Spiritualeco

12 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Jun 11, 2011, 10:11:44 AM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

Jen nova vorto por La Bona Lingvo: spiritualeco. Oni trovas ĝin en la paĝo http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=90438&cs=14&ci=6

 

Mi rimarkas, ke en tiu paĝaro estas ankaŭ paĝo kun la titolo: “La kvar pilieroj de ekumenismo”.

 

Cetere, eble oni povus ankaŭ plibonigi la bonlingvan tradukon de “Portalo”; mi trovas

portal·o [20a] → (ret-)pord·eg·o

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 11:04:58 AM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>ᅵᅵ Jen nova vorto por La Bona Lingvo: spiritualeco. Oni trovas ĝin en la paĝo http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=90438&cs=14&ci=6

La problemo ne estas tre facila. En la 2-a Oficiala Aldono oni oficialigis samspire "spiritualism-o" kaj "spiritualist-o" sen tradukoj aŭ klarigoj, ĉar ili estas vortoj jam esperantaj pro la 15-a regulo.

Evidente la popolo eltiris "spirtual-a" kaj nun uzas "spiritualeco".

Eble oni devus samtempe havi kelkajn liniojn:

spirtualismo = ....
spiritualisto = ...
spiritual-a --> ..........
spiritual-ec-o -->..............

sed oni bezonas iun, kiu komprenas pri ĉi tiuj aferoj por kompreni ĉu la radiko "spirit-" povas taŭgi por ĉio. Mi mem estas tro malspirituala.

Harri, kiel oni solvas la aferon en la suoma? Cvi, kiel en la hebrea?ᅵ Kio pri la japana, ĉina, vjetnama, ktp.? En la araba laŭ mia kompreno la du radikoj "ruh" kaj "nafs" (spirito/vento kaj animo) sufiĉas en ĉi tiu kampo.

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 11:07:30 AM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
ᅵ

>ᅵ Mi rimarkas, ke en tiu paĝaro estas ankaŭ paĝo kun la titolo: “La kvar pilieroj de ekumenismo”.


Ĉu vi volas proponi tradukon por "pilier-"?

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 11:08:15 AM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
ᅵ

>ᅵ Cetere, eble oni povus ankaŭ plibonigi la bonlingvan tradukon de “Portalo”; mi trovas

portalᅵo [20a] → (ret-)pordᅵegᅵo

Bonvolu proponi.

Anna Lowenstein

unread,
Jun 11, 2011, 11:45:43 AM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉi-foje mi havis la ideon kontroli en PIV (mi eĉ ne imagis, ke la vorto “spiritualismo” povus esti tie).

 

Jen la difino: “Kolonforma konstruo, servanta por subporti plurspanan ponton, triumfarkon ks.” Alivorte, kolono (kio estas la diferenco inter “kolono” kaj “kolonforma konstruo”?)

 

Piliero à kolono

 

La difino en PIV kompreneble donas al ni novan interesan vorton: spano. Kiam oni komencas ĉi tiun ludon, oni neniam finas.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 11 giugno 2011 17.08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Pilier-o

 

Anna:
 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Jun 11, 2011, 11:53:01 AM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

Jen la difino, kiun mi trovis en la reto: A website considered as an entry point to other websites, often by being or providing access to a search engine.

 

Mi serĉis en “Komputado leksikono”, sed tio efektive donas “Portalo”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti


Inviato: sabato 11 giugno 2011 17.08
A: la-bona...@googlegroups.com

Oggetto: (la bona lingvo) portal-o

 

Anna:
 

>  Cetere, eble oni povus ankaŭ plibonigi la bonlingvan tradukon de “Portalo”; mi trovas

portal·o [20a] → (ret-)pord·eg·o

Bonvolu proponi.

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

--

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 12:00:24 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
ᅵ

>ᅵᅵ Mi serĉis en “Komputado leksikono”, sed tio efektive donas “Portalo”.

En la latina oni diras: Quandoque bonus dormitat Homerus = De tempo al tempo dormetas ankaŭ la bona Homero, en ĉi tiu okazo temas pri la bona Pokrovskij.

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 12:05:55 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
ᅵ

Pilier-o --> kolon-o


Ĉu iu ne konsentas?

Amike

Antonio De Salvo

unread,
Jun 11, 2011, 3:32:15 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein:

>Alivorte, kolono (kio estas la diferenco inter “kolono” kaj “kolonforma konstruo”?)

 

La diferenco estas, ke piliero gxenerale ne estas ronda (kiel kolono). Ecx, piliero gxenerale ne estas kolonforma.

 

 

Gxis

Antonio

 

image001.png

Anna Lowenstein

unread,
Jun 11, 2011, 4:12:46 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

Vidante la foton (dankon! tre utila!), mi pensas, ke mi nomus tion “kolonego”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: sabato 11 giugno 2011 21.32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: Pilier-o

--
image002.jpg

Eduardo Trápani

unread,
Jun 11, 2011, 4:54:25 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Vidante la foton (dankon! tre utila!), mi pensas, ke mi nomus tion
> “kolonego”.

Ankaŭ mi dankas pro la foto. Ĉiam utilas, ĉu frazon ĉu bildon.

Do:

pilier-o -> kolon-o

pilier-o -> kolon-eg-o

La (eg) ne nepre apartenu al la vorto ĉar "kolono" laŭ mi jam sufiĉas,
ĝi estas:

Revo: "Granda rekta, dika objekto solida" (same kiel en la bildo)
PIV: vertikala cilindro aŭ prismo uzata kiel subtenilo de konstruaĵo
(denove, same kiel en la bildo)

Amike,

Fra Simo

unread,
Jun 11, 2011, 5:40:11 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Ankau la bona Zamenhofo kelkfoje dormetas. Kvankam "portal/o" estas Zamenhofa, ghi tamen kontrauas la duan parton de la Regulo 15-a, kaj nenion pli signifas, en la kutima signifo, ol "pord/eg/o".

      Por nomi tian pagharon interretan, per kiu oni eniras en serchadon de pagharoj, alivorte aliras al aliaj pagharoj, oni povus diri "pagh/ar/o en/ir/(ig)/a" au "pagh/ar/o al/ir/(ig)/a". Momente mi ne scias, kiu el tiuj kvar estas la plej bona. Postaldono : shajnas al mi nun, ke la kvara.


2011/6/11 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Anna:
>   Mi serĉis en “Komputado leksikono”, sed tio efektive donas “Portalo”.
En la latina oni diras: Quandoque bonus dormitat Homerus = De tempo al tempo dormetas ankaŭ la bona Homero, en ĉi tiu okazo temas pri la bona Pokrovskij.

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Eduardo Trápani

unread,
Jun 11, 2011, 6:02:18 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
"portalo"en la reta senco estis ofta antaŭ kelkaj jaroj kiam serĉiloj ne
tiel bone/kontentige plenumis sian taskon. Ĉu ankoraŭ ekzistas ili?

Ĉu eble "paĝarkolekto"?

Ĉar temas/is nur pri tio, kolekto de paĝaroj pri unu ĉeftemo.

Aŭ "alirpaĝ(ar)o" aŭ "centropaĝo" (el kiu la ligiloj elradias), ekzemple
"centropaĝo pri io" Tio sekvus la modelon de "centra oficejo" do
oficejo el kie oni povas ĉu atingi ĉu lerni kiel atingi ĉiujn servojn.

Ĉar ĝi nur celas simpligi la aliron tiel ke ĉio estas atingebla el unu loko.

Sed vidinte la tradukojn en Vikipedio en aliaj lingvoj, eĉ la ĉinan, mi
preferus uzi, pro internaciaj kialoj, "pord":

Do:

portalo -> (rete) retpord(eg)o, centropaĝo, alirpaĝo (objeko) pordego.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 11, 2011, 6:02:10 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

Eduardo Trápani:

>La (eg) ne nepre apartenu al la vorto ĉar "kolono"  laŭ mi jam sufiĉas,

ĝi estas:

>Revo: "Granda rekta, dika objekto solida" (same kiel en la bildo)

>PIV: vertikala cilindro aŭ prismo uzata kiel subtenilo de konstruaĵo

(denove, same kiel en la bildo)

 

Efektive, en PIV estas ecx “kolonoj de ponto”.

Tamen mi opinias, ke oni ne povas utiligi unu solan saman terminon (“kolono”) por esprimi malsimilajn konceptojn, se oni volas eviti miskomprenojn; laux mi, la tiel diritaj «prismaj kolonoj » estas “pilieroj” (aux “pilastroj” se ili aligxas al muro).

Mi sxatus scii cxu kaj kiel oni distingas tiujn konceptojn en ne-euxropaj lingvoj.

Gxis

Antonio

 

 

 

 

Pilieroj de ponto (Pont du Gard, Francujo)

 

 

Kolonoj de templo (Paestum, Italujo)

 

 

 

Sinsekvo de pilastroj kaj kolonoj (Baziliko S.Petro en Vatikano)

 

image001.png
image002.png
image003.png

Fra Simo

unread,
Jun 11, 2011, 6:07:01 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/6/11 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Anna:  Pilier-o --> kolon-o
Ĉu iu ne konsentas?

     Kiu  elektas "pilier/o"-n prefere al "kolon/o", tiu kutime pensas pri io pli impona ol ordinara kolono, t. e. pri "kolon/eg/o". Sed en iuj kuntekstoj, precipe en metaforaj, kiel en la citata titolo, au kun indiko pri tio, kion portas la kolono, sufichas "kolon/o". Se sen klarigoj kaj distingoj, mi skribus "kolon/(eg/)o".
     Distingeblaj estas "kolon/o pont/o/port/a", "triumf/ark/a kolon/eg/o", k. a.  Sed eble tion ni povas en la nuna momento preterlasi.

ro-esp

unread,
Jun 11, 2011, 6:21:14 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
spiritual-ismo :la kredo ke ekzistas pli en la vivo ol nur
laborado,mangxado, dormado, drinkado kaj seksumado (per aliaj
vortoj, temas pri la malo de materiismo]

cxu cxi priskribo helpas kompreni ke spirit- ne suficxas?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Fra Simo

unread,
Jun 11, 2011, 6:49:14 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/6/12 Antonio De Salvo <antoniodesalvo@t

Tamen mi opinias, ke oni ne povas utiligi unu solan saman terminon (“kolono”) por esprimi malsimilajn konceptojn, se oni volas eviti miskomprenojn; laux mi, la tiel diritaj «prismaj kolonoj » estas “pilieroj” (aux “pilastroj” se ili aligxas al muro).

     Prave !  Sed termino ne nepre konsistas nur el radiko kun ties finajho. En "[...]/o" kaj "[...]/eg/o" oni vidu du malsamajn vortojn kaj du malsamajn terminojn. Por "pilastr/o", se chi tiun vorton oni ne volos konservi pro la Zamenhofeco (kontrolinda !), eble povos taugi "kolon/eg/o el/mur/a" au, eble, "mur/apog/a", kio konsistigus unu alian terminon. Ke ne estas certe, chu "pilastr/" devenas de la latina "pila" ("kolono), franca "pile" <pil> ("ponto(porta )kolonego", tio shajnas al mi por ni ekstertema.

-------------------------------------------------------------------------------------

Eduardo Trápani

unread,
Jun 11, 2011, 7:00:32 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> >Revo: "Granda rekta, dika objekto solida" (same kiel en la bildo)
>
> >PIV: vertikala cilindro aŭ prismo uzata kiel subtenilo de konstruaĵo
>
> (denove, same kiel en la bildo)
>
> Efektive, en PIV estas ecx “kolonoj de ponto”.
>
> Tamen mi opinias, ke oni ne povas utiligi unu solan saman terminon
> (“kolono”) por esprimi malsimilajn konceptojn, se oni volas eviti
> miskomprenojn; laux mi, la tiel diritaj «prismaj kolonoj » estas
> “pilieroj” (aux “pilastroj” se ili aligxas al muro).

Ni povas aldoni adjektivon aŭ kunmeti. Unue decidu ni kiu estus la ĉefa
signifo de "kolono". Se ni elektas PIV ni havus:

piliero -> (subten)kolono, (subport)kolono

Mi ne scias kiel preciza vi volas esti. Por mi "kolono" sufiĉus, ĉar
"piliero" estus simple "subtena kolono" aŭ "subtenkolono"

> Mi sxatus scii cxu kaj kiel oni distingas tiujn konceptojn en
> ne-euxropaj lingvoj.

Pere de Google Translate kaj kun ligiloj al ĉina-angla vortaro:

En la ĉina por "piliero" vi havas 支柱 (支: subten[1] kaj 柱: kolono[2]).

En la japana por "kolono" vi havas 列 (kolumno[3]) kaj por "piliero" 柱
(kolono[2])

Jen mia propono:

piliero -> subtenkolono, tenkolono, subportkolono, portkolono

Amike, Eduardo.


[1] http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%A4%E4
[2] http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%ACW
[3] http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%A6C

Eduardo Trápani

unread,
Jun 11, 2011, 10:13:11 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Jen nova vorto por La Bona Lingvo: spiritualeco. Oni trovas ĝin en la
> paĝo http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=90438&cs=14&ci=6
> <http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=90438&cs=14&ci=6>

"spiritualism-o" estas oficiala (2OA). Bonlingvano tuj klopodus uzi la
radikon por aliaj aferoj kaj tiu radiko "spiritualism-" evidente kaŝas
"spiritual-". Kion ajn tio signifas, "spiritualeco" estas akceptebla en
la esperanta.

Se ni serĉas samsignifaĵon por io, tio devus esti "spiritualismo", sed
ĝi kolizius kiun "spiritismo" (tial mi pensas ke oni kreis la novan
radikon).

Ĉar mi ne scias ĉu ni povos kontentige apartigi "spiritualismo" (2OA)
kaj "spiritismo" (kiu venas el espiritist-o(1OA)) mi sugestas akcepti la
koncernan vorton.

Sed mi tamen klopodos trovi samsignifan vorton: laŭ la tria signifo de
"spiritualism-o" en PIV (inklino ŝati en la praktika vivo la spiritajn
bonojn super la materiaj) mi sugestas:

spirituala = spirita (same kiel en la angla, hispana kaj angla almenaŭ.[1])

spiritualismo = spiritemismo (ĉar ne temas pri spiritismo, sed pri
"inklino" al spiritaĵoj, do "emo")

Amike, Eduardo.

[1] mi pardonpetas, sed pro manko de difino de "spirituala" kaj
rimarkinte ke en la aliaj lingvoj ĝi estas la adjektivo rilata al
"spirito" mi mencias kelkajn el tiuj lingvoj. Espereble la mencio ne
estos ĝena ĉar mi pensas ke ĝi helpas trovi samsignifaĵon koheran kun la
sistemo de la esperanta.

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2011, 6:34:27 AM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:


portalo -> (rete) retpord(eg)o, centropaĝo, alirpaĝo (objeko) pordego.

Mi ne bone komprenas la lastan variaĵon. Ĉu vi intencis alirpaĝ-o, (objket-o-)pord-eg-o ?

Amike

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2011, 6:40:37 AM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

En la ĉina por "piliero" vi havas 支柱 (支: subten[1] kaj 柱: kolono[2]).
Bone. Tiu restas la pelj forta kandidato en la atendo de aliaj tradukoj al ekstereŭropaj lingvoj.

Amike

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2011, 6:43:23 AM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵᅵ spirituala = spirita (same kiel en la angla, hispana kaj angla almenaŭ.[1])
> spiritualismo = spiritemismo (ĉar ne temas pri spiritismo, sed pri "inklino" al spiritaĵoj, do "emo")

Bone. Mi demandas pri ekstereŭropaj lingvoj al kelkaj.

amike

Anna Lowenstein

unread,
Jun 12, 2011, 7:03:28 AM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

Neniu ĝis nun proponis la sufikson -ec-, ĉu ne? Mi pensas, ke mi mem emus diri, ekz. “Ŝi estas tre spiriteca”. Do, la movado supozeble estus “spiritecismo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 12 giugno 2011 12.43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Spiritualeco

 

Eduardo:

--

Eduardo Trápani

unread,
Jun 12, 2011, 10:47:50 AM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
> portalo -> (rete) retpord(eg)o, centropaĝo, alirpaĝo (objeko) pordego.
>
> Mi ne bone komprenas la lastan variaĵon. Ĉu vi intencis alirpaĝ-o,
> (objket-o-)pord-eg-o ?

Mankis komo, mi celis ke, kiam temas pri objekto (kaj ne pri reta afero)
oni havu "pordego":

> portalo -> (rete) retpord(eg)o, centropaĝo, alirpaĝo, (objeko) pordego.

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2011, 12:14:21 PM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵ Mankis komo, mi celis ke, kiam temas pri objekto (kaj ne pri reta afero) oni havu "pordego":

Sed ĉu vere, krom Piĉ, oni uzas "portalo" por "pordego"?

Pjer

unread,
Jun 12, 2011, 2:40:20 PM6/12/11
to la bona lingvo
Kiam mi tradukis el la franca la vorto "spiritualité" mi multe hezitis
kaj
oni proponis al mi spiriteco, spiritemismo, sed tio koncernas ne nur
la spirito, fine mi rezignis por "spiritualeco", kiun mi difinis
tiumaniere:
Tio, kio koncernas ĉefe spiritan aŭ animan vivon. Oni distingu ĝin de
spiritismo. Sed se jam ekzistas spirtitualismo kaj spiritualisto,
devus
jam ekzisti antaŭe spiritual'o (aŭ 'a?). Tie stariĝas la demando!
En la franca ĝi estas "le spirituel", spiritual'o povus esti tio, kio
koncernas la spirito kaj la animo.

On 12 juin, 12:43, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Eduardo:
>
> > > spiritualismo = spiritemismo (c^ar ne temas pri spiritismo, sed pri
> > "inklino" al spiritaj^oj, do "emo")
>
>

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2011, 3:48:16 PM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com, Pjer
>ᅵ Tio, kio koncernas ĉefe spiritan aŭ animan vivon.

Nu, spirita vivo ne ŝajnas malbona.

>ᅵᅵ En la franca ĝi estas "le spirituel", spiritual'o povus esti tio, kio koncernas la spirito kaj la animo.

Do, kial ne spiriteco, spiritaĵoj ?

Amike

Eduardo Trápani

unread,
Jun 13, 2011, 8:25:42 AM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
> > Mankis komo, mi celis ke, kiam temas pri objekto (kaj ne pri reta afero) oni
> havu "pordego":
>
> Sed ĉu vere, krom Piĉ, oni uzas "portalo" por "pordego"?

Uzas? Eble neniu. Uzis tion Zamenhof en la Fabeloj de Andersen.

Mi sugestus lasi "pordego", tio ne ĝenus, ĉu? Kaj, por tiuj kiuj volas
senvalorigi la liston, mi pensas ke gravas aldoni ĉiujn eblecojn pri kiuj ni
samopinias.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2011, 10:44:51 AM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵ Uzis tion Zamenhof en la Fabeloj de Andersen.

Tio sufiĉas! Ĉi tiu Zamenhof faris ĉion por bojkoti la Fundamenton!

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 13, 2011, 8:25:14 PM6/13/11
to la bona lingvo
Mi ankau shatas pordegon. En la Hispana estas tute natura, char
"portal" signifas pordego. Do, mi vochdonus por pordego.

On 13 jun, 09:44, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Eduardo:
>
>  > /Uzis tion Zamenhof en la Fabeloj de Andersen. /
>
> Tio sufic^as! C^i tiu Zamenhof faris c^ion por bojkoti la Fundamenton!
>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato.corse...@esperanto.it
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages