brioĉ-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2011, 2:19:53 PM2/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ni havas nun la linion:

 

brioĉ·o → (franc·stil·a, dolĉ·a) lakt·o·bulk·o; lun·ark·a bulk·o (por la matenmanĝa kuko/bulko nomata "croissant" en pluraj etnaj lingvoj)

kaj mi proponis ĝin al la diskutantoj en la listo de REVO.

Mi ne tedas vin per la diskutoj (en kiuj kelkaj defendas nian starpunkton). “Nia” Vastalto diras:

Ø  NPIV diras, ke "buterbulko" estas samsignifa al "briocxo".

Ĉu ni devus aldoni “buter-bulko” al la variaĵoj?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2011, 7:08:16 AM2/2/11
to la-bona...@googlegroups.com

Alia alternativo aperinta en la diskuto: "dolĉpano".

Amike

Renato

 

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 2, 2011, 10:34:20 AM2/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:
En la itala ofte estas nomata ankaŭ "korneto"... en figura senco,
konsiderante ja la formon.
Ĉu tiu nome estas ankaŭ en aliaj lingvoj?

J-K

renato corsetti

unread,
Feb 2, 2011, 5:05:49 PM2/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

| En la itala ofte estas nomata ankaŭ "korneto"... en figura senco,
konsiderante ja la formon.

Ĉu tiu nomo estas ankaŭ en aliaj lingvoj?

Nur unu ruso citis rusan vorton, kies signifo estas korneto.

Renato


ro-esp

unread,
Feb 3, 2011, 8:42:54 PM2/3/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>

>
> Ni havas nun la linion:
>

> brioĉ·o → (franc·stil·a, dolĉ·a) lakt·o·bulk·o; lun·ark·a bulk·o
> (por la matenmanĝa kuko/bulko nomata "croissant" en pluraj etnaj
> lingvoj)

Hom', mi povas acxeti ambaw "brioche" kaj "croissant" je
promendistanco, sed estas du suficxe malsamaj aferoj. Efektive mi
anpenaw povas imagi ke iu ajn lingvo uzas la saman
vorton, escepte de se la vorto estas "blanka/senbrana pano"


> kaj mi proponis ĝin al la diskutantoj en la listo de REVO.
>
> Mi ne tedas vin per la diskutoj (en kiuj kelkaj defendas nian
> starpunkton). “Nia” Vastalto diras:
>
> Ø NPIV diras, ke "buterbulko" estas samsignifa al "briocxo".

Mangxu gxin la mefisto...

> Ĉu ni devus aldoni “buter-bulko” al la variaĵoj?

Pli bone forstreki la tutan linion... briosx' kia mi konas gxin ne
estas bulkoforma, sed ronda kaj pli plata, kaj enhavas multe pli da
sukero ol buterpano-bulko.

gxis, Ronaldo N


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages