????????
renato
Gxi estas apartajxo de la brita jursistemo.
En Italujo, tiu jura figuro ("procuratore legale" = jura prokuristo) ne plu ekzistas, post kiam (en 1997) oni unuecigis gxin kun tiu de advokato ("avvocato"), samkiel jam okazis, ekzemple, en Germanujo, Francujo, Svislando, Auxstrujo, Danlando, Svedujo, Nederlando.
Mi ne scius, kiun vorton proponi anstatauxe; eble, "jura prokuristo" (registrita ankaux en la nederlanda-Esperanta vortaro) pli ol "helpadvokato", cxar lia cxefa funkcio ne estas tiu pledi (kiel "advokato", "barrister"), sed reprezenti.
Bonvolu noti, ke en la angla, "solicitor" estas uzata ankaux por indiki la publikan akuziston ("prokuroro").
Gxis
Antonio
Amike
Renato
Renato:
>Ĉar "prokuri" ŝajnas al mi neoficiala, ĉu "jura reprezentanto" same
funkcius?
Ne, gxi ne funkcius; "jura reprezentanto" egalas, en la itala (por ke Renato senpere komprenu), al "rappresentante legale", do al la persono, kiu jure reprezentas instancon en la eksteraj rilatoj (ekzemple, prezidanto).
Cxiukaze, "prokuro", kvankam neoficiala, estas zamenhofa.
Gxis
Antonio
Bone, se ni ne trovas ion pli bonan.
Amike
Renato
Amike
Renato
Antonio:
>> jura prokuristo
>Tion mi provizore registris kun duboj.
Mi kundubas...kvankam mi devas multon konjekti... Law PIV
solicitoro estas tipe brita fenomeno, kaj la priskribo pensigas
pri io kia kromadvokato, advokat-asistanto, help-advokato
prokuristo law la sama PIV estas iu kiu reprezentas firmaon, sed
PIV ne indikas cxu temas pri io jugxeja...
Mi ne scias cxu prokuristo egalas al prokuroro...
gxis, Ronaldo
Ankaŭ mi pensis ke por laikuloj help-advokato estas pli klara, sed Antonio....kromadvokato, advokat-asistanto, help-advokato
Ronaldo:
>kromadvokato, advokat-asistanto, help-advokatoRenato:
>Ankaŭ mi pensis ke
por laikuloj help-advokato estas pli klara, sed Antonio....
Solicitoro estas, efektive, brita apartajxo (versxajne, ecx nur angla, ekzemple ne skota). Se trovi iun similan funkcion en aliaj juraj sistemoj, laux mi ne tauxgas kromadvokato (kiu estas dua advokato, kun-pledanta por la sama kliento) nek help-advokato (kiu estas duaranga advokato, tamen advokato); eventuale povus tauxgi advokat-asistanto, kaj cetere PIV registras “asistanto cxe advokato”.
Pri “prokuristo”: prokuro (zamenhofa vorto) estas gxenerala jura termino, kiu koncernas ne nur entreprenojn, sed ankaux personojn; do “prokuristo” povas esti, laux mi, ankaux taksata kiel gxenerala termino. Cetere, “jura prokuristo” trovigxas ankaux en nederlanda-esperanta vortaro.
Prokuroro estas alia afero, nome publika akuzisto.
Gxis
Antonio
eventuale povus tauxgi advokat-asistanto, kaj cetere PIV registras “asistanto cxe advokato”.
Ni havas linion "solicitoro -> jura prokuristo, advokatasistanto". Sed ni ankaŭ havas linion "asistanto ~ helpanto". Do la lasta devus fariĝi "advokathelpanto".
Ni ankaŭ devus tiel havi linion "asisti [9oa] ~ helpi".