fuzio (de metaloj aŭ atomoj)

7 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 11, 2014, 12:43:35 PM10/11/14
to ED-BLdiskutlisto
ĉu "kunfandiĝo"?
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2014, 3:57:03 PM10/11/14
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
|   ĉu "kunfandiĝo"?
Tion indikus Vikipedio: Fuzio, aŭ nuklea kunfandiĝo...

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 11, 2014, 4:16:38 PM10/11/14
to la-bona...@googlegroups.com
Il 11/10/2014 21:56, Renato Corsetti ha scritto:
J-K Rinaldo:
|   ĉu "kunfandiĝo"?
Tion indikus Vikipedio: *Fuzio*, aŭ/nuklea kunfandiĝo/...
Mi ĉerpis el PIV.... ĉu vi ĝin forĵetis?
J-K

Renato Corsetti

unread,
Oct 12, 2014, 6:56:31 AM10/12/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo Rinaldo:
|   Mi ĉerpis el PIV.... ĉu vi ĝin forĵetis?
Ankoraŭ ne. Mi estas memdoloranto (masoĥisto).

Guillem GB

unread,
Oct 12, 2014, 12:37:22 PM10/12/14
to la-bona...@googlegroups.com
Por "atomoj" (fakte,nur por kernoj, precipe el malpezaj atomoj) mi diris kernfuzion.
Amike

Guillem

El dissabte 11 d’octubre de 2014 18:43:35 UTC+2, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU va escriure:

Pjer

unread,
Oct 12, 2014, 5:24:00 PM10/12/14
to la-bona...@googlegroups.com
ĉar nukleo ne estas oficialigita: kern'fand'iĝ'o au kernfandigo (H bombo)

kaj interese paralela formo pri "fisi'o : kern'fend'o, kaj kernfendiĝo, kiam okazas nature (radioaktiveco)

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2014, 11:42:33 AM10/13/14
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer, ĉu vi ŝatus du lioniojn tiajn:

fuzi-o (de atomoj aŭ metaloj) --> kern-fand-iĝ-o, kern-fand-ig-o
fizi-o (de atomoj aŭ metaloj) --> kern-fend-o, kern-fend-iĝ-o
?

Amike

Renato

PS. Mi publike anoncas, ke mi ne scias tion, pri kio mi parolas.

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Oct 14, 2014, 6:22:42 AM10/14/14
to la-bona...@googlegroups.com

Prefere ol malrekomendi “nukle-“, mi pledus por gxia oficialigo.

Mi ne vidas kial mi devus preferi la german-devenan “kern-”, internacie nekomprenatan, ol la latin-devenan “nukle-“, entenatan en multegaj lingvoj kaj internacie uzatan.

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: domenica 12 ottobre 2014 23:24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: fuzio (de metaloj aŭ atomoj)

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Josenilton

unread,
Oct 14, 2014, 6:47:28 AM10/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, por mi KERN- estas oficiala radiko, ĉar ĝi apartenas al la zamenhofa tekstaro, en multaj lokoj, kvankam li uzis ĝin ŝajnas ke nur en ties frukta senco. NUKLE-, kontraŭe, mi ne vidis en zamenhofa teksto.

Antonio De Salvo

unread,
Oct 14, 2014, 8:28:51 AM10/14/14
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, la zamenhofa kern- estas en rilato (nur) kun la frukto.

 

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: martedì 14 ottobre 2014 12:47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: fuzio (de metaloj aŭ atomoj)

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 14, 2014, 10:13:18 AM10/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Prefere ol malrekomendi “nukle-“, mi pledus por gxia oficialigo.
Kvankam mi ne estas sciencspertulo, miapinie
oni devus distingi inter la du fakoj en kiuj la vorto nukleo estas uzata.

en BIOLOGIO
Efektive nukleo nur svage rilatas al kerno.
Ja nukleo estas la scienca elementa estajo en la sciobranĉo pri eŭkariotoj (ne oficila vorto)
http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADkariotoj
kaj nur biologoj povas proponi difinoj pri eukariotoj au biologia nukleo.

en FIZIKO
ankaŭ PIV (3a signifo) konsideras "atomkernon" sinonimo de "nukleo".
Rilate al la du vortoj "fusio" kaj "fisio", ĉiam pli kaj pli aktualaj en la fizika fako,
necesus efektive ke ilin ekzamenu fakuloj pri fiziko.
J-K
Message has been deleted

Pjer

unread,
Oct 14, 2014, 5:06:00 PM10/14/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Renato, mi parolis nur pri atomo,
danke al kunteksto mi opinias, ke oni povas anstataùi "nukle" per "kern", se oni jam scias, ke oni parolas pri atomoj.

Okaze de "fuzio"  kernoj de atomoj kunighas por formi novan pli "pezan" atomon.
Okaze de "fisio" kerno(j) de atomo(j) disighas (onighas) por doni novajn malpli "pezajn" atomojn.

Rimarko la unua linio estus  --> kern'fand'igh'o, kern'fand'o; mi erare skribis kern'fand'ig'o,
 tamen oni povas diri, ke oni fandkunigas du kernojn de hidrogeno por ricevi unu kernon de atomo de heliumo kaj energion.

Marcos Cramer

unread,
Oct 15, 2014, 4:56:48 AM10/15/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ni jam delonge havas la linion

nukle·o → kern·o

Mi konsentas kun la evitindeco de "nukleo". La pli precizajn fizikajn kaj biologiajn signifojn oni povas esprimi per "atomkerno" kaj "ĉelkerno", simile kiel oni faras en la germana ("Atomkern" kaj "Zellkern"). Do la linio prefere estu

nukle·o → kern·o, (fizike) atom·kern·o, (biologie) ĉel·kern·o

Por "fuzio" kaj "fisio" mi proponas la jenajn liniojn:

fuzi·o → kern·fand·iĝ·o, (kiam oni volas esprimi ke ĝin kaŭzis homa agado) kern·fand·o
fisi·o → kern·fend·iĝ·o, (kiam oni volas esprimi ke ĝin kaŭzis homa agado) kern·fend·o

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2014, 6:41:29 AM10/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi registris liniojn laŭ la konsilo de Markos.  diskutado rajtas daŭri.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages