"rifo" en la senco de "ripetfrazo"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 10, 2011, 8:40:47 AM4/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Komence de 2009 estiĝis vikipedia artikolo sub la titolo "rifo (muziko)". Duonjaron poste la titolo estis ŝanĝita al "ripetfrazo" laŭ la Popularmuzia Terminaro "Roko kaj Popo" de Bertilo Wennergren. Ĝi donas la anglan tradukon "riff" kaj la difinon "Muzika frazo ripetiĝanta (kun ŝanĝiĝantaj akordoj). Ofte uzata kiel akompano en ekz. ĵazo kaj roko."

Post la titolŝanĝo, en la vikipedia artikolo tamen restis pluraj uzoj de la novradiko "rifo". Nur antaŭ kelkaj semajnoj la vikipediisto Longharulo ŝanĝis ĉiujn uzojn de "rifo" al "ripetfrazo". Samtempe li sendis al mi peton, ke ni inkluzivigu linion pri "rifo" en nian liston. Mi do nun plusendas lian peton. La linio laû mi estu

rif·o (en muziko) → ripet·fraz·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2011, 9:47:11 AM4/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
rifᅵo (en muziko) → ripetᅵfrazᅵo

registrita!

renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Trápani

unread,
Apr 11, 2011, 2:00:24 PM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> rif·o (en muziko) → ripet·fraz·o
>
> Kion opinias la aliaj?

Se spertuloj tion opinias bona kaj oni tiel multe laboris por ŝanĝi ĝin (kaj
vidante kunmetaĵon) mi ne trovas kialon tion kontraŭstari. Antaŭen do.

Amike, Eduardo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages