Persone, mi diras “akvumi, akvumado”, laux la zamenhofa uzo:
Genezo 13,10
10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.
Readmono 11,10
10 Cxar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi gxin per viaj piedoj, kiel legoman gxardenon.
Jesaja 58,11
kaj vi estas kiel ĝardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas
Predikanto 2,6
6 mi arangxis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn;
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: domenica 22 marzo 2015 13:31
A: ED.BLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) irigaci-o
ĉu akvoŝprucigado aŭ akvumado aŭ akvoaspergado
J-K Rinaldo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Persone, mi notis jenon, ankaux surbaze de zamenhofaj ekzemploj:
1- akvumi; irigacii;
la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon (Zam);
mi aranĝis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn (Zam);
2- akvumi; doni trinkon; malsoifigi; trinkigi;
Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj (Zam);
Mi, la Eternulo, estas ĝia gardanto, ĉiumomente Mi trinkigas ĝin (Zam);
Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn, per pluvego Vi ĝin moligas (Zam);
tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al ĝi kaj etendis al ĝi siajn branĉojn, por ke ĝi trinkigu ĝin (Zam);
kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron, tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo (Zam);
3- akvoprovizi; akvumi; liveri akvon; provizi per akvo;
rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon (Zam);
fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo Ŝitima (Zam);
4- inundi; superakvi;
5- akvumi; surŝprucigi;
akvumi/ surŝprucigi pogute;
6- traflui;
Nilo trafluas Egiptujon;
7- trempi;
sango trempas la batalkampon,
8- akvumi; irigacii;
akvumi/ irigacii vundon.
Amike
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: lunedì 23 marzo 2015 10:00
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: irigaci-o
Akvumi kompreneble taùgas, oni povas precizigi per: akvoprovizi, sed tute ne per: akvoŝprucigado aŭ akvoaspergado, temas pri aliaj aferoj, kiujn klarigis Bert.
Tamen irigacio malsimilas al subakvigo, tiam alvenas tro da akvo.
Amike, Pjer.
Mi trovis unu plian zamenhofan ekzemplon en la Biblio:
Psalmo 6,7
ĉiun nokton mi priverŝas mian liton, per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon (Zam);
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 23 marzo 2015 13:14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: irigaci-o