falt-o

0 views
Skip to first unread message

renato corsetti

unread,
Feb 1, 2011, 5:13:20 AM2/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Pro la vorto de la tago de “lernu” Marcos kaj mi iom diskutis pri la oficialigindeco de “falto”.

 

La konkludo de Marcos, kiun mi aprobas, estas la linio:

 

falt·o → (haŭt·)sulk·(et·)o

 

Kion vi pensas?

 

Amike

 

Renato

 

Anna Lowenstein

unread,
Feb 1, 2011, 10:45:47 AM2/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

La amaso da aldonaj parantezoj ktp. shajnas al mi kompliki simplan aferon. Mi dirus:

falto à sulko, sulketo, hautsulko

 

Cetere, mi rimarkas, ke en PIV estas unu Zamenhofa ekzemplo. Chu eble la sola okazo, kiam li (bedaurinde) uzis la vorton? Ghi ne aperas en Z-aj tekstoj en la Tekstaro.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: martedì 1 febbraio 2011 11.13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) falt-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2011, 11:33:03 AM2/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

|   falto à sulko, sulketo, hautsulko

 

Klara ekzemplo de la lukto inter la popolo kaj la matematikistoj.

Tion mi registras.

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Feb 1, 2011, 2:57:51 PM2/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 1/02/2011 11:13, renato corsetti skribis:

falt·o → (haŭt·)sulk·(et·)o

 

Kion vi pensas?


Mi scias, ke "falto" ankaŭ estas uzata en terscienco kiel fakvorto. Mi proponas aldoni al la linio, ke temas pri  komunuza senco:

falt·o (en komunuza senco, parolante pri haŭto) → (haŭt·)sulk·(et·)o

almenaŭ se tersciencistoj ne sukcesas trovi taŭgan fortradukon de la faktermino.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Feb 1, 2011, 5:42:52 PM2/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

|   falt·o (en komunuza senco, parolante pri haŭto) → (haŭt·)sulk·(et·)o

Mi aldonis tion!

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages