| se iu havas ĉipon enplantitan en sian korpon, kiel li povas esti nomata per unu sola nomo? Ĉu povas esti "ĉipenplantito"? Aŭ ĉu devas esti alia nomo gramatike aŭ teknike pli ĝusta? Se jes, kiu?Ĉu iu scias, ĉu jam ekzistas esperanta nomo pri tio?
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
| Temas pri neologismo por ico (aŭ integra cirkvito ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Integra_cirkvito ) ). Laŭ mi ĵus kontrolis, ĝi estas ŝajne malmulte uzata en Esperantujo. Mi eĉ emas rezigi ĝian uzon, se aperos pli trafa anstataŭanto.http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/CX.html#CxIPO
--
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: woensdag 3 juli 2013 8:10Onderwerp: (la bona lingvo) Ĉip-o (kaj ĉip-a)
--
| Mi uzis la indikon de vi (iculon) en artikoleto, kiun mi skribas. Dankegon!
| Se oni akceptas 'ico', mi ne dirus iculo, sed vershajne icportanto.
--
Amikaro,se iu havas ĉipon enplantitan en sian korpon, kiel li povas esti nomata per unu sola nomo? Ĉu povas esti "ĉipenplantito"?
--
--
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: lowenstein, annaVerzonden: donderdag 4 juli 2013 9:04Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Re: Ĉipo
Ekzistas kvar oficialaj vortoj komenciĝantaj je mikro: mikrobo (2OA), mikrofono (2OA), mikrometro[1] (2OA), mikroskopo (2OA).
En TdE oni
trovas aldone mikrobiologia, mikrofilmo, mikroklimato, mikrokosmo, mikromedio, mikroondo, mikro-organismo, mikroprocesoro, mikrosistema, mikroskopa, mikroskopio, mikrosocio kaj mikroŝtato.
Plue en ĝeneralaj
vortaroj ankaŭ: mikrobicido, mikrobologio, mikrokoko, mikrolito, mikrono, mikropilo, mikrosporo, mikroto kaj mikrotomo[2].
La vortaro Dictionnaire médical
français-espéranto[3] (Dmf-e) entenas grandan
nombron da vortoj komenciĝantaj je makro- kaj mikro-. Ankaŭ, sed malpli da ili, en Medicina Esperanta Terminaro[4].
B. Ekzemploj de malsanecoj kun nenormale malgranda korpoparto estas: mikrobrakeco, mikrobuŝeco, mikrocerbeco (anstataŭ mikroencefaleco), mikrofingreco, mikrokapeco, mikrolangeco, mikrolipeco, mikrooreleco (anstataŭ mikroreleco), mikropupileco, mikrostomakeco (anstataŭ mikrogastreco), mikrotestiko (devus esti mikrotestikeco).
C.
Dmf-e
liveras ankoraŭ vortojn
kun makro aŭ mikro por malsanoj kun aliaj karakterizoj:
makroangiopatio (malsaneco de grandaj angioj), makroeritemo (aŭ eritemo: erythema infectiosum), mikroalbuminurio (enesto de
malgrandaj kvantoj da urino en la sango),
mikroaneŭrismo (dilatiĝo en parto de la angia sistemo), mikroangiopatio (malsaneco de malgrandaj
angioj), mikrocitemio (aŭ mikrocitozo aŭ mikroĉelozo), mikroskribemo, mikroŝtono (en reno aŭ
uretro?).
Se la
ĉefvorto estas oficiala vorto, ankaŭ vortoj de ĉi-tiu grupo (mikroskribemo, mikroŝtono) estu Esperantaj
vortoj.
Dum la vortaristoj de Dmf-e enkondukis tri komunuzajn
specifaĵojn por makro- (grand-, dik- kaj -dilatiĝo), ili ne aŭdacis proponi et-, maldik- aŭ -ŝrump(iĝ)o por konkurenci kun mikro-. Tio estas verŝajne kaŭzata de
ilia opinio pri pli restrikta rolo de et kiel sufikso kaj ne kiel
prefikso.
Mia konkludo: makro- kaj
mikro- meritas esti rekonataj de la
Akademio de Esperanto kiel fakaj
sufiksoj, se temas pri klinikaj malsanoj pri nenormalaj dimensioj de
korpopartoj aŭ organoj aŭ pri klinikaj malsanoj. Apud tio pli specifaj variantoj
kun komunuzaj vortoj kiaj grand-, dik- kaj ‑dilatiĝo estas eblaj. Tiam la maloj de
tiuj vortoj povas formiĝi kun et-, maldik- kaj -ŝrump(iĝ)o.
Por la grupo C
ĉi-supre
mi diru, ke oni prefiksu makro- kaj
mikro- precipe al oficialaj vortoj
kaj aliaj membroj de C
eble rajtas esti uzataj pro internacieco.
Dmf-e = Dictionnaire médical Français-Espéranto
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: lowenstein, annaVerzonden: donderdag 4 juli 2013 9:04
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Re: Ĉipo