Marcos Cramer
unread,Jan 14, 2008, 7:31:30 PM1/14/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Mi rimarkis, ke estas iom da ne-unueco rilate al la blek-vortoj en nia listo:
hen-i --> ĉeval-blek-i
kompare al
be-i = (ŝaf-e) blek-i
boji = (hund-e) blek-i
pep-i = (bird(et)e) bleki/kanti
Lau mi preferindas la dua modelo, en kiu la bestvortoj metighas en krampojn. Ja plej ofte la kunteksto montras jam pri kiu besto temas. Ekzemple, anstatau "la chevalo henis" mi dirus "la chevalo blekis", kaj ne "la chevalo chevalblekis". Do la linio pri "heni" shanghighu al
hen-i --> (cheval-e) blek-i
Tute aparta demando estas chu uzi "-->" au "=". "boji" kaj "pepi" estas Fundamentaj, sed "heni" kaj "bei" ne. Certe Fundamenteco ne estas la sola kriterio, sed mi tamen ne komprenas, kial "bei" havas "=" dum "heni" havas "-->". Se neniu alia mencios argumenton por tio, mi do proponas uzi ankau "-->" che bleki.
------
Mi malkovris la jenan linion en nia listo:
hauxz-o (muziko) --> dom-, hejm-a muzik-o
Unue, ghenas min tiu "hejma". La angla "house" ne signifas "hejmo", sed nur "domo", do sufichas la alternativo "dom-muzik-o".
Tamen mi iom dubas, chu ni entute menciu alternativon por "hauzo". Ni ja ankau ne mencias alternativojn por "rokenrolo", "roko", "popo" au "hiphopo". Kaj ja strangus proponi uzon de "sku-kaj-rul-muziko" anstatau "rokenrolo" au uzon de "koks-salt-muzik-o" anstatau "hiphopo". Nomoj por muzikgenroj lau mi iom similas al propraj nomoj; oni nur esperantigu ilin per transliterumado, sed ne traduku ilin. Ankau la plej multaj aliaj lingvoj traktas muzikgenrojn tiel; lau la interlingvaj ligiloj de la Vikipedio, chiuj 29 menciitaj lingvoj kun latina au cirila alfabeto uzas nomon, kiu ne estas traduko, sed nur transliterumado de "House" ; ankau la hebrea kaj la japana transliterumas "House" (entute estas almenau tri ekter-europaj lingvoj, kiuj transliterumas "House": krom la japana kaj la hebrea ankau la kechua).
Ebla kompromisa solvo (inter la nuna stato kaj forigo de la linio) estus mencii ghin nur kun la simbolo "=".
------
Che la jenaj du linioj
hemi- --> duon-
hemisfer-o = duon-sfer-o
surprizas min, ke "hemisfero" havas "=", kvankam "hemi-" havas "-->". Lau mi ankau "hemisfero" havu "-->". Aldone, ni povus ankau mencii la alternativon "du-on-glob-o". Kaj "duon" jam estas kunmetita tiel: "du-on". Do lau mi la linio aperu jene:
hemisfer-o --> du-on-glob-o, du-on-sfer-o
------
Che la linio
homonimo [1oa] = --> sam-form-vort-o, plur-signif-a vort-o
surprizas min, ke ni uzas "=-->" post la indiko [1oa]. Chu la ideo ne estis, ke kiam ni aldonas informojn pri oficialeco, ni povas chesi la uzon de "=-->", kaj simple uzi "=" au "-->"?
Marcos