cunam-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2011, 3:23:24 AM3/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vidante la ĝeneralan uzon de la vorto "cunamo" en ĉi tiuj tagoj, mi demandas min, ĉu ni ne devus ŝanĝi la sagon en niaj linioj:

cunam·o → (mar·a) ond·eg·o
cunami·o → (mar·a) ond·eg·o

al la signo =.

Kion vi pensas?

Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


Anna Lowenstein

unread,
Mar 12, 2011, 3:42:43 AM3/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ofte trovas nun, ke mi mem uzas la vorton "cunamo", kvankam en aliaj okazoj mi diras "ondego". Fakte la vorto vere fariĝis internacia, ekde tiu terura ondego en 2004. Mi pensas, ke estus ĝuste ŝanĝi la sageton al =, almenaŭ por la vorto "cunamo", sed ne por "cunamio".

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 12 marzo 2011 9.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) cunam-o

al la signo =.

Kion vi pensas?


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

J-K Rinaldo

unread,
Mar 12, 2011, 3:53:24 AM3/12/11
to la bona lingvo
Eble akaŭ "martertremo"... ja la ondoj estas la ĉefaj inter la multaj
konsegvencoj
J-K

On 12 Mar, 09:23, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> renato.corse...@esperanto.it

Pablo

unread,
Mar 14, 2011, 1:57:47 PM3/14/11
to la bona lingvo
Saluton samideanoj,

Por cunamo mi elpensis tertrem-ondo, trem-ondego tertrema ondo,
tertrema ondego...

Kion vi opinias?

Pablo.



Fra Simo

unread,
Mar 14, 2011, 2:43:29 PM3/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
     CHu nepre nur tertremo povas kauzi tian ondegon ?  Kun tiu supozo,  "(ter/trem/a )ond/eg/o" au, pli bone, "(post/)ter/trem/a ond/eg/o", au, lau mia opinio ankorau pli bone, "ond/eg/o (post/ter/trem/a)" shajnas al mi taugaj. Mi ne scias, chu estus au ne plej bone preferi "post-ter/trem/a" al "post/ter/trem/a".

2011/3/14 Pablo <pco...@gmail.com>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Fra Simo

unread,
Mar 14, 2011, 3:03:16 PM3/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Anstatau "post/" eble pli bona estus "pro/". Kiam la kauzo estas io alia ol tertremo, oni anstatauigu "ter/trem/"-on (au "ter-trem/"-on) per io alia. Ekzemple, pri ondego pro marfunda vulkaneksplodo, oni diru : "Ond/eg/o ({post/, post-, pro/}vulkan/(eksplod/)a)".
     Ree mi atentigas, ke en la ssv-tabelo(j) ni por unu sama signifo faru nur unu rekomendon.

     Mi petas senkulpigon pri kelkaj sriberaroj en mia jhusa mesagho. Devas esti la jeno :


2011/3/14 Fra Simo <fra...@gmail.com>
     CHu nepre nur tertremo povas kauzi tian ondegon ?  Kun tiu supozo,  "(ter/trem/a )ond/eg/o" au, pli bone, "(post/ter/trem/a )ond/eg/o", au, lau mia opinio ankorau pli bone, "ond/eg/o( post/ter/trem/a)" shajnas al mi taugaj. Mi ne scias, chu estus au ne plej bone preferi "post-ter/trem/a" al "post/ter/trem/a".

Fabio Bettani

unread,
Mar 14, 2011, 3:28:25 PM3/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/3/14 Fra Simo <fra...@gmail.com>:

>      CHu nepre nur tertremo povas kauzi tian ondegon ?

Tute ne. Ankaŭ faloj de asteroidoj okazigas cunamojn - tio supozeble
okazis plurfoje dum prahistorio.

Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2011, 4:17:13 PM3/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi ĝisdatigis la liniojn pri cunamo tiel:

cunamᅵo ~ (marᅵa) ondᅵegᅵo
cunamiᅵo → (marᅵa) ondᅵegᅵo
Nun prezentiĝas pluraj aliaj alternativoj, inter kiuj estas malfacile decidi. Ĉiuj priskibas la fenomenon. Kiun vi preferas el la novaj alternativoj? Kiuj esta sefektive uzataj aŭ almenaŭ uzeblaj?

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Fra Simo

unread,
Mar 14, 2011, 5:54:46 PM3/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
    Tute prave !  Mi mem ekpensis pri tio post la sendo de mia demando. Mi inklinas al tio, ke oni rekomendu la vorton "ond/eg/o" por chiuj tiaj ondegoj, kun laubezona au laudezira aldono de precizigoj pri iuj specialaj ecoj de tiu, kiun oni estas priparolanta, au pri ties kauzo, en formo de adjektivo (lau mia opinio, tiu estu postmetita, char ne temas pri pritakso au io iel komentarieca, sed pri difinanta terminofarilo), au de antaumetita vortokomencajho, au (se neniu el tiuj du montrighas kontentiga) en formo de prepozicio kun substantivo au iel alie.
     Plu pripensi tion oni devus nur en tia okazo, ke "ond/eg/o" montrighus ege bezonata por ion alian precize nomi.

     CHu la PIV-lingvan "asteroid/o"-n ni traduku per "astr/et/o" au per "planed/et/o", tiu estas demando aparte pripensinda. Mi suspektas, ke "planed/et/o"-n oni bezonos por iel similaj astroj (t. e. nek steloj, nek kometoj) iom pli grandaj rondirantaj chirkau la suno au alia stelo. Pro tio mi inklinas al rekomendado de "astr/et/o", kio cetere, por iuj memorhelpe, similas al "asteroid/o".

     Malpli grava, sed ja prirespondinda estas la demando, kiun ni rekomendu el "ond/eg/o( {
post/, pro/}astr/et/o/fal/a)", "ond/eg/o( {post, pro} astr/et/o/fal/o)" kaj similaj.

2011/3/14 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

Nakai Cuneo

unread,
Mar 14, 2011, 4:43:41 AM3/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata S-ro Corsetti kaj cxiuj listanoj:

(mara) ondego estas ondego kauxzita de stormo, tajfuno, ciklono, hurikano
kaj uragano.
Cunamo estas ondego kauxzita de tertremo, tute diferenca, kaj gxi etendigxas
vaste tra oceano.
Cxi tiama cunamo kiu atakis japanion atingis al Havajo.
Difino de la vorto "cunamo" en "PIV" devas priskribi pri "tertremo" kiel
kauxzo.

Gxis, NAKAI Tuneo el Tokio, Japanio

al la signo =.

Kion vi pensas?

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2011, 5:29:44 AM3/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai Cuneo:

>ᅵ (mara) ondego estas ondego kauxzita de stormo, tajfuno, ciklono, hurikano kaj uragano.
>ᅵᅵ Cunamo estas ondego kauxzita de tertremo, tute diferenca, kaj gxi etendigxas vaste tra oceano.

Bone. Mi komprenas, ke vi estas por uzo de la vorto "cunamo". Ni jam ĝustigis niajn listojn kaj ŝanĝis la linion al:
cunamᅵo ~ (marᅵa) ondᅵegᅵo
kio estas leginda tiel: vi rajtas uzi cunamo aŭ (mara) ondego.

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Marcos Cramer

unread,
Mar 15, 2011, 11:44:46 AM3/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Cunamoj ne nepre estas kaŭzitaj de tertremo; fakte, la preciza difino de "cunamo" estas "ondego kaŭzita de neveteraj agadoj" (laŭ Esperanta Vikipedio, kun konfirmaj informoj en la angla kaj germana Vikipedioj). Cunamoj ne nur povas okazi en la maro, sed ankaŭ en lagoj.

Ŝajnas al mi ke oni ne povas kapti la precizan signifon de "cunamo" per konciza kunmetaĵo. Kiel faka radiko, "cunam/" do devas esti akceptata. Tamen, mi opinias ke en la ĉiutaga lingvouzo, kie faka precizeco ne tiom gravas, esprimoj kiel "ondego", "mara ondego" aŭ "tertremkaŭzita ondego" ja ofte estas preferindaj al "cunamo". Do ni ja havu iun linion pri "cunamo", tamen nur kun la signo "~". La alternativoj povas esti pluraj, ĉar ili ne celas esti perfektaj anstataŭaĵoj.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Mar 15, 2011, 12:48:46 PM3/15/11
to la bona lingvo
On 15 Mrz., 16:44, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Cunamoj ne nepre estas kaŭzitaj de tertremo; fakte, la preciza difino de
> "cunamo" estas "ondego kaŭzita de neveteraj agadoj" (laŭ Esperanta
> Vikipedio, kun konfirmaj informoj en la angla kaj germana Vikipedioj).

Nu, tio ja inkluzivus ankau tiajn ondegojn, kiuj (regule) estas
kauzataj de tajdo (alflu-reflu-ciklo), ekzemple la pororokon
( http://de.wikipedia.org/wiki/Pororoca ). Sed okaze de tiaj ondegoj
ne temas pri cunamo, chu?

En "Duden - Das Fremdwoerterbuch" (6-a eldono, 1997) estas jena
priskribo (sekvas mia traduko el la germana):

"En Pacifiko mar-ondo subita, kiu estighas pro shanghighoj de la mar-
grundo (kun detrua efika en la bordoj)".

Ankau pri chi tio mi ne konsentas, char a) lau la nuna lingvo-uzo
cunamo povas esti ankau ekster Pacifiko kaj b) ankau apud-borda
terglito kaj impakto (de meteoroido au similo) povas kauzi cunamon.
Tial lau mia kompreno - mi tamen ne estas fakulo - cunamo estas
"subita mar- au lag-ondo, kiu estighas nek pro veterkondichoj nek pro
la alflu-reflu-ciklo, sed pro shanghighoj de la mar-grundo au pro apud-
borda terglito au pro impakto (de meteoroido au similo), ofte kun
detrua efiko en bordoj ech malproksimaj de la kauzloko)".

> Kiel faka radiko, "cunam/" do devas esti akceptata.

Ankau kiel ne-faka.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Mar 15, 2011, 3:18:35 PM3/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

Je 14/03/2011 21:17, Renato Corsetti skribis:


> Nun prezentiĝas pluraj aliaj alternativoj, inter kiuj estas malfacile decidi. Ĉiuj priskibas la fenomenon. Kiun vi preferas el la novaj alternativoj? Kiuj esta sefektive uzataj aŭ almenaŭ uzeblaj?

Kion la japana vorto por "cunamo" fakte signifas?

Amike salutas Leo


Eduardo Trápani

unread,
Mar 15, 2011, 3:28:02 PM3/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Kion la japana vorto por "cunamo" fakte signifas?

havenondo aŭ golfetondo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages