traceo/trako (PIV)

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2015, 1:55:13 PM11/19/15
to ED.BL-DISKUTLISTO
Mi faras kune proponon pri du novvortoj kiuj similas en la signifo.

TRACEO, kiu signifas "itinero de projektita vojo/fervojo"
"traccia" en la itala, "trace" en la angla

ĉu ĝin esprimi per
- traceo > voja/fervoja itinero ?

******************************

Kaj, revenante al la tri signifoj de TRAKO
> 1 - trajektorio (Z) projektita sur plata surfaco (ŝajne de aviadilo);
> 2 - fervoja signifo: la kuno de la du reloj reloj, de la interligaj traboj
> (cementaj, lignaj kaj de la ŝtontavolo (angle "track", itallingue "binario");
> 3 - pleje informadika signifo: vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, kie estas
> registrita signalo.

ĉu ilin esprimi per
- trako > itinero (en la 1a signifo), fervojo (fervoja infrastrukturo, signifo
2), magneta surbendigo (en la 3a signifo)

****************

Kaj oni povus akcepti "spurebleco" por la angla "traceability", en la itala
itala "tracciabilità".
Malgraŭ en frazoj kiel la jena "por mia vojaĝo mi ankoraŭ ne elektis trakon (t.e
la itineron)", mi neniam skribus "por mia vojaĝo mi ankoraŭ ne elektis la spuron".
JoKo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages