Vorto de la tago - SATURI

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2014, 7:17:26 AM9/14/14
to °listo 'lbl'
Unu el la vortoj de la tago de antaŭ longa tempo diras:

SATURI
1. Solvi substancon en iu fluaĵo ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli:
La akvo de la Malviva Maro estas saturita de mineraloj.
2. Plejeble plenigi per io konkreta:
Tiun matenon sunaj radioj saturis mian ĉambron. Mi ne povus vivi en tiu urbo pro la saturado de ĝia atmosfero per gasoj de aŭtoj. La aero saturiĝis per odoro de floroj.
3. Plejeble plenigi per io abstrakta:
Malpaco saturis atmosferon. Mi estas saturita de ĝojo! Ŝi jam estas supersaturita de lia agreso.

Aliflanke "saturi" estas vorto registrita en la Universala Vortaro tiel:

satur' rassasier, assouvir | satiate, saturate | sättigen, tränken | насыщать | nasycać.

Ĉu vi pensas, ke la signifoj 2. kaj 3. estas allaseblaj kiel metaforaj uzoj?

Amike

Renato


~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages