serpo

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Mar 4, 2008, 7:32:09 PM3/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
En diskuto en la Vikipedio evidentighis ke la vorto "serpo" havas du signifojn en Esperanto: Unu (trovebla en PIV kaj bazighanta sur la franca vorto "serpe") estas "haktranchilo", la alia (bazighanta sur la slava radiko "serp" kaj uzata ekzemple en la esprimo "serpo kaj martelo") estas "rikoltilo".

Mi do proponas la jenan linion por nia listo:

serpo --> hak-trancx-il-o, rikolt-il-o

Kion opinias la aliaj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2008, 5:17:40 AM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


serpo --> hak-trancx-il-o, rikolt-il-o
Kion opinias la aliaj?

Mi kredas, ke ree oni provas doni francan signifon al tiu radiko.

Mi listigis provizore:

serp-o --> falcx-il-et-o, hak-trancx-il-o, rikolt-il-o

C'ar falcxileto estas la plej komuna esprimo, kiun mi auxdis de esperantistoj, kiuj ne konis la vorton.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Mar 5, 2008, 10:03:45 AM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
serp-o --> falcx-il-et-o, hak-trancx-il-o, rikolt-il-o


Tamen "falchileto" kaj "rikoltilo" estas malsamaj vortoj por la sama afero, dum "haktranchilo" estas malsama afero. Do ni listigu "falchileto" kaj "rikoltilo" unu apud la alia; la apartan signifon "haktranchilo" ni eble apartigu per punktokomo, do jene:

serp-o --> falcx-il-et-o, rikolt-il-o; hak-trancx-il-o

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2008, 11:12:29 AM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Do ni listigu "falchileto" kaj "rikoltilo" unu apud la alia; la apartan signifon "haktranchilo" ni eble apartigu per punktokomo


Mi faris. Do, ni akira snovan konvencion.

Cetere, en lalitero S mikopiis la infikojn pri fundamenteco, ktp. de J-K.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages