Nino Vessella kaj indianoj

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2007, 6:03:32 AM2/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bonvenon al Nino Vessella, kiun mi j'us aldonis al la listo. Li
respondas por la suahila (tia estas lia preferata skrib-maniero).

Mi profitas por demandi vin, kiel oni nomas la nord-amerikajn
indig'enojn, kiujn oni ofte nomas "indianoj" en Esperanto kaj en
multaj okcidentaj lingvoj.

Pro diskutoj en kelkaj amerikaj listoj mi nun registri en
www.bonalingvo.it ankau' la esprimo "indigxena usonano", kiujn
indianoj mem nun postulas ke oni uzu. S'ajne ili komencas senti la
esprimon "indians" ofenda.

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 10, 2007, 7:20:02 PM2/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Mi profitas por demandi vin, kiel oni nomas la nord-amerikajn
> indig'enojn, kiujn oni ofte nomas "indianoj" en Esperanto kaj
> en multaj okcidentaj lingvoj.

> Pro diskutoj en kelkaj amerikaj listoj mi nun registri en
> www.bonalingvo.it ankau' la esprimo "indigxena usonano", kiujn
> indianoj mem nun postulas ke oni uzu. S'ajne ili komencas senti
> la esprimon "indians" ofenda.

Multaj el tiuj Nord-Amerikaj Indianoj tamen ne estas Usonanoj,
sed Kanadanoj au Meksikanoj k.t.p.

Devas do esti "indigheno Nord-Amerika", sed aliflanke tio
inkluzivas ankau Eskimojn (kaj Inuitojn kaj Jupikojn), kiujn oni
ordinare ne kalkulas kiel Indianojn.

Lau Vikipedio en Kanado oni nuntempe distingas inter tri specoj
de indighenoj: Inuitoj*, Mestizoj kaj "First Nations". Nur la
lasta speco estas Indianoj. Mi ne scias alian Esperantan manieron
redoni "First Nations" ol "(Kanadaj) Indianoj" (iafoje oni uzas
tiun terminon ankau en Usono pri Usonaj Indianoj).

http://en.wikipedia.org/wiki/Indigenous_peoples_of_the_Americas#Canada

(* Shajne tiam en la termino "Inuitoj" oni inkluzivas ankau
Jupikojn, kvankam tio ne estas ghusta.)

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2007, 5:12:51 AM2/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:


Multaj el tiuj Nord-Amerikaj Indianoj tamen ne estas Usonanoj,
sed Kanadanoj au Meksikanoj k.t.p.

Bone, mi aldonis la variaj'ojn: indig'ena kanadano, indig'ena meksikano, indig'ena nordamerikano kaj la klarigo "lau' la priparolata situacio".
Cetere mi dubas, ke indig'enaj meksikanoj ne atakus nin, se ni nomus ilin tiaj. Ili vers'ajne postulas siajn noblajn nomojn: "majao", ktp.


Devas do esti "indigheno Nord-Amerika", sed aliflanke tio
inkluzivas ankau Eskimojn (kaj Inuitojn kaj Jupikojn), kiujn oni
ordinare ne kalkulas kiel Indianojn.

En tiuj kazoj oni certe diru eskimo (ankau' tiu vorto ne s'ajnas tre s'atata), inuito au' jupiko.


Lau Vikipedio en Kanado oni nuntempe distingas inter tri specoj
de indighenoj: Inuitoj*, Mestizoj kaj "First Nations". Nur la
lasta speco estas Indianoj. Mi ne scias alian Esperantan manieron
redoni "First Nations" ol "(Kanadaj) Indianoj" (iafoje oni uzas
tiun terminon ankau en Usono pri Usonaj Indianoj).

Pri mestizo: mi vidis foje en Esperanto "miksrasulo". G'i s'ajnas iom kruda, sed kion fari.

Certe "Unuaj Nacioj" estas parto de la kanada dialekto de Esperanto inter kanadaj esperantistoj, sed "kanada indig'eno" au' "indig'ena kanadano" estas g'enerale komprenebla. Restas la problemo pri la ofendeco de "indiano". Se oni preteratentas tion, oni povas uzi ankau' g'in.

Amike

renato


http://en.wikipedia.org/wiki/Indigenous_peoples_of_the_Americas#Canada

(* Shajne tiam en la termino "Inuitoj" oni inkluzivas ankau
Jupikojn, kvankam tio ne estas ghusta.)

--
Bertilo Wennergren < http://bertilow.com>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages