infraruĝa, ultraviola

11 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Jun 16, 2010, 6:20:02 AM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

parolante pri nevidebla radiado, Vikipedio uzas la vortojn "infraruĝa
radiado" kaj "ultraviola radiado".

Ni jam havas liniojn pri la evitindaj prefiksoj "infra-" kaj "ultra-",
sed almenaŭ ĉe "infraruĝa" ŝajne jam iom enradikiĝis la alternativo
"transruĝa" (ekzemple, ReVo konas nur ĉi tiun terminon). Ni tamen ne
rekomendas "trans-" kiel alternativon al "infra-".

Ĉu eble ni aldonu apartajn liniojn pri "infraruĝa" kaj "ultraviola",
proponante la alternativojn "transruĝa" kaj "transviola"?

PS. La diskuto komencis ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Infraruĝa_radiado.

Amike,

--
Fabio

Vastalto

unread,
Jun 16, 2010, 6:30:43 AM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio Bettani <fabio....@gmail.com> skribis:

>Ĉu eble ni aldonu apartajn liniojn pri "infraruĝa" kaj "ultraviola",
>proponante la alternativojn "transruĝa" kaj "transviola"?

Mi samopinias kun vi.

Vastalto

renato corsetti

unread,
Jun 16, 2010, 6:49:07 AM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

> Ĉu eble ni aldonu apartajn liniojn pri "infraruĝa" kaj "ultraviola",
proponante la alternativojn "transruĝa" kaj "transviola"?

Mi ne havus problemojn pri la linioj:

infrarug'a --> trans-rug'-a
ultraviola --> trans-viol-a

C'u iu kontrau'as?

Amike

Renato


Cvi Solt

unread,
Jun 16, 2010, 8:57:34 AM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kial ne
surruĝa kaj superviola?



surruĝa kaj transviola?

Cvi




2010/6/16 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Fabio:


> Ĉu eble ni aldonu apartajn liniojn pri "infraruĝa" kaj "ultraviola",
proponante la alternativojn "transruĝa" kaj "transviola"?

Mi ne havus problemojn pri la linioj:

infrarug'a --> trans-rug'-a
ultraviola --> trans-viol-a

C'u iu kontrau'as?

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Jun 16, 2010, 9:38:33 AM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

 

Ø  Kial ne


surruĝa kaj superviola?



surruĝa kaj transviola?

Kiel malfakulo pri koloroj mi ne povas respondi, sed iu alia certe respondos.

Amike

Renato

Cvi Solt

unread,
Jun 16, 2010, 9:47:38 AM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
pardonu -

mi nature proponas subruĝa, ne sur!!
Cvi

2010/6/16 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Cvi:

 

Ø  Kial ne


surruĝa kaj superviola?



surruĝa kaj transviola?

Kiel malfakulo pri koloroj mi ne povas respondi, sed iu alia certe respondos.

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Fabio Bettani

unread,
Jun 16, 2010, 10:02:18 AM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:

> Kial ne surruĝa kaj superviola?

Laŭ mia percepto, la esenco de la ideo estas, ke tiuj radiadoj situas
tuj *trans* la sojlo de videbleco. Ĉu temas pri suba aŭ supra sojlo,
tio dependas de la eco, kiun oni enfokusigas.

Kiel fizikisto, mi ja scias ke transruĝa/infraruĝa radiado havas
frekvencon apenaŭ pli malgrandan ol tiu de ruĝa lumo, sed ondolongon
apenaŭ pli grandan. Do mi facile komprenas, ke kiam oni diras
"sub-ruĝa" oni senkonscie enfokusigas frekvencon kaj flankenlasas
ondolongon.

Sed ankaŭ mia avo, kiu tute ne fakas pri ondolongoj kaj frekvencoj,
ĉiuokaze kapablas kompreni paroladon pri transruĝaj kaj transviolaj
radioj, kaj li eĉ komprenetas, ke temas pri lumo iel "trans la sojlo
de videbleco".

Tial mi havas la impreson, ke "trans-" jam sufiĉas por kompreni pri
kio temas, kaj "super-" aŭ "sub-" nenion aldonas al la kompreno.

--
Fabio

Anna Lowenstein

unread,
Jun 16, 2010, 1:31:49 PM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne komprenas la fizikistajn konstatojn, sed certe Transruĝa kaj Transviola ŝajnas al mi pli simplaj kaj kompreneblaj. Ĉu ankaŭ Preterruĝa kaj Preterviola estus taŭga alternativo?
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fabio Bettani
Inviato: mercoledì 16 giugno 2010 16.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) infraruĝa, ultraviola

Cvi:

--
Fabio

--

Leo De Cooman

unread,
Jun 16, 2010, 3:07:10 PM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 16/06/2010 15:02, Fabio Bettani skribis:

> Tial mi havas la impreson, ke "trans-" jam sufiĉas por kompreni pri
> kio temas, kaj "super-" aŭ "sub-" nenion aldonas al la kompreno.
>
Jes. Eble ankaŭ taŭgus proponi "preterruĝa/ preterviola". Per tio la
limo inter videblaj kaj neveideblaj radiadoj ne estus tiel forte
akcentata, ol per "trans".

Amike salutas Leo

Cvi Solt

unread,
Jun 16, 2010, 2:28:40 PM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Preterviola kaj transviola estas bonaj proponoj.

Pri la ruĝa estas tre akceptata la nocio de infraruĝa en multaj lingvoj, kaj prefere ni traduku subruĝa. Transruĝa kaj preterruĝa estas multe pli malfacile kompreneblaj. Mi scias pri la ebleco difini la kolorojn laŭ ondolongo aŭ frekvenco, sed dubas ĉu ekzistas nacia lingvo kun  vortoj kun la signifo de subviola kaj preterruĝa,

Cvi
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Fra Simo

unread,
Jun 17, 2010, 7:19:49 AM6/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/6/16 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

Karaj,

parolante pri nevidebla radiado, Vikipedio uzas la vortojn "infraruĝa
radiado" kaj "ultraviola radiado".

Ni jam havas liniojn pri la evitindaj prefiksoj "infra-" kaj "ultra-",
sed almenaŭ ĉe "infraruĝa" ŝajne jam iom enradikiĝis la alternativo
"transruĝa" (ekzemple, ReVo konas nur ĉi tiun terminon). Ni tamen ne
rekomendas "trans-" kiel alternativon al "infra-".
    Tial, se ni deziros rekomendi la vorton "trans/rugh/a", ni devos (au en la nuna paragrafo pri "trans/", au en dua, aparta paragrafo pri alisenca "trans/") aldoni, ke "infra/" en "infra/rugh/a" (kontraue al iuj aliaj kuntekstoj) ighu "trans/".
 
Ĉu eble ni aldonu apartajn liniojn pri "infraruĝa" kaj "ultraviola",
proponante la alternativojn "transruĝa" kaj "transviola"?

     CHi tion mi malpreferus, char ghi kvazaue konstatus ekziston, per tio iasence ekzistigus radikojn "transrugh/" kaj "ultraviol/" apud radikoj (au prefiksoj)  "trans/" kaj "ultra/", kaj radikoj "rugh/" kaj "viol/".

     Oni povus vidi malfacilajhon en tio, ke "viol/o" estas nomo de floro, ne   de la violkoloro. CHu estas akcepteble, ke oni diru "trans/viol/a" anstatau
"trans/viol/kolor/a" ?  Pri tio mi ne havas plene firman opinion.

      En niaj paragrafoj pri "infra/" kaj pri "ultra/" aperas simbolo "-", kiu ne estas difinita. Mi opinias, ke tia simbolo ne utilas, kaj sufichas intervortera streketo (kiu en nia ssv-tabelo havas la formon de altete metita punkto).


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Leo De Cooman

unread,
Jun 17, 2010, 10:08:11 AM6/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/06/2010 12:19, Fra Simo skribis:
Oni povus vidi malfacilajhon en tio, ke "viol/o" estas nomo de floro, ne   de la violkoloro. CHu estas akcepteble, ke oni diru "trans/viol/a" anstatau "trans/viol/kolor/a" ?  Pri tio mi ne havas plene firman opinion.
Pri similaj koloraj problemetoj ankaŭ diskutis tradukantoj de "Livemocha", kiam ni tie tradukis kurson originale faritan por lerni la anglan. Tial ni nun vidas tie frazojn, kia "la aŭto ne estas arĝenta. Ĝi estas ora".... Same "La arbo ne estas oranĝa, ĝi estas verda". Ne eblis malaprobi tiujn kolorojn, ĉar manki s plimulto da bonlingvistoj.

Koloroj estas plej facile kompreneblaj, se oni eliras el la adicia kolorsistemo, en kiu ekzistas 3 bazaj koloroj: ruĝo, verdo kaj bluo (RVB). Se ĉeestas neniu el tiu, oni prezentas ĝin kiel  (0,0,0), kiu estas nigro. Se la tri ĉefaj koloroj ĉeestas egalforte, ekzemple (80, 80, 80) la koloro estas grizo. Ju pli grandaj estas la nombroj, des pli hela estas la grizo.
Jen kelkaj aliaj koloroj, por kiuj ekzistas aparta vorto:
(100, 100, 0) estas flavo (aŭ bruno, kiu estas malhela flavo)
(0, 100, 100) estas blu-verdo, por kiu miascie ne ekzistas oficiala vorto (angle cyan).
(100, 0, 100) estas ruĝ-bluo, por kiu oni plej ofte diras "violkoloro". (Tamen ekzistas tre diverskoloraj violoj, ekzemple la kampa violo, kiu estas helflava, multaj estas diversnuance bluaj, iuj estas blankaj, ruĝecaj, aŭ havas multkolorajn florojn ...)

Kiu deziras vidi la kolorojn sur sia komputila ekrano, uzu desegnan programon, en kiu oni kutime povas elekti diversajn (matematike interligitajn) kolorsistemojn.
Eblus ellabori logikan vortsistemon por koloroj kombinante malmultajn vortojn. Mi iom laboris super ĝi antaŭ duo da jaroj.

Alia kolorsistemo - malpli facile komprenenebla por komencantoj - estas la subtraha, uzata interalie en kolorpresado: tavolo da kolora inko fakte estas kolorfiltrilo. En tiu sistemo oni distingas 3 ĉefkolorojn: flavo, ciano* (eble cejano???) kaj magento*. Se neniu filtrilo ĉeestas (neniu inko sur la papero) oni vidas la koloron de la papero (supozata blanka, tamen depende de la koloro de la lumfonto). Se la tri ĉefkoloroj ĉeestas samtempe ni vidas grizon (eĉ nigron, se ili estus perfaktaj filtriloj), ktp. ktp.

* neoficialaj vortoj

Amike salutas Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Jun 17, 2010, 10:15:48 AM6/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:

>      Oni povus vidi malfacilajhon en tio, ke "viol/o" estas nomo de floro,
> ne   de la violkoloro. CHu estas akcepteble, ke oni diru "trans/viol/a"
> anstatau "trans/viol/kolor/a" ?  Pri tio mi ne havas plene firman opinion.

Ankaŭ mi pensis pri tiu detalo. Efektive temas pri iom da streĉo en la
vortfarado, sed ne tro kaj ne tute malkutime en Esperanto. Lau mi tio
estas tute akceptebla.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Marcos Cramer

unread,
Jun 17, 2010, 10:33:47 AM6/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tial ni nun vidas tie frazojn, kia "la aŭto ne estas arĝenta. Ĝi estas ora".... Same "La arbo ne estas oranĝa, ĝi estas verda".

Tiaj mallongigoj de kunmetitaj kolornomoj laŭ mi estas akcepteblaj nur se tute klaras ke temas pri kolornomoj. Precipe la dua frazo estas ege misgvida: "La arbo ne estas oranĝa" ja estas tute senc-hava laŭ la baza (nekolora) signifo de "oranĝa", kaj do estas ege misgvide uzi "oranĝa" kun kolora signifo en ĉi tiu frazo.

Alia kolorsistemo - malpli facile komprenenebla por komencantoj - estas la subtraha, uzata interalie en kolorpresado: tavolo da kolora inko fakte estas kolorfiltrilo. En tiu sistemo oni distingas 3 ĉefkolorojn: flavo, ciano* (eble cejano???) kaj magento*.

Oni diru "flava", "cejana" kaj "malva" (en kunteksto en kiu tute klaras ke temas pri koloroj) aŭ "flava", "cejankolora" kaj "malvokolora" (en kunteksto en kiu ne tute klaras ke temas pri koloroj). Tiuj nomoj por ĉi tiuj koloroj jam estas kutimaj en Esperanto: Ilin rekomendas la Vikipedio, kaj mi pensas ke ankaŭ la Esperanta traduko de OpenOffice ilin uzas. Aldone ili tre bonlingve ebligas eviti novradikojn.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Jun 17, 2010, 3:59:56 PM6/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/06/2010 15:33, Marcos Cramer skribis:

> Oni diru "flava", "cejana" kaj "malva" (en kunteksto en kiu tute
> klaras ke temas pri koloroj) aŭ "flava", "cejankolora" kaj
> "malvokolora" (en kunteksto en kiu ne tute klaras ke temas pri
> koloroj). Tiuj nomoj por ĉi tiuj koloroj jam estas kutimaj en
> Esperanto: Ilin rekomendas la Vikipedio, kaj mi pensas ke ankaŭ la
> Esperanta traduko de OpenOffice ilin uzas. Aldone ili tre bonlingve
> ebligas eviti novradikojn.
Dankon!
Amike salutas Leo

Guillem GB

unread,
Jun 18, 2010, 5:30:40 AM6/18/10
to la bona lingvo


Saluton,

Tio baze temas pri frekvenco de la radiado, kiu estas inverso al la
onda longeco.
Tiel, mi subtenus superviola kaj subrugxa. Ankaû oni parolas pri
proksima (proksimume inter 0,8 kaj 2 mikrometroj de onda longejo)
kaj malproksima subrugxa(cxircaû pli ol 2 mikometroj de onda longeco)

Amike,

Guillem Gomez Blanch

renato corsetti

unread,
Jun 18, 2010, 7:13:10 AM6/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Guillem:

> mi subtenus superviola kaj subrugxa.

Mi aldonas "superviola" al la variaj'oj. "subrug'a" jam ekzistas. Evidente ni hava snun tro da vartiaj'oj.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages