Mi nun apartenas al iu lernogrupo (du koreoj kaj dek japanoj kune legas ekzercojn de "Fundamenta Krestomatio".) Hierau mi tradukis la vorton "voli" el la frazoj "Mi volas diri al vi la veron" kaj "Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera" (ambau frazoj trovighas en la ekzerco 13) en la japanan kun senco: tiu "mi" havas ideon au intencon, ke tiu faru ion. Dume kelkaj aliaj el miaj kunlernantoj tradukis la vorton "voli" en la japanan kun senco: tiu "mi" havas deziron au esperon, ke io estu ia. (Lau mia impreso multaj japanoj uzas la vorton "voli" en tiu ĉi senco)
Kian opinion vi havas pri tio? Kiel vi uzas la vorton "voli" (kaj la vorton "deziri")?
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com