likv-

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 6, 2008, 11:27:07 AM4/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenajn tri liniojn:

likv-a = flu-ajx-a
likv-ajx-o = flu-ajx-o
likv-o = flu-ajx-o

La radiko "likv-" lau mi estas nenecesa pro la ebleco uzi derivajhojn de la Fundamenta "flu-". Sed char ghi estis oficialigita (8-a OA) kaj estas sufiche multe uzata, ni certe nur listigu ghin kun "=". Aldona problemo estas ke la kategorieco de "likv-" ne klaras: La Akademio oficialigis ghin kun "likvo" kiel bazformo, sed en la komuna uzo "likvajho" shajnas esti iomete pli ofte uzata, do tie ghi daure ofte estas tratata kiel A-vort-karaktera. Tial necesas listigi kaj "likvo" kaj "likvajho".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 6, 2008, 2:03:33 PM4/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Mi proponas la jenajn tri liniojn:

Mi registris ilin tiel:

likv-a [8oa] = flu-ajx-a
likv-a -o [8oa] = flu-ajx-o
likv-o [8oa] = flu-ajx-o

La Akademio oficialigis ghin kun "likvo" kiel bazformo, sed en la komuna uzo "likvajho" shajnas esti iomete pli ofte uzata, do tie ghi daure ofte estas tratata kiel A-vort-karaktera.

Efektive mi ne sukcesis kompreni, kial la Akademio oficialigi tiun radikon en la formo "likvo". En pli fruaj vortaroj g'i estis unuece likv-a.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Fra Simo

unread,
May 24, 2008, 5:15:47 PM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Nepre ne !
     Tiu oficialigo de "likv/" estas tipa ekzemplo de kontrau-Fundamenta decido de la Akademio. La Fundamenta radiko por tiu signifo estas "fluid/", kun tradukoj adjektivaj.
     Ni do devas skribi la jenon :
 
likv-a --> fluid-a [fun]
likv-o [8oa] --> fluid-ajh-o


 
2008/4/6, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Marcos:


Mi proponas la jenajn tri liniojn:

Mi registris ilin tiel:

likv-a [8oa] = flu-ajx-a         [Oficialigita estis nur "likv-o", ne "likv-a".]
likv-a -o [8oa] = flu-ajx-o     [Mirigas min la sinsekvo "likv-a -o" (chu simile ni faras sur iuj aliaj linioj ?) kaj ech pli la tradukado de adjektivo per substantivo.]
likv-o [8oa] = flu-ajx-o

La Akademio oficialigis ghin kun "likvo" kiel bazformo, sed en la komuna uzo "likvajho" shajnas esti iomete pli ofte uzata, do tie ghi daure ofte estas tratata kiel A-vort-karaktera.

Marcos Cramer

unread,
May 24, 2008, 5:56:18 PM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
> La Fundamenta radiko por tiu signifo estas "fluid/", kun tradukoj adjektivaj.

La problemo estas, ke la Universala Vortaro donas por "fluid/"
tradukojn kun malsamaj signifoj; la anglalingva traduko "fluid"
signifas "au gasa (kiel aero) au fluajha (kiel akvo)". La germana
traduko "flüssig" tamen vere havas nur la signifon de "fluajha"
(="likva"); pri la aliaj tri lingvoj mi ne sufiche kompetentas.

Kaj PIV kaj ReVo donas al "fluid/" la signifon de la anglalingva
"fluid". Oni ne povas nomi tion kontrau-Fundamenta, char ankau la
angla traduko apartenas al la Universala Vortaro, kaj okaze de
malsamsignifaj tradukoj en la Universala Vortaro oni devas decidi lau
aliaj kriterioj (kiel efektiva lingvouzo).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 3:33:32 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko kaj Markos, mi sekvis vian debateton pri likv-.

Efektive s'ajnas al mi okazo de troabundo en la Fundamento mem, c'ar la baza signifo de "fluid-a", lau' mi, estas "flu-a".

Mi rigardis ankau' en PIV kaj konvikig'is ke ankau' "likv-" estas plia aldona radiko.

Mi s'ang'is al:

likv-a [8oa] = flu-ajx-a, fluid-a [fun]
likv-ajx-o [8oa] = flu-ajx-o, fluid-ajx-o
likv-o [8oa] = flu-ajx-o, fluid-ajx-o

La demando lau' mi estas, c'u enmeti la linion:

fluid-a [fun] = flu-a ?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 25, 2008, 6:10:01 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
> fluid-a [fun] = flu-a ?

Lau mi estas konsilinde doni al "fluida" la pli ampleksan signifon,
kiun havas la angla traduko en la Universala Vortaro (do au fluajha au
gasa). En tiu ampleksa signifo, la vorto ne estas troabunda, char tiu
signifo estas tre utila en la fiziko (ja gasoj kaj fluajhoj havas
similajn ecojn, do ofte indas paroli pri ambau samtempe). Sed se oni
nur intencas la staton de akvo kaj oleo kaj ne la staton de gasoj kaj
aero, oni ne diru "fluida" sed "fluajha" (au eble "likva", kiu tamen
estas nenecesa radiko).

(Ekzistas alternativa solvo: Uzi "fluida" en la pli limigita signifo
de la franca kaj germana tradukoj enla UV, kaj uzi "fluajha" en la pli
ampleksa signifo, kiu kovras ankau gasojn. Mi tamen malpreferas tiun
solvon char ghi pli rekte kontrauas la difinojn en PIV kaj ReVo kaj la
uzon en la Esperanta Vikipedio, dum el la vidpunkto de la UV ambau
solvoj estas same bonaj (tamen tre grave estas decidighi pri unu
solvo, char la du solvoj rekte kontraudiras unu la alian).)

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
May 25, 2008, 6:18:33 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Efektive s'ajnas al mi okazo de troabundo en la Fundamento mem, c'ar
> la baza signifo de "fluid-a", lau' mi, estas "flu-a".

Tio estas bona argumento... ke FLUID/ havu nek la signifon de FLU/,
nek la signifon de LIKV/. Ghi anstataue estas bezonata kiel faka
termino por esprimi tion, kion oni esprimas France per "fluide",
Angle per "fluid", Germane per "Fluid", Svede per "fluid",
Nederlande per "Fluïdum", k.t.p.

Tio estas alia ideo ol "likvo", kaj alia ideo ol la komunlingva
"fluajho". Temas pri fizika faktermino de la kampo de materistatoj.
Materio povas alpreni diversajn statojn. Ghi povas esti _solido_,
_likvo_, _gaso_ au _plasmo_ (au esti en iu el kelkaj pli ekzotikaj
statoj kiel _Bose-Einstein-kondensajho_ au _degenera materio_).

"Fluido" estas - en tia terminologio - komuna nomo por la tri
statoj _likvo_, _gaso_ kaj _plasmo_, kiuj estas iurilate similaj.

Certe Zamenhof ne celis ion tian, char la koncernaj nocioj kredeble
ech ne ekzistis liatempe. Sed ni ja parolas pri la nuna lingvo.
En ghi estas bezonata kaj la radiko FLUID/ kaj la radiko LIKV/,
kaj kompreneble ankau FLU/.

Tute povas esti, ke en ne-faka lingvajho oni povas chion nefakan
esprimi per la sola radiko FLU/. Tute bone. Sed tio ne signifas,
ke vortoj por fakaj nocioj estas kontrau-Fundamentaj au superfluaj.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 6:47:03 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>FLUID/ havu nek la signifon de FLU/, nek la
>signifon de LIKV/. Ghi anstataue estas bezonata
>kiel faka termino por esprimi tion, kion oni esprimas France per "fluide",
>Angle per "fluid", Germane per "Fluid", Svede
>per "fluid", Nederlande per "Fluïdum", k.t.p.

Por mi tio estas en ordo.

>Tute povas esti, ke en ne-faka lingvajho oni povas chion nefakan
>esprimi per la sola radiko FLU/.

Tion ankau' mi kredas.

>Sed tio ne signifas,
>ke vortoj por fakaj nocioj estas kontrau-Fundamentaj au superfluaj.

Bone. C'i tie ni okupig'as c'efe pri la komunuza
lingvo. Se ni volus lanc'i la novan signifon de
"fluid-" eble tau'gus la Akademia Vortaro, post diskuto.

Amike

Renato

>--
>Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>
>

~ ~ ~

Bertilo Wennergren

unread,
May 25, 2008, 7:33:26 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Bertilo:

>> FLUID/ havu nek la signifon de FLU/, nek la
>> signifon de LIKV/. Ghi anstataue estas bezonata
>> kiel faka termino por esprimi tion, kion oni esprimas France per "fluide",
>> Angle per "fluid", Germane per "Fluid", Svede
>> per "fluid", Nederlande per "Fluïdum", k.t.p.

> Por mi tio estas en ordo.
> [...]


> Bone. C'i tie ni okupig'as c'efe pri la komunuza
> lingvo. Se ni volus lanc'i la novan signifon de
> "fluid-" eble tau'gus la Akademia Vortaro, post diskuto.

Nu, tiu signifo de FLUID/ ne estas tute nova.
Ghin registris PIV2005. Tie FLUID/ havas la
kapvortan formon "fluid/o", kies unua signifo
estas: "Substanco, kies molekuloj malmulte altenas
inter si kaj facile movighas unu apud kaj sur alia:
'aero, akvo estas fluidoj; la mekaniko de la fluidoj'".

Eble tio estis ankau en antauaj versioj de PIV.

Marcos Cramer

unread,
May 25, 2008, 8:58:22 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
>>Sed tio ne signifas,
>>ke vortoj por fakaj nocioj estas kontrau-Fundamentaj au superfluaj.
>
> Bone. C'i tie ni okupig'as c'efe pri la komunuza lingvo.

Lau mi, niaj nunaj listoj jam okupighas ankau pri faka lingvouzo. Ni
sekvas la principon, ke la faka lingvajho – kiam eble – ne uzu multe
pli da radikoj ol la komunuza lingvajho. Sed tio ne signifas ke ni ne
okupighas pri la faka lingvouzo. Fakte tre granda proporcio de niaj
rekomendoj rilatas al faka lingvouzo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 11:13:50 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Lau mi, niaj nunaj listoj jam okupighas ankau pri faka lingvouzo.

Jes. G'uste en la senco, ke ni provas klarigi g'in per komunuzaj radikoj.

La okazo de "fluid-" eble estas iom alia.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
May 28, 2008, 2:18:28 AM5/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Materio povas alpreni diversajn statojn. Ghi povas esti _solido_,
> _likvo_, _gaso_ au _plasmo_ (au esti en iu el kelkaj pli ekzotikaj
> statoj kiel _Bose-Einstein-kondensajho_ au _degenera materio_).

Unue: Mi konis la vorton "plasmo" en la senco "sanga aux cxela
likvajxo/fluidajxo", sed en la senco de materi-stato gxi estis por mi nova.
La vortaroj difinas gxin kiel "ionizita (pardonu la herezan sufikson) gaso",
do mi min demandas, cxu gxi estas esence malsama ol gaso.

Due: Antaux kelka tempo mi lernis, ke kelkaj materioj tradicie nomitaj
"solidoj" havas specialan fizikan konduton, nome la "grajnecaj" materioj.

Evidente mia bazlerneja scio pri fiziko jam estas eksmoda, kaj mi multegon
lernas el privortaj diskutoj en E-lingvaj listoj!

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages