> Mi proponas la jenajn tri liniojn:
> acerb·a → acid·(et·)a
tio nur kovras unu el du malsamaj signifoj, nome tiu de saporo.
Kion vi proponas por la dua (speco de humuro aw komento)?
> aides·o → aidos·o
aideso law mi estas nur populara misliterumo, mi ne scias kial gxi popularis
> epistaks·o → naz·o·sang·ad·o
ni demandu kuraciston
> Aldone, mi malkovris jenan laŭ mi fuŝan linion en nia listo:
> predikat·o → ĉef·verb·o
> Fakte tio tute ne estas la signifo de la vorto "predikato".
Mi konsentas
> "predikato" havas du tre rilatajn signifojn, unu gramatikan kaj unu
> logikan-filozofian: La gramatika signifo estas "Frazrolo esprimanta
> la agon aŭ staton de la subjekto"
Kio estas "frazrolo"? Cetere mi konsentas
>, la logika-filozofia signifo estas "eco aŭ rilato, kiun oni povas
> aserti pri iu(j) afero(j)". Efektive, predikato en la unua signifo
> estas kutime uzata por esprimi predikaton en la dua signifo.
se vi diras tion, mi tuj akceptas... (sed versxajne bezonas ekzemplojn
por vere kompreni)
> En la gramatika signifo, predikato ja kutime entenas ĉefverbon, sed
> ĝi povas aldone enteni helpverbon, adverbon kaj/aŭ objekton.
> Laŭ mi ni tute forigu la linion pri "predikato".
Mi kredas konsenti
gxis, Ronaldo
Amike
Renato
Renato:
>PIV mem proponas "pika" aŭ "morda". Kion vi pensas?
Acerba havas ankaux multajn aliajn signifojn (ekz. nematura, trofrua, nesperta, akra, malmilda, sovagxa, malafabla, abrupta, kruda, maldelikata).
Mi ecx dirus, ke pika kaj morda estas la malplej trafaj terminoj.
Mi listigas, por informo, kelkajn tradukojn de samaj italaj versoj laux Kalocsay kauj aliaj tradukistoj:
ove quel fummo è più acerbo (Dante): cxe l’ plej acerba denso de l’ nebulo (Kalocsay); kie plej akra estas la fumajxo (Peterlongo);
quanto mi parea ne l’atto acerbo! (Dante): kiel estis li sovagxfigura! (Kalocsay); kiom sxajnis kruda la tenigxo! (Peterlongo).
Gxis
Antonio
Acerba havas ankaux multajn aliajn signifojn
acerb·a → (en la senco ĥemia, pri fruktoj kaj similaj) acid·(et·)a; (en la senco sintena inter homoj) akr·a, mal·mild·a, mal·delikat·a).
Nur forigu la krampon kaj la punkton fine de la linio.
Ronaldo:
>>> tio nur kovras unu el du malsamaj signifoj, nome tiu de saporo.
>>> Kion vi proponas por la dua (speco de humuro aw komento)?
Renato:
>>PIV mem proponas "pika" aŭ "morda". Kion vi pensas?
ke tiu klarigo estas senvalora
PIV cetere ankaw precizigas "ofendintence", kaj mi malaprobas jugxajn
terminojn gxenerale (precipe se ne ekzistas ne-jugxa termino)
> Acerba havas ankaux multajn aliajn signifojn (ekz. nematura, trofrua,
> nesperta, akra, malmilda, sovagxa, malafabla, abrupta, kruda,
maldelikata).
Ahx, pro tio ke mi neniam renkontis gxin... eble pli bone ne havi linion
entute
gxis, Ronaldo