedia). Eble la anglalingva kaj esperanta vikipediaj
artikoloj estas plibonigendaj, char tute mankas informoj pri
kromatoforoj en plantaj cheloj. Tiu manko certe ne originas el manko
en la angla faklingvo, char mi posedas anglalingvan botanikan
literaturon, kie la termino chromatophore ja estas uzata en planta
kunteksto.
Sendepende de tio, chu mi au pravas au malpravas, la afero estas
evidente komplika. Tial mia konsilo:
>> Miaopinie vi sekvu bazan terminologian principon: pri fakvortoj
>> okupighu la fakuloj.
Kore
Dirk
okupighu la fakuloj.
Jes, tiu vikipedia artikolo ignoris plantojn. Terure!
Dirk, miapopinie, fakuloj verkas artikolojn por ke oni povas legi kaj
lerni, c'u ne?
Kaj se la leganto estas sufic'e inteligenta por kompreni la tekston
kaj sufic'e konscienca por legi multe pri la temo, tiam la leganto
povas atingi klaran komprenon.
Hodiau', tiu leganto ne estis mi. :)
2008/5/13 Dirk Bindmann <dirk_b...@gmx.de>:
--
Cindy McKee
Cindio
Fakte ne. Mi nur bazis miajn proponojn sur la anglalingva Vikipedia
artikolo kaj ghia traduko al Esperanto.
Pri la duboj, kiujn kelkaj menciis pri tio, chu vere temas pri cheloj:
Tiu demando ankau estis diskutita sur la diskutpagho de la anglalingva
artikolo, kaj tie fakulo kiu doktorighis pri la temo asertis ke la
kutima difino en la faka literaturo ja estas ke kromatoforoj estas
cheloj. Chiuokaze, se ne ekzistas unueco pri la difino en la faka
literaturo, ni povus montri ke skemismo ankau povas esti uzata por
paroli pri precize (do diri "pigmentchelo" kiam oni celas chelon, kaj
ekzemple "pigmentorgano" kiam oni celas organon de chelo). Tamen ni
aldonu aliajn difinojn al la listo nur se iu povas montri ke
alternativaj difinoj estas sufiche vaste uzataj en la faka literaturo.
> > Entute, mi preferus esprimojn kiaj:
> > kromatofor-o --> pigment-a cxel-o
> > ksantofor-o --> flav-pigment-a cxel-o
> > eritrofor-o --> rugx-pigment-a cxel-o
> > iridofor-o --> iriz-pigment-a cxel-o
> > leukofor-o --> blank-pigment-a cxel-o
> > melanofor-o --> nigr-a pigment-a cxel-o
> > cianofor-o --> blu-pigment-a cxel-o
>
> Ni atendu la (mal-)konsenton de marcos kaj de la aliaj.
Lau mi estas du kialoj por unuvortigo de "pigmentchelo". Unue, tio pli
klare montras ke temas pri aparta termino, kaj ne simple pri du
terminoj uzataj apude. Due, la termino tiel estas unu silabon malpli
longa; tio lau mi gravas char ofte homoj malpreferas skemismajn
alternativojn pro ilia longeco.
Nur en la kazo de "nigra pigmentchelo" mi apartigis la vorton "nigra",
char "nigrpigmentchelo" estas apenau elparolebla (memoru ke oni devus
elparoli ghin kvin-silabe, ne ses-silabe).
Amike,
Marcos
Mi respondas:
laux mi, la facila elparoleblo estas esenca kvalito de vorto.
Por italoj, kaj versxajne ankaux por alilingvanoj, vorto kia "pigmentcxelo"
estas malfacile elparolebla, aux praktike gxi farigxas kvazaux
"pigmencxelo".
Se, do, oni ne elektas du disajn vortojn (pigmenta cxelo), mi preferus unu
plian silabon, ensxovante "o" inter la du vorterojn (= pigmentocxelo), ol
esti devigata je elparola akrobatajxo.
Cetere, tian artifikon oni uzas, ekzemple, kiam oni diras fruktodona,
dorsosako, partopreni, fingrolargxo, dankokanto, ostosubstanco ktp.
Amike
Antonio De Salvo
Tia aldona "o" kompreneble estas tute akceptebla. En kunmetajhoj el du
substantivoj tia liga "o" chiam estas akceptebla. Ghi estas nur uzata
se estas malfacile elparoli la vorton sen "o"; char elparolfacileco
chiam estas relativa afero, povas ekzisti vortoj, kiujn kelkaj uzas
kun "o" kaj aliaj sen "o". Tio tute ne estas problemo, char efektive
temas pri la sama termino.
En la kazo de "pigmentchelo" mi ne aldonis tiun "o", char mi povas
elparoli "pigmentcxelo" sen grandaj problemoj; se iu havas
malfacilajhon kun la elparolo, li povas kompreneble aldoni tiun "o".
Sed tio ne signifas, ke ni bezonas mencii ghin en la listo; tie la
liga "o" nur estas menciinda, se la plej multaj homoj trovas la vorton
malfacile elparolebla sen "o". (Mi kompreneble akceptos la "o" por
"pigmentochelo" en la listo, se multaj kundiskutantoj skribos ke ili
havas malfacilajhojn elparoli "pigmentchelo".)
Amike,
Marcos
Je 2008-05-13, 17:35,
skribis Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:
kromatofor-o -->> pigment-cxel-o
> Temas pri tre fakaj esprimoj el la biologio. Por pliaj detaloj pri kio
> fakte temas, vi povas legi la Vikipedian artikolon "Kromatoforo" (kiu
> nun jam mencias la de mi proponitajn skemismajn alternativojn). Kion
> opinias la aliaj?
Miaopinie vi sekvu bazan terminologian principon: pri fakvortoj
okupighu la fakuloj.
Pri la signifoj de la terminoj au, pli precize, pri la nomotaj efektivajhoj au pensajhoj devas veni konsento de fakuloj pri la respektiva priparolata temo.
La ekzemplon "pigment/(o/)chel/o" mi ne tushas, char mi forte dubas pri la neceso de radiko"pigment/". Al chi tiu mi intencas en alia fojo reveni.
kromatofor-o --> kolor-chel-opigment-o --> kolor-ajh-o (ne--solv-ebl-a)
mi aldonis la variaĵon "kolor-ĉel-o".kromatofor-o --> kolor-chel-o
Mi ŝanceliĝas. PIV ŝajnas subteni vin. Kion pensas la aliaj.pigment-o --> kolor-ajh-o (ne--solv-ebl-a)