precioz-a

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2010, 9:19:13 AM1/18/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Ĉu

precioz-a (en literaturo) --> polur-a, rafin-it-a ?

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Jan 19, 2010, 3:44:52 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Jan 18 03:19PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/25ee34ca2078c80d
>
> C^u

>
> precioz-a (en literaturo) --> polur-a, rafin-it-a ?

versxajne ne, miatakse pli: emocie altvalorega (por iu)

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Jan 19, 2010, 4:15:29 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> C^u precioz-a (en literaturo) --> polur-a, rafin-it-a ?

Ronaldo:


>versxajne ne, miatakse pli: emocie altvalorega (por iu)

"altvalorega" respondas al alia signifo (france "pretieux", itale
"prezioso", ktp, el la latina "pretium = prezo; en la itala, ekzemple, oni
diras "pietra preziosa" = altvalora sxtono, "metallo prezioso" = altvalora
metalo, kaj ecx "consiglio prezioso" = altvalora konsilo).

Tamen, la franca "precieux" signifas ankaux "afektema, afekte rafinita", kaj
en tiu senco gxi estis uzita en la titolo de la komedio de Molière "Les
Précieuses ridicules" (laux PIV, "La ridindaj preciozulinoj"; mi dirus "La
ridindaj/ ridigaj afektulinoj").
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2010, 4:36:26 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

versxajne ne, miatakse pli: emocie altvalorega (por iu)
Se homoj efektive komprenas tiun vorton kaj uzas ĝin tiel indus aldoni:

; (en la senco de altvalora) alt-valor-a

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 19, 2010, 6:48:20 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ Ronaldo "precioza" signifas "emocie altvalorega". Tio ŝajnas al mi bona egalaĵo al la angla "precious". Sed la Esperanta "precioza" troviĝas en vortaroj nur kun signifo simila al la franca "précieux" kaj la germana "preziös", kiu estas tute alia ol la signifo de la angla "precious". En la efektiva lingvouzo la vorto estas tre malofta, sed ankaŭ tie ŝajnas superregi la franc-germana interpreto al la angla interpreto.

Ĉiuokaze, la vorto laŭ mi estas evitinda en Esperanto. Dum Esperantaj vortaroj donas al ĝi nur la franc-germanan interpreton, kaj la angleca uzo de ĝi restas maloftega, sufiĉas se ni donas alternativon al la franc-germana signifo.

Leginte ankaŭ la ĵusan diskuton pri la vorto en la ReVo-diskutlisto, mi opinias ke la plej taŭgaj alternativoj estas "afektoplena", "afektema" kaj "afektita" (la dua pli taŭgas kiam oni uzas la adjektivon por priskribi personon, la tria pli taŭgas kiam oni uzas ĝin por priskribi kondutmanieron aŭ stilon de iu aŭ io). Eble ankaŭ la alternativoj "delikata" kaj "rafinita" povas foje taŭgi.

Eble la linio do estu

precioz·a → afekt·o·plen·a, afekt·em·a, afekt·it·a, delikat·a, rafin·it·a

Kion opinias la alia pri ĉi tiu proponita linio?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2010, 3:46:56 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

precioz·a → afekt·o·plen·a, afekt·em·a, afekt·it·a, delikat·a, rafin·it·a
Mi konsentas. Kvankam mi daŭre opinias, ke "afekta" estas bona, kiam oni aludas je la homo, kiu sintenas afekte.

Amike

Renato

Silvia Garnero

unread,
Jan 20, 2010, 9:25:17 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sugestas novrichulo. Estime. Silvia Garnero.


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ci tie, estas troveblaj en la listoj ce:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2010, 12:13:50 PM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Silvia:


Mi sugestas novrichulo.

Por "parvenuo", chu ne?

Amike

Renato


Silvia Garnero

unread,
Jan 20, 2010, 1:36:48 PM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, mi pardonpetas, mi respondis al malgxusta mesagxo. Dankon pro la atento kaj korajn salutojn. Silvia Garnero
----- Original Message -----
Sent: Wednesday, January 20, 2010 6:13 PM
Subject: (la bona lingvo) precioz-a

José Antonio Vergara

unread,
Jan 20, 2010, 3:00:12 PM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marco:

Laŭ Ronaldo "precioza" signifas "emocie altvalorega". Tio ŝajnas al mi bona egalaĵo al la angla "precious".
 
en la hispana ghi ankau havas tiun signifon. Oni povas diri al ino : "eres preciosa", kio proksimume egalas al "vi estas belega".
 
José Antonio

Antonio De Salvo

unread,
Jan 20, 2010, 4:11:39 PM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

Marco:

>Laŭ Ronaldo "precioza" signifas "emocie altvalorega". Tio ŝajnas al mi bona egalaĵo al la angla "precious".

 

 

José Antonio Vergara:

 

>en la hispana ghi ankau havas tiun signifon. Oni povas diri al ino : "eres preciosa", kio proksimume egalas al "vi estas belega".

 

En la hispana, “precioso” signifas ankaux “aminda”: tienen un niño precioso 

kaj “mirinda”: Amor es Algo Precioso

 

Krome, en la itala “prezioso” (krom la baza signifo “altvalora, multvalora, grandvalora, valorega”) povas signifi ankaux “malofta, rara”; “fare il prezioso” egalas al “dezirigi sin”; kaj kiel substantivo “prezioso” egalas al “juvelo”.

Do, multaj kialoj por ke oni evitu en esperanto la vorton “precioza”, kiu riskas erarigi.

Cxu “vortelektema”, en la PIVa signifo?

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2010, 6:05:22 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Post la lastaj kontribuoj, ĉu vi pensas ke ni devus kompeltigi la linion tiel:


precioz·a → (laŭ la kunteksto) afekt·o·plen·a, afekt·em·a, afekt·it·a, delikat·a, rafin·it·a; valor-eg-a

?

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Jan 21, 2010, 6:41:37 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
La angla "precious" egalas al "emocie altvalora" au' "emocie
valorega; 'gi tute ne egalas al "belega". Por "precious" mi simple
uzas "valorega".

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


ro-esp

unread,
Jan 21, 2010, 1:51:09 PM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
pardonu, mia takso pri la signifo de la vorto fontas el la angla. Mi
ne konis la
germanan kaj francan signifon.

Mi ne bone scias kiel interpreti "afekt" . Iam mi trovis gxin kiel tradukon de
"aanstellen", sed gxi law mi ne havas la sercxitan signifon de "trakti
neglektindan
malkonvenajxon kiel seriozan problemon"

" Agi afekte" mi versxajne tradukus al "gemaakt doen" [sed mi iom detemigxas]

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages