(la bona lingvo) "aptenodito"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 12, 2010, 4:27:36 AM5/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis


Ĉu ni bezonas linion:

aptenodit-o --> grand-pingven-o ?

Fakte, mi ĵus rimarkis ke ni jam havas la jenan linion:

aptenodit·o → grand·a pingven·o

Mi persone preferus anstataŭigi "granda pingveno" per "grandpingveno" en ĝi, ĉar ankaŭ grandpingveno povas esti malgranda (ekzemple grandpingenido) kaj ankaŭ ekzistas grandaj pingvenoj kiuj ne estas grandpingvenoj (simile kiel dikfingro povas esti maldika, kaj kiel ekzistas dikaj fingroj kiuj ne estas dikfingroj).

Amike,

Marcos

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2010, 6:48:35 AM5/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Fakte, mi ĵus rimarkis ke ni jam havas la jenan linion:
aptenodit·o → grand·a pingven·o
Daŭre mi faras la saman eraron ne kontroli en niaj listoj.

Mi persone preferus anstataŭigi "granda pingveno" per "grandpingveno" en ĝi, ĉar ankaŭ grandpingveno povas esti malgranda (ekzemple grandpingenido) kaj ankaŭ ekzistas grandaj pingvenoj kiuj ne estas grandpingvenoj (simile kiel dikfingro povas esti maldika, kaj kiel ekzistas dikaj fingroj kiuj ne estas dikfingroj).
Mi aldonas tiun variaĵon [kvankam mi mem dubas pri tiu tuta konstruaĵo].

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages