Fw: (la bona lingvo) "rendimento" kaj la signifo de "efika"

1 view
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jan 17, 2014, 8:07:37 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com, Marcos Cramer, Brian Moon, István Ertl
Char miaj mesaghoj fojfoje longe atendas trasendon kaj mi volas kontroli chu entute ili travenas, mi sendas chi-tiun mesaghon renove:
 
 

Tio estas tre interesa kaj grava temo !

Helpis al mi serĉi taŭgajn nederlandlingvajn ekvivalentojn por efika (kiun mi identigas kun efficiënt efficient) kaj celtrafa. Ili enhavas ambaŭ la dependan vorton doel (celo): doelmatig kaj doeltreffend (en la germana: effizient kaj wirksam, en Esperanto: celrilata kaj celtrafa). En iu vortaro mi legis laŭvorte:

Efficiënt (efika) signifas ke ĝi estas certigita, ke iun penon akompanas kiom eble malmulta tempo aŭ mono.

Aranĝopaŝo estas kelkfoje efika, sed tio ne ĉiam celtrafa. (Tio kongruas grandparte kun la priskribo de Marcos: la proporcio inter la nivelo de cel-atingado kaj la kostoj de la aranĝo estas bona) .

Mi pensas, ke en Esperanto, la vorto efiki alprenis iom la signifon de havi efektivan rezulton pri signifŝoviĝo, pro manko de taŭga radiko por wirksam sein, esti celtrafa.

Laŭ mi tial la difino en PIV de efiki estas malĝusta kaj devus esti:  celatingema kun relative malmulte da peno aŭ kostoj aŭ io simila.

 

Amike,

 

Johan

----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 17 januari 2014 12:09
Onderwerp: (la bona lingvo) "rendimento" kaj la signifo de "efika"

Ni havas la jenan linion:

rendiment·o → efik·o, efik·ec·o, produkt·o·kapabl·o

Antaŭhieraŭ mi ĉe renkontiĝo kun Istvan Ertl kaj Brian Moon parolis kun ili pri tradukoj de la anglalingvaj "effective" kaj "efficient", kiuj almenaŭ en la lingvaĵo uzata en Eŭrop-Uniaj dokumentoj havas klare distingatajn signifojn: Iu politika aranĝo estas konsiderata "effective" se ĝi plejparte atingas la antaŭviditajn celojn. Ĝi estas konsiderata "efficient", se la proporcio inter la nivelo de cel-atingado kaj la kostoj de la aranĝo estas bona. Do politika aranĝo povas ekzemple esti "effective" sen esti "efficient", se ĝi ja atingas ĉiujn antaŭviditajn celojn, sed estas ege kosta, tiel ke ĝi povas entute esti konsiderata malbona investo de ŝtata mono.

En la komuna lingvouzo, oni kutime ne distingas tiujn du konceptojn en Esperanto, kaj uzas "efika" por ambaŭ. Sed por preciza lingvouzo oni ja bezonas du apartajn terminojn.

En teksto preparita de Istvan kunlabore kun partoprenantoj de lia traduk-ateliero ĉe la ĵusa Novjara Renkontiĝo, li uzis "celtrafa" por traduki la anglan "effective", ĉar "efika" laŭ li signifu unuavice "efficient". Brian kontraŭis, ke laŭ li "efika" signifas unuavice "effective", ĉar la baza signifo estas, ke io alportas efikojn (sendepende de la kostoj bezonataj por tio). Por "efficient" Brian uzus "rendimenta".

Mi emas konsenti kun Brian pri tio, ke la baza signifo de "efika" estas "effective" kaj ne "efficient". Mi tamen havas dubojn pri la uzindeco de "rendimenta" pro tio, ke temas pri vorto kiu estas kaj neoficiala kaj relative nekutima. Sed mi ne sukcesis trovi bonan alternativon por "rendimenta", tiel ke mi nun opinias ke ĝi eble tamen estas uzinda (almenaŭ en iom pli fakaj kuntekstoj), kaj eble eĉ oficialiginda.

Kompreneble ankaŭ eblas alpreni la starpunkton de Istvan kaj uzi "efika" en la senco de "efficient". Tiokaze la ĉi-supre citita SSV-linio estus tute bona, kaj por "effective" oni devus uzi iun alian solvon, ekzemple "celtrafa" aŭ simple "trafa". La ĉefa problemo, kiun mi vidas por tiu aliro, estas ke tiuokaze la signifo de "efika" pli devojiĝas de la baza signifo de la radiko "efik/".

Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages