> Pluraj parolis pri "umiko".
>
> C^u indas havi linion:
mi kredas ke jes
>
> umik-o --> am-amik-o ?
pri la ekzakta formulado mi ne jam certas
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
>
> Persone (eble pro influo de la itala lingvo, en kiu ekzistas la
> esprimo “amico del cuore”), mi cxiam uzis “kor-amiko” en la senco
> “preferata, plej intima, plej sxatata amiko”.
kun kiu oni priparolas aferojn kujn oni ne "sxaras" kun aliaj amikoj ?
Renato citita:
> Pro diskuto en alia listo, kiu parte estis transportita al ĉi tiu
> listo, mi demandas min ĉu ni povus havi la linion:
>
> kor-amik-(in-)o = am-amik-(in-)o
antaw la = staru io kia "(en la senco am(or)oz)a)"
kaj anstataw = staru -->
> From: Masako TAHIRA <tahira...@gmail.com>
> Date: Sep 26 09:13PM +0900
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/18ff0fb449f7bb99
>
> Kial ne amat(in)o anstataux koramik(in)o?
> Cxu la du diferencas inter si?
jes, eblas ke la amat(in)o ne amas la amant(in)on, dum amikeco estas
afero reciproka
> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Sep 26 03:13PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/ba63968e81adb285
>
> Mi pensas, ke la vorto “amat(in)o” estas tro serioza. Ankaŭ (sed ne
> nur) dekkelkjarulo povas havi koramik(in)on: temas pri la
> junul(in)o, kun kiu li/ŝi eliras vespere, kisas, eventuale amoras
> (sen scio de la gepatroj!) Almenaŭ se ili estus de malsamaj seksoj.
>
> Kiel mi jam diris, se temus pri du junulinoj, mi komprenus
> “koramikino” kiel “plej intima amikino”. Sed mi ne uzus ĝin por du
> junuloj, krom se ili estus gejaj. Mi ne scias kial: ĉu ĉar knaboj
> kutime ne havas inter si tiel intimajn rilatojn kiel knabinoj?
>
> “Amat(in)o” aliflanke ŝajnas al mi pli plenkreska koncepto.
Mi kunsentas, precipe la vorto amaNt(in)o miasente implikas(?)
seksumadon kaj sperton tiukampe.
Alia komplikajxo estas ke iuj uzas nian "amanto" por diri kion ni
celas per "amatoro". Antaw dekkelk jaroj i ekzemnple legis en "el
popola cxinio" pri
"foto-amantoj"
> From: Masako TAHIRA <tahira...@gmail.com>
>
> Al mi sxajnas, ke uzantoj de "koramik(in)o" ruze aux honte esprimas
> sian amat(in)on tiel.
??? iuj homoj volas cxion jugxumi, cxu ? La fenomeno , ecx la nekasxa
versio, law mi jam ekzistas delonge. Strangas nur ke la nederlanda
havis pli precizajn vortojn
ol aliaj lingvoj. La rilaton de geumikoj ni nomas "verkering", sed
sxajne ne ekzistas sinonimoj en la germana, franca aw angla (estas ie
inter "dating" kaj "going steady"). Eble estas kultura afero: dum en
la urboj regis la aklezio, en la kamparo regis sinteno:jes, vi rajtas
amori kun umiko, sed se la sxi gravedigxas vi devas gedzigxi.
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Fakte ofte per "kor-amikino" oni volas signifi "korp-amikino".
signifi--> indiki, cxu ?
gxis, Ronaldo N