fizika

2 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Aug 18, 2009, 2:56:55 PM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
'Fiziko' kiel scienco estas fundamenta, sed oni ankaŭ uzas 'fizika' en la sencoj 'materia' aŭ 'korpa' (el ReVo). Mi supozas, ke en tiuj sencoj la vortoj estas iom okcidentadialektecaj, kaj do proponas:

fizik-a -> (en la senco de materia aŭ korpa) materi-a, korp-a

Se tiuj sencoj ne estas tiel okcidentecaj, ni povas ŝanĝi la signon al ~.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Renato Corsetti

unread,
Aug 18, 2009, 4:57:41 PM8/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
fizik-a -> (en la senco de materia aŭ korpa) materi-a, korp-a
Konsultinte PIV mi aldonus [zam] post "fizik-a".

Se tiuj sencoj ne estas tiel okcidentecaj, ni povas ŝanĝi la signon al ~.
Eble ĉiuokaze ni devos meti la signon =, ĉar ĝi estas tro uzata en tiu senco, sed estus bone aŭdi niajn ĉinojn kaj japanojn.

Amike

Renato

Vastalto

unread,
Aug 19, 2009, 2:52:56 AM8/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:

Unuavide mi konsentas kun la signo "->"(malrekomendo).
Sed repripensante lingvouzon en la japana, mi devas akcepti meti
la signon "="(alternativo). Pro jarcento da influo de grandaj
okcidentaj lingvoj super la japana intelektula kulturo jam aperis
kaj enradikigxis la pauxsa uzo de "fizika" en la japana lingvo.

buturi [bucuri] = fiziko (scienco).
buturi-teki [bucuri-teki] = rilata al fiziko; materia aux korpa.

Amike,

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2009, 3:36:13 AM8/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
buturi [bucuri] = fiziko (scienco).
buturi-teki [bucuri-teki] = rilata al fiziko; materia aux korpa.
Dankon, Vastalto!

Renato


LajzTajfuno

unread,
Aug 20, 2009, 12:26:39 PM8/20/09
to la bona lingvo
en la ĉina, estis multaj nomoj por la scienco fizikoŭ; la plej uzata
estus:
物理 (uli)
物(u): simple "aĵo"
理(li): teorio, principo, rezono, leĝo.
Tial la vorto "ULI" ĉine signifas "principo de aĵo", "leĝo de aĵo",
ktp.
(Fakte tiu vorto venas el Japanujo. Sed mi pensas ke helpas la
veraj signifoj de ĉiu ideosigno.)

SUME, ĉine, "Fiziko" ne signifas si mem "materio"n aŭ "korpo"n.
Sed ĝi enhavas la ideosigno de "aĵo", proksime al "Materio".


Adam Raizen

unread,
Aug 20, 2009, 12:32:37 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/20 LajzTajfuno <lcavef...@gmail.com>

SUME, ĉine, "Fiziko" ne signifas si mem "materio"n aŭ "korpo"n.
Sed ĝi enhavas la ideosigno de "aĵo", proksime al "Materio".

Ĉu oni povas uzi ĝin en frazoj kiel, "Post tiel longa tago mi fizike ne povis iri al la klubo" aŭ "sendiistoj [ateistoj] interesiĝas nur pri la fizika mondo"?

LajzTajfuno

unread,
Aug 20, 2009, 12:34:28 PM8/20/09
to la bona lingvo
Ne al la unua
Jes al la dua

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2009, 12:41:47 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz:
Tial la vorto "ULI" ĉine signifas "principo de aĵo", "leĝo de aĵo",
ktp.
Se oni propponu al okcidentaj fizikistoj havi la nomon "sciencisto pri la leĝo de aĵoj" ili detruus nin per nove kraota atom-bombo.



SUME, ĉine, "Fiziko" ne signifas si mem "materio"n aŭ "korpo"n.
Dankon! Do la sencoj "korpe" por "fizike" estas plene okcidenta.

Amike

Renato


LajzTajfuno

unread,
Aug 20, 2009, 12:52:49 PM8/20/09
to la bona lingvo
Ja, tiuj malhumilaj Aĵologiistoj! (Ŝerc

Parenteze, mi proponas, ke ni havu la etikedon, kiel montrata, por
distingi la temo lista
el la komuna temo, ĉar, kompreneble, sciencistoj fakte parolas
malsaman esperanton,
eble kun pli radikoj, pli dependante al nombroj, pli logika (kaj kies
beleco malpli gravas.)

Ĉu samlistanoj konsentas?
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages