Re: (la bona lingvo) cunam-o

2 views
Skip to first unread message

José Antonio Vergara

unread,
Mar 12, 2011, 8:33:31 AM3/12/11
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti
La vorto estas japandevena, plene internaciighinta jam de jardekoj,
sin referencas al tre specifa, tute nenormala kaj katastrofa situacio,
do mi opinias ghin plene akceptebla kaj fakte bonveniginda lau la 15-a
regulo!!

Mar-ond-eg-o neniel utilus. Ja en ajna shtormo povas esti maraj
ondegoj. Chi-kaze la kunmetisma dogmo falas en la ridindon.

Jose' Antonio Vergara

2011/3/12 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
> Vidante la ĝeneralan uzon de la vorto "cunamo" en ĉi tiuj tagoj, mi demandas min, ĉu ni ne devus ŝanĝi la sagon en niaj linioj:
>
> cunam·o → (mar·a) ond·eg·o
> cunami·o → (mar·a) ond·eg·o
>
> al la signo =.
>
> Kion vi pensas?
>
> Renato
> --------------------------------------------------
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato....@esperanto.it
>
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>

Eduardo Trápani

unread,
Mar 12, 2011, 9:54:20 AM3/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> cunam·o → (mar·a) ond·eg·o
>> cunami·o → (mar·a) ond·eg·o
>>
>> al la signo =.
>>
>> Kion vi pensas?

Mi samopinias, ni ŝanĝu al "=". Nur por "cunamo". Oni nepre konservu
"ondego". La kialon mi klopodas klarigi malsupre. Eble estus
konsiderinda ankaŭ "kolosondo" por pli bone montri la eksterordinarecon.

Do mi sugestas:

cunam·o = (mar·a) ond·eg·o, (mar·a) kolos·ond·o

> La vorto estas japandevena, plene internaciighinta jam de jardekoj,
> sin referencas al tre specifa, tute nenormala kaj katastrofa situacio,

Ne, ĝi ne referencas katastrofon. Jen problemo kiam oni volas
fortraduki surbaze de ĵurnalaj raportoj ;). Ĝi referencas fenomenon tre
malsimplan, kaj *ne* specifan. La ununura specifa afero estas *la
ondoj* ĉar kialoj, ejoj kaj rezultoj treege varias.

Homoj penas priskribi per unu vorto kaj la fenomenon (ondego) kaj la
kaŭzon (martertremo, falinta kosmoŝtono, ...) kaj la rezultojn
(katastrofon). Ju pli ni lernas des pli akurataj ni volas niajn
difinojn. Sed tio ne funckias tiel por la lingvo. Martertremon oni ne
nepre sentas sed ondegojn oni vidas kaj katastrofon oni spertas. Ŝajnas
al mi ke "ondego" estas la pli neŭtra kaj sekura maniero difini tion,
same kiel faras vortaroj en la franca[2] kaj hispana[3].

Antaŭ ol iu tion diras, "martertremo" ne estas iu elpensaĵo, oni uzas
ĝin ĉiutage en hispanparolantaj landoj, ankaŭ por priskribi tion kio ĵus
okazis en Japanio. Tiun vorton oni uzas ofte anstataŭ "tsunami",
kontrolu vi mem [1]. Tsunami ne estas tiel neevitinda vorto.

[1]
http://news.google.es/news/search?aq=f&pz=1&cf=all&ned=es&hl=es&q=maremoto
[2] http://www.larousse.com/es/diccionarios/frances/tsunami

> do mi opinias ghin plene akceptebla kaj fakte bonveniginda lau la 15-a
> regulo!!

Akceptebla. Tial ni havu "="

> Mar-ond-eg-o neniel utilus. Ja en ajna shtormo povas esti maraj
> ondegoj. Chi-kaze la kunmetisma dogmo falas en la ridindon.

En la japana tsunami signifas pli malpli "havenondo" aŭ "golfetondo".
Tio ne igas la kunmetaĵon ridinda. Kunmetaĵon alprenas novajn, ne tiel
vastajn signifojn. Esperantistoj tion scias delonge.

Vi serŝajne scias ke ekzistas multaj ejoj kie oni lernas, sed ni ĉiuj
samopinias pri la baza signifo de "lernejo" kaj no konsideras
universitaton ene de ĝi. Via komento pri la kunmetisma dogmo kaj la
malutileco de marondego malkaŝas nur nekomprenon.

Cetere, en la hispana, la aŭtoritata difino de "tsunami" estas ĝuste
"giganta ondo"[3].

[3] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltConsulta?TIPO_BUS=3&LEMA=tsunami

Amike, Eduardo.

Andreas Kueck

unread,
Mar 12, 2011, 10:01:22 AM3/12/11
to la bona lingvo
On 12 Mrz., 14:33, José Antonio Vergara
<joseantonio.verg...@gmail.com> wrote:

> La vorto estas japandevena, plene internaciighinta jam de jardekoj,
> sin referencas al tre specifa, tute nenormala kaj katastrofa situacio,
> do mi opinias ghin plene akceptebla kaj fakte bonveniginda lau la 15-a
> regulo!!

Prave.

> Mar-ond-eg-o neniel utilus. Ja en ajna shtormo povas esti maraj
> ondegoj.

Jes. Kaj ankau sekve de tajdo (alflu-reflu-ciklo) iutempe kaj
iuregione povas estighi ondego, ekzemple la pororoko
( http://de.wikipedia.org/wiki/Pororoca ), kiu ne estas cunamo.

--
Andreas Kueck

José Antonio Vergara

unread,
Mar 14, 2011, 8:17:09 PM3/14/11
to la-bona...@googlegroups.com, Eduardo Trápani
Eduardo instruis al mi:

>> La vorto estas japandevena, plene internaciighinta jam de jardekoj,
>> sin referencas al tre specifa, tute nenormala kaj katastrofa situacio,
>
> Ne, ĝi ne referencas katastrofon.  Jen problemo kiam oni volas fortraduki
> surbaze de ĵurnalaj raportoj ;).

vi pravas: mi devintuS aldoni la e-vorton "potenciale": potenciale
katastrofa situacio.

Ne temas nur pri vorto uzata de sensciaj jhurnalistoj:
oceanografiistoj kaj fakaj instancoj uzas ghin, char temas pri sufiche
specifa koncepto, vidu ekz. la agentejon de la usona registaro
(Pacifika Cunamo-atentiga Centro)
http://ptwc.weather.gov/ptwc/index.php

> Homoj penas priskribi per unu vorto kaj la fenomenon (ondego) kaj la kaŭzon
> (martertremo, falinta kosmoŝtono, ...) kaj la rezultojn (katastrofon).  Ju
> pli ni lernas des pli akurataj ni volas niajn difinojn.

Tiu emo nomi per aparta vorto apartan koncepton estas tute normala, mi supozas.

José Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Mar 14, 2011, 8:21:44 PM3/14/11
to la-bona...@googlegroups.com, Eduardo Trápani
jen alia usona instanco: Landa Centro de Esplorado pri Cunamoj, de la
NOAA (Landa Oceana kaj Atmosfera Oficejo)
http://nctr.pmel.noaa.gov/index.html
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages