parmezan-o --> parm-a fromaĝ-o ?
Absolute! Se oni konsideras, ke tiu itala fromag’o nomig’as “Parmigiano” en la itala, la nomo derivita de la angla/franca estas aparte sensenca.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato
23 gennaio 2010 10.07
A: ° listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo)
parmezan-o
ĉu
parmezan-o --> parm-a fromaĝ-o ?
Renato
Mi pensas, ke “parma fromag’o” estas la pli malnova formo – nur tion mi trovis en la vortaro de Wells, eldonita en 1969. Mi kredas, ke homoj uzas “parmezano” c’efe c’ar ili simple supozas, ke tio estas g’ia nomo, kaj ne kontrolas en la vortaro – alivorte, ke temas pri eraro.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 23 gennaio 2010
11.47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
parmezan-o
--
Anna Lowenstein
>Mi pensas, ke “parma fromag’o” estas la pli malnova formo – nur tion mi trovis en la vortaro de Wells, eldonita en 1969. Mi kredas, ke homoj uzas “parmezano” c’efe c’ar ili simple supozas, ke tio estas g’ia nomo, kaj ne kontrolas en la vortaro – alivorte, ke temas pri eraro.
“Parmesano” (ne “parmezano”, cxar en la originalo temas pri sonora “s”!) per si mem, estus pravigebla, cxar:
1) dum en la itala norma lingvo oni diras “parmigiano”, en la loka dialekto oni diras gxuste “parmsan”;
2) internacie estas tiu la nomo kutime uzata (“parmesan” en Usono/ Kanado/ Australio/ Japanio; “parmesano” en Latinameriko; “parmesao” en Brazilo; ktp).
Tamen, la demando estas tikla, cxar en multaj landoj (ekzemple en Germanujo) oni vendas sub la nomo “parmesan” imitajxojn de tiu aparta itala fromagxo (kies oficiale protektita nomo estas “parmigiano-reggiano”, en rilato kun la tipa produkta regiono cxirkaux la urboj Parma kaj Reggio Emilia).
Pri tio, okazis proceso antaux la Euxropa Justica Kortumo, kiu verdiktis (C-132/05) ke, “sendepende cxu parmesan estas la gxusta traduko de la itala nomo parmigiano”, “parmesan” ne povas esti taksata gxenerala nomo por indiki iun ajn fromagxon je malmola kaj grajna konsisto tauxgan por raspado, sed ke gxi devas esti rezervita al la tipa fromagxo produktita en aparta itala landoparto.
Pro tio, mi preferas la formon “parma fromagxo”, por eviti miskomprenojn kaj komercajn trompojn.
Gxis
Antonio
Mi enmetus en la listo ambaŭ vortojn en jena formo:
- parmezano (malrekomendinda), parmiĝiano --> parma fromaĝo
- parmiĝiano, parmezano (malrekomendinda) --> parma fromaĝo
J-K Rinaldo
- parmiĝianoĈu la vorto en tiu formo estas efektive uzata.
J-K
Mi iom alie opinias. Laŭ plej bona estas "Parma fromaĝo".
La dua plej bona estas "parmezano", kaj nur laste venas
la apenaŭ uzata formo "parmiĝiano".
"Parmezano" estas pli bona ol "parmiĝiano" pro du
kialoj:
1. La ideo estas, ke tia vorto disvastiĝis internacie
kiel nomo de fromaĝo, kaj ke tiam pli-malpli perdiĝis
la ideo, ke la senco estas "fromaĝo el Parmo/laŭ
Parma stilo". "Parmezan(o)" tiam simple fariĝis vorto,
kiu per si mem nomas certan fromaĝospecon sen vivanta
ligo al la origina loko en Italujo. La _formo_ de
tiu internacia vorto estas en plej multaj lingvoj
(se mi ne eraras) simila al "parmezan". Malmultaj
lingvoj uzas ion similan al "parmiĝian". Estu du
klare "parmezano" en Esperanto - se oni ekrezonas
laŭ tiu vojo, ĉar Esperanto uzu internaciajn formojn
(kiam ĝi entute importas internaciajn vortojn).
2. Apenaŭ iu ajn uzas la formon "parmiĝiano" en
Esperanto, kredeble pro la kialon en mia unua
argumento. Sed ne multe gravas la kialo. Gravas,
ke oni uzas la formon "parmezano", ne "parmiĝiano",
kaj ne indas ŝanĝi de la unua al la dua.
Sed ĉiuokaze plej bonas "Parma fromaĝo".
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> Sed ĉiuokaze plej bonas "Parma fromaĝo".
Kompreble mi samopinias.
J-K Rinaldo
Sxajnas al mi ke parmesano (la fromagxo) tiom konatas ke ne necesas
havi LBL-linion
pri gxi
gxis, Ronaldo N
Kiel iu jam diris, la vorto estas vaste uzata. Eventuale ni povus klarigi:
parmezan-o: fromagxspeco farita law metodo originante de itala urbo Parma.
tio estas, se eblas legxe fari gxin ekster tiu regiono (parma sxinko ne
rajtas esti!)
Kiel iu jam diris, la vorto estas vaste uzata.
Ronaldo skribis pri "parmezano":
>> Kiel iu jam diris, la vorto estas vaste uzata.
> ?u vi intencas la Esperantan vorton "parmezano", a? la diverslingvajn
> similsonajn vortojn?
Mi celis diverslingvajn similsonajn vortojn