producent-o & produktor-o

3 views
Skip to first unread message

Scott Starkey

unread,
Feb 4, 2011, 9:39:42 AM2/4/11
to la bona lingvo
Mi trovis du vortojn en la Esperanto Vikipedio kiu sxajne signifas la
sama rolo: producento kaj produktoro.
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala:Ser%C4%89i&search=producento
http://eo.wikipedia.org/wiki/Produktoro

Laux mia kompreno, li aux sxi estas persono kiu peras filmon,
muzikalbumon, k.t.p. Mi ne trovis cxi tiujn vortojn en La-Bona-lingvo-
vikio. Mi ne havas PIV-on, do mi ne povas kontroli tie.

Cxu iu povas konsili se unu el cxi tiuj vortoj aux alia estus
preferata?

Dankas vin Scott STARKEY.

renato corsetti

unread,
Feb 4, 2011, 10:14:15 AM2/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Scott Starkey:

| Mi trovis du vortojn en la Esperanto Vikipedio kiu sxajne signifas la
sama rolo: producento kaj produktoro.

| Mi ne havas PIV-on, do mi ne povas kontroli tie.

Fakte mi kontrolis en PIV kaj tie trovis nur "produktoro" kaj ne "producento". En Vikipedio la difino estas:

"En kinematografio, la produktoro, kinproduktoro aŭ filmoproduktoro estas la respondeculo pri la organizaj kaj teknikaj aspektoj de la produktado de filmo, kompletante tiele la kreativan aktivecon de la reĝisoro. Tiu prizorgas la dungadon de la laboristaro kaj partoprenantaro en la filmo, la financadon de la laboro, la havigon de ĉiu materiala resurso bezonota kaj la kontakton kun la distribuistoj por la disvendado de la filmo. Tio estas, ĝi estas implikita en ĉiu fazo de la produkto de la filmo, ekde la ekhavo de la dekomenca ideo aŭ la aĉeto de la verkorajtoj ĝis la reinvestado de la enspezoj de la filmo."

En PIV oni donas iom malsaman difinon.

Ĉiuokaze mi dirus "organiz-ant-o"/"film-organiz-ist-o", eventuale ankaŭ "film-produkt-ist-o". Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 4, 2011, 4:34:43 PM2/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi verŝajne dirus "produktadestro", aŭ, se necesas pliklarigo, "filmproduktadestro". Do, se ne venas kontraŭargumentoj aŭ pli bonaj proponoj, mi proponus jenan linion:

produktor·o → (film·)produkt·ad·estr·o

Amike,

Marcos

Vastalto

unread,
Feb 4, 2011, 10:24:50 PM2/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:

Mi konsentas.

Vastalto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages