kiel oni diras bonlingve "geostationary satellite"

8 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2013, 7:49:44 AM6/9/13
to °listo 'lbl'
Nia listano Thu petas:

|   Vjetnamujo ĵus havis sian "geostationary satellite" lanĉita. Mi deziras aldoni tiun "geostationary" en la vortaro kompilita de mi, sed ne trovas taŭgan tradukon (Google donas neakcepteblan tradukon, kaj JC.Wells tradukas per "geosinkrona"). Ĉu la ekzistantaj tradukoj  respektas la bonlingvajn regulojn? Ĉu "ter.sinkron.a" taŭgas? Ĉu vi povas helpi min?

Mia unua respondo kaj tiu de Anna estis "ter-sam-tempa". Kion vi pensas?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Vastalto

unread,
Jun 9, 2013, 8:04:11 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

En la japana oni diras "tai-chi seishi eisei", t.e. al-tere staranta satelito.

Amike,

Vastalto

2013/06/09 20:49 "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Marcos Cramer

unread,
Jun 9, 2013, 8:22:31 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla faklingvo (kaj supozeble simile en aliaj lingvoj), oni distingas inter "geosynchronous" kaj "geostationary". Satelito kiu estas "geostationary" estas ĉiam precize super la sama punkto de la tero. Satelito kiu estas "geosynchronous" povas moviĝi iom en sia pozicio rilata al la tero, sed ĉiam revenas post unu tago (unu turniĝo de la tero) al sia antaŭa pozicio super la tero (la moviĝo rilate al la tero kutime estas ĉefe laŭ la nord-suda direkto).

Se ni permesus al ni uzi "sinkron/", tiam "tersinkrona" estus tre bona Esperanta esprimo por "geosynchronous". Bedaŭrinde, la foje bona anstataŭigo "samtempa" por "sinkrona" ĉi te ne vere bone kaptas la signifon. Ja ne faras multe da senco diri ke iu satelito estas samtempa al la tero. Kion oni intencas per "sinkrona al la tero" estas, ke ĝia moviĝo ripetiĝas laŭ la sama tempintervalo kiel la moviĝo (turniĝo) de la tero. Krom diri ke ĝi estas sinkrona al la tero, oni ankaŭ povas diri, ke ĝi estas sinkronigita al la tero. Tie la anstataŭigo de "sinkron/" per "sam/temp/" ŝajnas al mi malpli problema: Diri ke satelito estas samtempigita al la tero laŭ mi ja pli rekte pensigas pri sameco de la moviĝripetiĝaj tempintervaloj ol diri ke ĝi estsa samtempa al la tero. Pro tio "tersamtempigita satelito" povus esti akceptebla alternativo, se oni volus eviti "sinkron/". Pro la ĉi tie renkontataj problemoj kaŭzataj de evitado de "sinkron/" mi tamen ne certas ĉu "sinkron/" vere estas evitinda.

Surbaze de la origina grek-latina signifo de "geostationary" kaj surbaze de la japana solvo prezentita de Vastalto, mi emas proponi simple "terstara satelito por "geostationary satellite". Kion pensas la aliaj pri ĉi tiu tre konciza solvo?

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Jun 9, 2013, 9:02:07 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, mi proponis “tersamtempa” kiel rektan tradukon de la grekaj elementoj en la vorto “geosynchronous”. Leginte la klarigon en Vikipedio, mi pensis, ke “geostationary” devus esti “tersamtempa laŭ Ekvatoro”. Sed mi vidas, ke laŭ la sama artikolo en ĉiutaga uzo oni ofte uzas la vorton “geosynchronous” kiam fakte temas pri “geostationary”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 9 giugno 2013 13.50
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) kiel oni diras bonlingve "geostationary satellite"

--

Antonio De Salvo

unread,
Jun 9, 2013, 9:23:57 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi uzas “terstabila”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 9 giugno 2013 14:23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kiel oni diras bonlingve "geostationary satellite"

--

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2013, 9:28:39 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
| Surbaze de la origina grek-latina signifo de "geostationary" kaj surbaze de la japana solvo prezentita de Vastalto, mi emas proponi simple "terstara satelito por "geostationary satellite". Kion pensas la aliaj pri ĉi tiu tre konciza solvo?
Nu, mi vidis ankaŭ la japanan solvon de Vastalto kaj la solvon de Antonio "terstabila".  Bonvolu komprenigi al mi la sencon kaj de la japana kaj de la aliaj solvoj. Se mi lanĉas tian sateliton, kaj ĝi estas super Hanojo, ekzemple, ĉu ĝi restas la tutan tempon tie, alivorte ĉu ĝi moviĝas je la sama tempo kiel la tero?

Anna Lowenstein

unread,
Jun 9, 2013, 9:40:54 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

“Terstabila” ŝajnas al mi tre bona solvo. Ĉu ankaŭ “tersammova” estus ebleco? Kio pri “sampozicia”? Kompreneble la satelito ne estas sampozicia en la spaco, sed de Tero ĝi ŝajnas sampozicia.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 9 giugno 2013 15.24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: kiel oni diras bonlingve "geostationary satellite"

Marcos Cramer

unread,
Jun 9, 2013, 9:48:39 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

> Mi uzas “terstabila”.

Tio verŝajne estas pli bona solvo por "geostationary" ol la de mi proponita "terstara". La problemon pri "geosynchronous" ĝi tamen ne solvas.

Renato demandis:

Se mi lanĉas tian sateliton, kaj ĝi estas super Hanojo, ekzemple, ĉu ĝi restas la tutan tempon tie,

Ĉar Hanojo ne estas ĉe la ekvatoro, ne eblas lanĉi sateliton tiamaniere, ke ĝi daŭre restu super Hanojo. Do eblas du solvoj:
- Oni lanĉas terstabilan (geostationary) sateliton kiu daŭre restas super tiu punkto de la ekvatoro, kiu plej proksimas al Hanojo.
- Oni lanĉas tersinkronan (geosynchronous) sateliton kiu ne estas terstabila, sed moviĝas super la tero tien kaj reen inter Hanojo kaj punkto kiu estas sude de la ekvatoro spegule al Hanojo (do iu punkto en la orientaHinda Oceano okcidente de Aŭstralio). Tiel la satelito almenaŭ unufoje tage estas precize super Hanojo.

alivorte ĉu ĝi moviĝas je la sama tempo kiel la tero?

"Moviĝi je la sama tempo kiel la tero" ŝajnas al mi iom nebula esprimmaniero. Oni povus interpreti ĝin simple kiel "moviĝi dum la tero moviĝas", kio pro la ĉiama moviĝo de la tero simple signifus "moviĝi iam ajn".

Pli klare estus diri ke tersinkrona satelito moviĝas je la sama frekvenco kiel la tero. Sed – ho ve! – "frekvenco" estas same ne-oficiala kiel "sinkrona". Oficialigi almenaŭ unu el ili ŝajnas al mi neeviteble. (Nu, eble pro la fakeco de la vortoj oni povus eviti oficialigon de ili; sed ĉiuokaze oni ne stampu ambaŭ evitindaj. SSV momente havas "→" ĉe "sinkrona" kaj "~" ĉe "frekvenco", sed eble ni eĉ havu "~" ĉe ambaŭ.)

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2013, 9:59:39 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

|   - Oni lanĉas terstabilan (geostationary) sateliton kiu daŭre restas super tiu punkto de la ekvatoro, kiu plej proksimas al Hanojo.
- Oni lanĉas tersinkronan (geosynchronous) sateliton kiu ne estas terstabila, sed moviĝas super la tero tien kaj reen inter Hanojo kaj punkto kiu estas sude de la ekvatoro spegule al Hanojo (do iu punkto en la orientaHinda Oceano okcidente de Aŭstralio). Tiel la satelito almenaŭ unufoje tage estas precize super Hanojo.
Dankon! Mi komencas kompreneti.

|   "Moviĝi je la sama tempo kiel la tero" ŝajnas al mi iom nebula esprimmaniero.
Jes, mi volis diri  "turniĝi same rapide kiel la tero turniĝas", tiel ke ĝi restas ĉiam sur la sama pozicio. Tio devus veri por tiu lanĉita sur la ekvatoro.

|   Pli klare estus diri ke tersinkrona satelito moviĝas je la sama frekvenco kiel la tero.
Feliĉaj estas la simpluloj sed bedaŭrinde ili ne komprenas, kiel frekvenco eniras la ludon. Mi pensis pri rapideco.

Johan Derks

unread,
Jun 9, 2013, 11:08:54 AM6/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos: Satelito kiu estas "geosynchronous" povas moviĝi iom en sia pozicio rilata al la tero, sed ĉiam revenas post unu tago (unu turniĝo de la tero) al sia antaŭa pozicio super la tero (la moviĝo rilate al la tero kutime estas ĉefe laŭ la nord-suda direkto)
 
El tio mi komprenas, ke tersamtempigita por geosynchronous estas la plej preciza solvo, almenau ghi ne estas en konflikto kun ghi, aparte de eble iu oscilado. Pura movigho norden-suden ja ne influas la tempon por observanto en la satelito.
Kio pri tertempostabila ?
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 9 juni 2013 15:59
Onderwerp: (la bona lingvo) kiel oni diras bonlingve "geostationary satellite"
--

ro-esp

unread,
Jun 11, 2013, 8:52:23 AM6/11/13
to la-bona...@googlegroups.com


Op zondag 9 juni 2013 13:49:44 UTC+2 schreef Renato Corsetti het volgende:
Nia listano Thu petas:

|   Vjetnamujo ĵus havis sian "geostationary satellite" lanĉita.

Mi kontrawas la solvojn kiuj enhavas "temp",kaj ankaw "terstabila" neniom klaras.

Geostationary law mi indikas fiksan lokon, almenaw rilate al la tero (aw teorie ecx alia planedo). Mi do emas al io kia "fiksloka satelito".

Por la alia eble tawgas meridian-fidela, meridian-akompana, longituda... (mi ne certas cxu mi tute kaptis la sencon)


Cetere mi malaprobas la uzon de "sin-krona",  tie kie oni volas diri *sinhxrona*

                                           gxis, Ronaldo N


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages