Vorto de la tago - SOLVI

23 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2013, 4:01:19 AM11/7/13
to °listo 'lbl'
La hodiaŭa vorto de la tago de "lernu" metas nin antaŭ du tute apartajn signifojn de "solv-". La tradukoj en la Universala Vortaro estas:   résoudre | loosen, dissolve | auflösen | рѣшать, разрѣшать | rozwiązać.
Ŝajne la vorto ne estis uzita en la Ekzercaro.

Ni ankaŭ ne antaŭvidas fortradukon en nia paĝaro.

Ĉu ni iom diskutu pri ĝi?

Amike

Renato



--------------------------------------------------
SOLVI
1. Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason:

Unue solvu salon en akvo. Ni uzos solvaĵon de natria jodido. Mi ŝprucigis la solvilon sur la tablon por detrui fingropremaĵojn. Necesas ekscii solvan povon de la likvo por povi uzi ĝin. La ekstera falsa brilaĵo desolviĝis kaj mi komencis penti pri mia elekto.

2. Trovi la nekonataĵon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilaĵo:

Ni ne scias, kiel solvi tiun problemon. Mi pensas, ke translokiĝo nun estas la plej bona solvo por vi. La enigmo simple solviĝas. Tiu ĉi metodo estas uzata por solvado de natur-protektaj problemoj. Via problemo estas nesolvebla. Finfine la sorĉo dissolviĝis! Ili sensolve disputis.

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Nov 7, 2013, 10:06:08 AM11/7/13
to la-bona...@googlegroups.com
Tiu dusignifeco antau longe jam mirigis min, kvankam ghi ankau ekzistas en la nederlanda.
En la angla kaj germana ne, chu: solve - dissolve, lösen - auflösen.
Se ni decidu ekuzi apartajn vortojn por tio, mi opinias, ke solvi prefere tenu la signifon "solvi problemon".
 
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 7 november 2013 10:01
Onderwerp: (la bona lingvo) Vorto de la tago - SOLVI
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2013, 2:46:29 PM11/7/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Se ni decidu ekuzi apartajn vortojn por tio, mi opinias, ke solvi prefere tenu la signifon "solvi problemon".
Ankaŭ mi pensas tiel, sed mi dubas ĉu ni sukcesas trovi alian vorton taŭgan por la signifo 'likvigi'.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Nov 8, 2013, 9:44:37 AM11/8/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Corsetti: ... trovi alian vorton taŭgan por la signifo 'likvigi'

PIV al 'likvigi' aldonas 'emulsii', 'fandi'
eble sufiĉas, J-K Rinaldo

Johan Derks

unread,
Nov 8, 2013, 3:03:16 PM11/8/13
to la-bona...@googlegroups.com
'emulsii' ne estas likve solvighi.
Mi ne havas tempon nun,  sed mi traserchus chiujn 57 tradukojn en Google Translate por ekhavi freshajn ideojn.
 
Unu el tiuj ideoj jam kaptis min:
 
En la angla oni havasa solvable, direbla nur por problemoj (se mi bone memoras) kaj soluble, direbla nur por en likvajhoj.
Do ni enkonduku apud "solvi" (problemon) la vorton "solui" (en likvajho).
Tio estas lingvike tre bone defendebla, char solvere en Latino havas jenan etimologion:
From Proto-Indo-European *se-lu, from reflexive PIE pronoun *swe + base *lū- (to untie, set free, separate), same source as English lose and Sanskrit लुनाति (cut off).
 
Amike,
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 8 november 2013 15:44
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: Vorto de la tago - SOLVI

Corsetti: ... trovi alian vorton taŭgan por la signifo 'likvigi'

PIV al 'likvigi' aldonas 'emulsii', 'fandi'
eble sufiĉas, J-K Rinaldo

--

lowenstein, anna

unread,
Nov 9, 2013, 5:18:42 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi devas konfesi, ke mi mem neniam sentis problemon pri la du sufiĉe malsamaj signifoj de la vorto "solvi". Mi iel sentas, ke tio ne estas same problema kiel vorto kiel "kanono", kiu iom post iom glite akiras ĉiujn kromsignifojn de pluraj senrilataj nacilingvaj vortoj - verŝajne ĉar tiuj estus tute bone esprimeblaj alimaniere. Mi estus kontenta lasi la situacion senŝanĝa.

Kore,
Anna


2013/11/8 Johan Derks <johan...@gmail.com>



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2013, 6:55:14 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉiujn mesaĝojn mi pretus provi la linion:

solv-i [fun] (en la senco 'miksi solidaĵon kun likvaĵo) = dis-er-ig-i, likvig-i

Johan Derks

unread,
Nov 9, 2013, 8:44:52 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke char ghis nun la membroj de chi-tiu grupo ne konsideris sian taskon enkonduki novajn formojn nun estus precedenco kune rekomendi la formon "solui".
Sed minimume mi devas diri, ke mi bedauras la dusignifecon de la vorto "solvi" kaj ke mi tuj apogus verkiston au artikoliston kiu enkondukas ghin. Lau tiu sinteno estas por mi tamen interese rimarkigi la malhomonimecon de "solvable" kaj "soluble".
Au chu kmi eraras en tio?
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 9 november 2013 11:18
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Re: Vorto de la tago - SOLVI

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2013, 9:43:21 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Au chu kmi eraras en tio?
Mi pensas, ke vi pravas. Ankaŭ en la itala ni havas "solvibile" kaj "solubile".

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

caraco jean-claude

unread,
Nov 9, 2013, 10:27:45 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne vidas la problemon kun "solvi". Ghia una signifo estas "miksi solidon kun likvo". La dua signifo estas "solvi problemon". Tio estas metafora uzo de "solvi"; la problemo solvighas (malaperas), kiel salo en akvo. Mi ne vidas eblon por miskompreni. Notu ke "solvi" estas fundamenta radiko.

Jean-Claude
--

Josenilton

unread,
Nov 9, 2013, 11:10:12 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

Notindas, ke Fundamenta Krestomatio mem jam uzis “solv-” kun metafora senco: Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la disputon.

 



2013/11/9 caraco jean-claude <cara...@gmail.com>

Noël SIMONET

unread,
Nov 9, 2013, 12:35:45 PM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
 
"Do ni enkonduku apud "solvi" (problemon) la vorton "solui" (en likvajho)."
 
Jes simpatia Johan , "solui" estas tent-pova sed oni volonte atendus post la rezulto [operacio+proporcio+rezulto=solvo!] el viaj 57 tradukoj . Mi jam Fundamente pripensus por "rezultigxi" ajna problemo kaj ne nur eniri sed "enmiksigxi" likv-eje tamen kiel dirite oni preferus la procento el la 200 lingvoj cxar ankaù miaj samsignifaj estas multe tro gxeneralaj fronte al la elnaskaj teknikaj .
 
Amike .
 
Noël
 
.
.
.
.
.
.
.
.
 
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : vendredi 8 novembre 2013 21:03
Objet : Re: (la bona lingvo) Re: Vorto de la tago - SOLVI

Marcos Cramer

unread,
Nov 10, 2013, 4:59:25 AM11/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi same kiel Jean-Claude ne vidas problemon pri "solvi". Mi tute malaprobas la linion proponitan de Renato, ĉar la scienca signifo de "solvi" ne egalas al "diserigi" aŭ "likvigi".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2013, 5:15:31 AM11/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

|   ĉar la scienca signifo de "solvi" ne egalas al "diserigi" aŭ "likvigi".

Kaj al kio ghi egalas?

Mi konfesas, ke ghis nun mi mem neniam havis probelmojn pri tiu vorto.

Johan Derks

unread,
Nov 10, 2013, 5:47:42 AM11/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Finfine neniu skribis, lauvorte, ke li/shi havas problemon kun la du signifoj de "solvi".
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 10 november 2013 10:59
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - SOLVI

Mi same kiel Jean-Claude ne vidas problemon pri "solvi". Mi tute malaprobas la linion proponitan de Renato, ĉar la scienca signifo de "solvi" ne egalas al "diserigi" aŭ "likvigi".

Amike,
Markos

--

ro-esp

unread,
Nov 10, 2013, 10:04:22 AM11/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, agrablus havi du vortojn por "solvi", sed ekzistas pluraj pli
urgxaj tiaj homonimoj: "atendi", "ekzameno"

Cxu oni pridiskutu ilin cxi tie aw aliloke?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2013, 10:20:08 AM11/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

|   Cxu oni pridiskutu ilin cxi tie aw aliloke?

Jes, ni pridiskutu ilin chi tie po unu vorton en chiu mesagho.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
Nov 11, 2013, 4:08:31 PM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
En kelkaj okazoj likv'ig'i povas esti "solvo" pri s-s-v de solvi, pri la alia proponaĵo fakte kun'er'ig'i estus pli taùga ol dis'er'ig'i.
Amike, Pjer.


Le dimanche 10 novembre 2013 11:15:31 UTC+1, Renato Corsetti a écrit :
Markos:

|   ĉar la scienca signifo de "solvi" ne egalas al "diserigi" aŭ "likvigi".

Kaj al kio ghi egalas?

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2013, 4:17:34 PM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   pri la alia proponaĵo fakte kun'er'ig'i estus pli taùga ol dis'er'ig'i.
Kial, Pjer?

Marcos Cramer

unread,
Nov 11, 2013, 4:54:00 PM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mi "likvigi” ne taŭgas por "solvi”, ĉar laŭ mia kompreno ekzemple salo solvita en akvo daŭre estas konsiderata solido kaj ne likvo.

Ankaŭ "diserigi” laŭ mi ne taŭgas. Mi povas diserigi bombonon batante ĝin per martelo, aŭ alternative solvi ĝin en akvo. Tio estas tute malsamaj aferoj, pro kio laŭ mi la esprimo ”diserigi ĝin en akvo” por "solvi ĝin en akvo” nur kaŭzus miskomprenon.

Laŭ mi oni simple restuĉe la tradicia uzo de "solvi”.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Nov 12, 2013, 2:52:32 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
|   pri la alia proponaĵo fakte kun'er'ig'i estus pli taùga ol dis'er'ig'i.
Kial, Pjer?

Fakte ankaŭ en la franca oni uzas dis: dissoudre, on disigas la erojn de salo en akvo ekzemple, sed ĉefe oni ligas ilin al eroj de akvo. Solvi salon en akvon estas kunigi la (disigitajn) solidajn erojn de salo kun la eroj de akvo por doni novan likvon.

Estus interese scii, ĉu la aziuloj havas problemon pri tiu vorto "solvi" laŭ ambaŭ konkreta kaj metafora uzo.

Amike, Pjer.

Cvi Solt

unread,
Nov 12, 2013, 2:59:48 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
La solvo en la hebrea estas uzi du malsamajn, tute ne similajn vortojn
Amike'

Cvi


2013/11/12 Pjer <pjer-...@voila.fr>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Vastalto

unread,
Nov 12, 2013, 3:25:40 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Japana verbo "toku" havas ambaŭ sencojn.
1. mondai o toku = solvi problemon
2. sio o mizu de toku = solvi salon per akvo

Amike

Vastalto


2013年11月12日火曜日 Pjer pjer-...@voila.fr:
--

Marcos Cramer

unread,
Nov 12, 2013, 3:27:03 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Japana verbo "toku" havas ambaŭ sencojn.
1. mondai o toku = solvi problemon
2. sio o mizu de toku = solvi salon per akvo

Interese. Tio certe plifirmigas mian opinion, ke ne estas granda problemo, ke la Esperanta "solvi" havas ambaŭ signifojn.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2013, 3:28:08 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

 

|   La solvo en la hebrea estas uzi du malsamajn, tute ne similajn vortojn

 

Dankon, Cvi! Ankoraŭ ekzistas racio ekter Eŭropo.

 

Amike

 

Renato

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2013, 5:27:28 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com, Cho Chaoming, lbl - Anna kaj Mati Pentus, lbl - Arko, lbl - SONG Ho-young, lbl - Harri Laine, lbl - Masako TAHIRA, Nguyen Xuan Thu, :Wael Al-Mahdi
Pjer:
|   Estus interese scii, ĉu la aziuloj havas problemon pri tiu vorto "solvi" laŭ ambaŭ konkreta kaj metafora uzo.
Ni aŭdis jam pri la hebrea kaj pri la japana. Nun mi demandas kelkajn aliajn.

La vorto 'solvi' en Esperanto estas uzata esence por du signifoj:
- mi solvas problemon
- mi solvas salon en akvo

Ĉu en via lingvo oni uzas la saman vorton por tiuj du signifoj aŭ ĉu oni uzas du apartajn vortojn?

Dankon! Amike!

lowenstein, anna

unread,
Nov 12, 2013, 8:49:57 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla la vortoj estas "solve" (solvi problemon), kaj "dissolve" (solvi en akvo ktp). Evidente temas pri la sama radiko el la latina. Pro influo de la angla, mi ofte emas diri "dissolvi" kaj "dissolviĝi" anstataŭ simple "solvi" kaj "solviĝi".

Anna


2013/11/12 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--

Harri Laine

unread,
Nov 12, 2013, 11:16:25 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> La vorto 'solvi' en Esperanto estas uzata esence por du signifoj:
> - mi solvas problemon
> - mi solvas salon en akvo

En mia lingvo oni uzas malsamajn vortojn, la verboj estas
"ratkaista" (pri problemoj) kaj "liuottaa" (salon en akvon).

Malgraŭ tio mi ĝis nun neniam sentis la vastsignifecon de
"solvi" problema, des malpli solvenda.
Mi eĉ sentas, kiel Jean-Claude, ke temas ne pri du
tute apartaj signifoj, sed pri du iom evoluintaj signifoj
de la fona fenomeno "malaperigi". Nenia problemo.

"Solvi" estas fundamente baza afero en fizika ĥemio, kaj
estas nepenseble anstataŭigi la vorton per la proponitaj
"emulsiigi", "enlikvigi", "diserigi" aŭ io ajn. Simple
ne temas pri emulsiigo, kaj enlikvigo kaj diserigo estas multe
pli ĝeneralaj vortoj. Kompreneble, en ĉiutaga parolo eblas diri
ion ajn: malaperigi sukeron en kafon, enteigi mielon
aŭ miksi oleon kun vinagro (kio tute ne donas solvaĵon,
sed ja emulsion) ktp., sed ni ne tuŝu la fakan terminaron.

Povas esti, ke eblus eĉ pli facile tute ne uzi la vorton
en la problemsolva signifo, kiu tamen estas la pli ofta. Se
malpermesi solvadon kaj solvaĵojn konkretajn, oni almenaŭ
samtempe trovu taŭgajn vortojn por ĉi tiaj terminoj (mi prenas
ekzemplojn el Angla kaj Finna tekstoj kaj metas tiulingvajn
tradukojn post la Esperanta vorto):

solvaĵo solution liuos
solvi dissolve liuottaa
solviĝi dissolve liueta
solveblo solubility liukoisuus
(super)saturita solvaĵo
(super)saturated solution
(yli)kylläinen liuos
solvanto (eblus ankaŭ: solvilo)
solvent liuote
solvato solute liukeneva aine
nesolvebla insoluble liukenematon
solvebla liukoinen soluble

Problema estas nur la PIVa "solvant(um)i" aŭ "solvati", por
"solvation" sed ĝi estas ankaŭ tre faka vorto kaj apenaŭ
koncernas nin.

Se oni timas konfuzon, ja eblas prefiksi "dis" al la ĥemiaj
signifoj, sed bezonon por tio mi ne sentas.

Amike
Harri

--
Harri LAINE

Johan Derks

unread,
Nov 12, 2013, 11:30:59 AM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine:
"Solvi" estas fundamente baza afero en fizika ĥemio, kaj
estas nepenseble anstataŭigi la vorton per la proponitaj
"emulsiigi", "enlikvigi", "diserigi" aŭ io ajn.
 
Ankau per "solui"?
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 12 november 2013 17:16
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - SOLVI

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2013, 12:02:47 PM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Harri!

|   Se oni timas konfuzon,

Mi ne timas konfuzon por mi aŭ vi, sed por la ĉinaj lernontoj.


|   ja eblas prefiksi "dis" al la ĥemiaj signifoj

Tio estas ideo.

Amike

Harri Laine

unread,
Nov 12, 2013, 12:23:23 PM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pri mia komento

>> "Solvi" estas fundamente baza afero en fizika ĥemio, kaj estas
>> nepenseble anstataŭigi la vorton per la proponitaj "emulsiigi",
>> "enlikvigi", "diserigi" aŭ io ajn.

Johan diris:

> Ankau per "solui"?

Vi do vere volas per tia plene nekonata nova vorto anstataŭigi la
Fundamentan vorton, ĉu?

Amike
Harri

lowenstein, anna

unread,
Nov 12, 2013, 12:37:57 PM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Se ni ne konfuziĝas pro la du signifoj de "solvi", malgraŭ la fakto ke estas malsamaj vortoj en pluraj eŭropaj lingvoj, ankaŭ la ĉinaj komencantoj povos lerni la diferencon! Cetere, la ĉina lingvo estas aparte riĉa je samsonaj vortoj, eĉ kun la sama tono.

Anna


2013/11/12 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Dankon, Harri!

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--

Harri Laine

unread,
Nov 12, 2013, 12:41:01 PM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi ne timas konfuzon por mi aŭ vi, sed por la ĉinaj lernontoj.

Eviti tian konfuzon estas respektinda celo, kaj mi supozas
ke en sia lingvo ili havas malsamajn vortojn. Sed mi
provis komprenigi mian starpunkton, ke vera konfuzo aŭ
malfacilaĵo apenaŭ ekzistas.

>> ja eblas prefiksi "dis" al la ĥemiaj signifoj
>
> Tio estas ideo.

Jes, sed ŝajnas ke tiaj vortoj estas uzataj, krom por "solvi
en akvon", eĉ pli por alia (tria) signifo de la vorto,
ekz. "dissolvi asocion", "Ordeno de Jezuitoj estis dissolvita
kaj Polujo partigita" k.s. – Sed kial ne provi "mi atendas ke
la sukero dissolviĝu antaŭ ol gustumi la kafon"? Mi tamen ne
kredas, ke oni bezonus ion tian en faka uzo.

Ĉu konsolu nin, ke en la Angla la "solv/solu"-familio de vortoj
estas plene ĥaosa, kaj estas tre malfacile vidi ian sistemon
en solve/dissolve/resolve kaj ties substantivaj derivaĵoj?

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2013, 1:54:04 PM11/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
|   "dissolvi asocion"
Tio ŝajnas al mipli simila al 'solvi salon en akvo'.

|   Ĉu konsolu nin, ke en la Angla la "solv/solu"-familio de vortoj
estas plene ĥaosa, kaj estas tre malfacile vidi ian sistemon
en solve/dissolve/resolve kaj ties substantivaj derivaĵoj?
Jes, tio estas konsolo iusenca.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 12, 2013, 11:26:16 PM11/12/13
to Renato Corsetti, la-bona...@googlegroups.com, Cho Chaoming, lbl - Anna kaj Mati Pentus, lbl - Arko, lbl - SONG Ho-young, lbl - Harri Laine, lbl - Masako TAHIRA, :Wael Al-Mahdi
en la vjetnama

giải : solvi, klarigi
giải đáp: respondi
giải nghĩa: ekspliki
giải pháp: solvo
giải quyết: finaranĝi, solvi, kategorie trakti                                                                   giải thích: interpreti

dung dịch: solvo, solvaĵo                                                                                             dung môi: solvilo                                                                                                   dung độ: fandopunkto                                                                                               Konkludo: oni uzas du apartajn vortojn.                                                                       Noto: eltiraĵo el la aperonta Esperanto-vjetnama vortaro: solv/i 1.(ngđ) hòa tan 2.giải quyết 3.giải ~o 1.dung dịch 2.giải pháp 3.lời giải ~anto (hóa) = solvilo ~iĝi tự hòa tan ~ilo dung môi                                                                                                      Amike,                                                                                                                      Thu




2013/11/12 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 13, 2013, 4:18:30 AM11/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
en la vjetnama

giải : solvi, klarigi
giải đáp: respondi
giải nghĩa: ekspliki
giải pháp: solvo
giải quyết: finaranĝi, solvi, kategorie trakti                                                                   giải thích: interpreti

dung dịch: solvo, solvaĵo                                                                                             dung môi: solvilo                                                                                                   dung độ: fandopunkto                                                                                              Konkludo: oni uzas du apartajn vortojn.                                                                       Noto: eltiraĵo el la aperonta Esperanto-vjetnama vortaro: solv/i 1.(ngđ) hòa tan 2.giải quyết 3.giải ~o 1.dung dịch 2.giải pháp 3.lời giải ~anto (hóa) = solvilo ~iĝi tự hòa tan~ilo dung môi                                                                                                      Amike,                                                                                                                      Thu


2013/11/13 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
--

Johan Derks

unread,
Nov 13, 2013, 4:43:50 AM11/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ah, ne ataku tiel, kara Harri !
Mi simple demandas la opinion de iu alia.
Tio tute ne signifas tion kion vi supozas.
Evidente vi ankau ne legis kion mi antaue skribis pri la temo, nome, ke mi opinias, ke NE ekzistas vera problemo !
 
Chu ni devas chiam pensi negative pri la demandoj de aliaj?
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 12 november 2013 18:23
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - SOLVI

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2013, 6:22:31 AM11/13/13
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Thu! Eĉ sen rapida kurso de la vjetnama, mi komprenas ke estas du radikoj por la du konceptoj.

 

Dankon!

 

Renato

 

Pjer

unread,
Nov 13, 2013, 9:58:44 AM11/13/13
to la-bona...@googlegroups.com, harri...@iki.fi
Ĉu konsolu nin, ke en la Angla la "solv/solu"-familio de vortoj
estas plene ĥaosa, kaj estas tre malfacile vidi ian sistemon
en solve/dissolve/resolve kaj ties substantivaj derivaĵoj?

Amike Harri

Same kiel en la angla la situo ŝajnas ĥaosa en la franca: ré-soudre, dis-soudre, ab-soudre... solut-é, solut-ion, dis-solu-tion, solu-ble, solv-ant, dis-solv-able, ré-solv-able... la uzo de unu radiko aù alia por formi substantivon aù adjektivon aù verbon estas tute ne regula rilate al la du sencoj.

Tio povas ŝajni paradokse – ĉar mi estas franco, do teorie Kartezia – mi devus tiele apogi la proponon de Johan por distingi du radikojn: solv kaj solu, laù la du ŝajne malsimilaj sencoj. Sed mi certas, ke Esperanto uzas ĉefe la principon de enteneco(inkluziveco) antaù ol uzi la principon de disigeco. Eĉ se Z. Deklaris: Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn*... Kompreneble tiuj memstaraj vortoj ne estas kiel disigitaj "brikoj", ĝiaj senckampoj sin interpenetras, kaj ĉefe estas entenataj unuj en aliaj. Malfeliĉe la argumentoj de R. Saussure – interesaj por kontraùi la reformistojn (Couturat..) – misgvidis la esperantistojn al kompreno de lingvo, kiu funkcius per derivado, dum ĝi funkcias per kombino (Vd. 11a Gramatika Regulo de la Fundamento) laù la principo de enteneco.

*Laù Zamenhofa uzo: radiko aù afikso aù finaĵo (evidente la senco de la finaĵo entenas la sencon de la plena (kunmetita) vorto, kiu estas precizigita de la antaùaj elementoj).


Eĉ en la franca ré-soudre (unua senco de solv) havas pli grandan senckampon kaj entenas la sencon de dis-soudre (dua senco de solv) en literatura kaj astroscienca uzo.


Resume, laù mi la argumento, kiu tiel ofte revenas en la tieaj diskutoj : "tiuj nocioj malsimilas (ekskluziviĝas) ni nepre bezonas malsimilajn radikojn", fuŝos (jam tro ofte fuŝis) pli kaj pli la facilecon kaj internaciecon (ni pensu pri ĉinoj...) de nia lingvo, se ni ne atentas al tiu Fundamenta principo de enteneco.


Ekzemple la senco de :

ag'i kaj est'i estas entenata en tiu de i

hezit'i estas entenata en tiu de ŝancel'iĝ'i*

end'a     "          "           "    "   ind'a ...

solu'i estus entenata en tiu de solv'i (se estus oficialigo de tiu novvorto)


*Iuj pretendis, ke ekzemple post la kreo de heziti, la senckampo de ŝanceliĝi reduktis, tio estas malbona kompreno (ŝanceli daŭre havas du sencojn) kaj malutila koncepto, eĉ se mi konas nur la Fundamentajn (aù oficialigitajn vortojn, kondiĉe ili ne tro multiĝis) mi devas certiĝi, ke ĉiuj povas kompreni min (eĉ se mi estus pli rapide komprenata de lertaj esperantistoj uzante la neologismojn).


Mi ĵus legis, ke en la Vjetnama estas du malsimilaj radikoj, tamen ĉu la nura Esperanta radiko "solv" reale faras problemon al Vjetnamano?
Amike, Pjer.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 13, 2013, 8:54:29 PM11/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Estas malfacile por mi respondi al la demando de Pjer, ĉar mi regas la francan pli bone ol Esperanto... Tamen, mi pensas, ke vjetnamaj esperantistoj, kiu ne scipovas ajnan eŭropan lingvon (ili ne estas multnombraj) akceptas la nuran esperantan radikon "solv-", kun du signifoj en la vjetnama, sen probleme. Mia persona opinio estas, ke ni rezignu diskuti tiun harfendan temon, ĉar ĝis nun ĉiuj proponoj por la dua signifo de "solv-" ne estas konvinkaj.


2013/11/13 Pjer <pjer-...@voila.fr>

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2013, 4:15:36 AM11/14/13
to la-bona...@googlegroups.com

Thu:

 

|   Mia persona opinio estas, ke ni rezignu diskuti tiun harfendan temon, ĉar ĝis nun ĉiuj proponoj por la dua signifo de "solv-" ne estas konvinkaj.

 

Mi konsentas kun vi pri tio, ke ĉiuj proponoj ne estas konvinkaj. Ni provizore rezignu pri plia diskutado, sed laŭ mi la problemo restas kaj temas pri klara okazo de ‘eŭropaĵo kontraŭ la mondo’.

 

Iu iam solvos tion. La racio ne mortas.

 

Amike

 

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages