"teismo" kaj "deismo"

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 9, 2007, 6:40:22 PM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
La alternativoj por "deismo" kaj "teismo" tute samas, kvankam la du vortoj havas malsamajn signifojn.

Teismo estas la kredo ke ekzistas dio kiu interagas kun la mondo; teismo ofte baziĝas sur raportoj de revelacioj. Deismo aliflanke estas la kredo ke ekzistas dio, kiu ne interagas kun la mondo; deismo kutime baziĝas sur raciaj argumentoj kaj ne sur revelacio.

Do mi proponas ŝanĝi la trian alternativon (kiu nun estas "kred-o je la ekzist-o de di-o" en ambaŭ kazoj) al "kredo je la ekzisto de interaganta dio" por "teismo" kaj "kredo je la ekzisto de ne interaganta dio" por "deismo".

Kion opinias la aliaj?

Marcos

Adam Raizen

unread,
Oct 10, 2007, 4:26:29 AM10/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tio sxajnas al mi tute en ordo. La nunaj alternativoj estas nur klarigoj, ne vere anstatauxajxoj. Se oni volas uzi klarigon, estas cxiam multaj manieroj vortigi la aferon.
 
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2007, 1:09:07 PM10/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>"kredo je la ekzisto de interaganta dio"

>"kredo je la ekzisto de ne interaganta dio"

Mi faris, sed samtempe mi konstatas, ke g'is nun mi vivis mian tutan
vivon kaj ec' ne suspektis ke iu distingo de tiu speco povus ekzisti.
Mi volas nur atentigi, ke estas limoj je tio, kion oni povas postuli
de normala parolanto sen aparta intereso pri la pritraktata kampo
(ekzemple mi certas, ke mi mem sen apartaj interesoj pri dio, povas
trankvile forgesi tiun distingon post kelkaj tagoj).

Amike

Renato


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

adam....@gmail.com

unread,
Oct 10, 2007, 4:36:54 PM10/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/10/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Marcos:

>
> >"kredo je la ekzisto de interaganta dio"
> >"kredo je la ekzisto de ne interaganta dio"
>
> Mi faris, sed samtempe mi konstatas, ke g'is nun mi vivis mian tutan
> vivon kaj ec' ne suspektis ke iu distingo de tiu speco povus ekzisti.
> Mi volas nur atentigi, ke estas limoj je tio, kion oni povas postuli
> de normala parolanto sen aparta intereso pri la pritraktata kampo
> (ekzemple mi certas, ke mi mem sen apartaj interesoj pri dio, povas
> trankvile forgesi tiun distingon post kelkaj tagoj).

Tio povas gravi, ecx por homo tute ne religia, se oni parolas pri la
religieco de historiaj homoj, kaj pri tio, kiel ilia religia
perspektivo formis ilian ideologion (cxu anstatauxinda vorto?). Ekz.,
iuj dekstruloj en usona politiko argumentas, ke usono estas (fondigxis
kiel) kristana lando, sed aliaj diras, ke efektive la fondintoj de
usono estis pli ofte "deistoj" ol kristanoj, kio povas esti tre grava
el historia kaj ecx nuna politika vidpunkto.

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2007, 4:57:56 PM10/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>ideologion (cxu anstatauxinda vorto?).

Mi provas diri "ide-ar-o".

>aliaj diras, ke efektive la fondintoj de usono estis pli ofte
>"deistoj" ol kristanoj, kio povas esti tre grava el historia kaj ecx
>nuna politika vidpunkto.

MI ne neas tion. Mi nur provis kompreni, kiel funkcias la menso de
normalaj homoj, kiuj vers'ajne diras "raciistoj", "raciaj kristanoj"
au' simile.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages