> Ĝis nun estis mia impreso, ke eĉ se tio teorie eblas, oni ĝenerale ne uzus
> la vorton "loĝejo" por domo, vilao aŭ subponta tranoktejo de senhejmulo. Laŭ
> mia impreso, en la ĝenerala lingvouzo estas tiel, ke se oni scias, ke iu
> loĝas en domo, oni ne nomos tiun domon "loĝejo", sed simple "domo".
Nu, en la Zamenhofa traduko de la Malnova Testamento uziĝas sufiĉe
ofte la vorto "loĝejo". En tiu kunteksto certe ne temas pri apartamentoj.
> Tio ne
> signifas, ke domo ne povas esti loĝejo, sed nur ke la pragmatiko de la vorto
> "loĝejo" funkcias tiel, ke oni ne uzas ĝin, se oni scias, ke temas pri domo,
> vilao aŭ subponta ejo.
Sufiĉe ofte proksimume tiel ja povas funkcii. Sed ne ĉiam. Jen
ekzemplo, kiun mi trovis en Monato:
Do, nun en Aŭstrio estas 86 grandaj ventelektrejoj, kiuj liveras
elektron al la landa elektroreto. Ili jam disponigas elektron al
23 000 loĝejoj en la lando,kaj rezulte de tio oni ĉiujare evitas
aerpoluan ellason de 18 200 tunoj da karbon-dioksido.
Mi dubas, ke multaj komprenus tion tiel, ke ĉiuj el tiuj 23 000
loĝejoj estas apartamentoj. Mi vetas, ke pli-malpli ĉiuj legas
tion tiel, ke temas pri tute ĝenerala esprimo, kiu inkluzivas
ĉiajn specojn de loĝeojoj (en kiuj entute povus uziĝi elektro).
Certe neniu surpriziĝus, se montriĝus, ke ekzemple unu triono
el tiuj 23 000 loĝejoj estas unuloĝejaj domoj, dum nur du trionoj
estas apartamentaj loĝejoj.
> Kiam mi ĵus kontrolis tiun ĝisnunan impreson per serĉado de "loĝej" en la
> Tekstaro de Esperanto, mi rimarkis ke almenaŭ en la fruaj tekstoj (ĝis la
> Dua Mondmilito) estas multaj uzoj kiuj kontraŭas mian supre menciitan
> komprenon.
Jes.
> Aliflanke, en pli postaj tekstoj mi ne sukcesis trovi
> kontraŭekzemplojn kontraŭ mia kompreno, kio ja montras, ke ĝi ne estas tute
> senbaza.
Mi trovis kelkajn bestajn ekzemplojn. Jen unu:
Efektive, EU-direktivo deklaras ke ĉiuj dombestoj rajtas havi konvenan
loĝejon, sanan nutraĵon kaj taŭgan zorgadon, kiujn necesigas iliaj
naturaj bezonoj kaj specifa aktiveco ...
> Se iu demandus min "Kian logĝejon vi havas?", mi respondus "duĉambran" (aŭ
> eble pli precize "loĝejon en la dua etaĝo kun du ĉambroj aldone al kuirejo
> kaj banĉambro kun necesejo"). Ne venus en mian kapon respondi per
> "apartamento".
Sed se vi loĝus en propra domo, ĉu vi ne respondus "propran domon", se
iu demandis al vi, kian loĝejon vi havas? Ĉu vere vi respondus, ke
vi tute ne havas loĝejon?
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Sed se vi loĝus en propra domo, ĉu vi ne respondus "propran domon", se
iu demandis al vi, kian loĝejon vi havas? Ĉu vere vi respondus, ke
vi tute ne havas loĝejon?
Ĉiuokaze, mi intertempe dubas pri la indeco de linio pri "apartamento".