Nova teskto de Marcel pri vortpluformado

12 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 26, 2016, 6:27:20 AM4/26/16
to mar...@melburno.org.au, ~listo 'lbl'

Ĝi aperas en http://bonalingvo.net/index.php/Vortpluformado.

Bonvolu legi kaj komenti pri ĝi.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Mail priva di virus. www.avast.com

Pjer

unread,
Apr 27, 2016, 6:13:17 PM4/27/16
to la bona lingvo, mar...@melburno.org.au
Mi legis. Jen interesa kaj sufiĉe kompleta analizo laŭ aglutineco.
Mi faros kelkajn rimarkojn:
Ekzemple pri 8)kompreneble fiŝkapti ne estas fiŝo(j)n kapti, fakte oni povas fiŝkapti malnovan ŝuon anstataŭ truton en iu malpura rivero... Kial malrekomendi tiujn formojn ?
pli sube pri "finaĵo" ene de kunmeto, mi ne firmas pri si(n)deteni...;  antaŭ'e'n'iri= iri antaŭen ne estas antaŭiri = iri antaŭe,kaj ni pensu pri la fundamentaj : unutaga kaj unuataga ...

Ĉiamanier mi opinias, ke ekde la Fundamento ekzistas pli simpla* klarigo de la vortplufarado laŭ izoleca  analizo anstataŭ aglutineca.
Amike, Pjer.

*simpla sed eble ne facila por homoj, kiuj kutimas analizi laŭ klasikaj lingvosciencoj, sed Esperanto estas tute aparta.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Apr 28, 2016, 3:18:07 AM4/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
>> Corsetti: Bonvolu legi kaj komenti pri ĝi.

> Pjer: ...pri 8)kompreneble fiŝkapti ne estas fiŝo(j)n kapti, fakte oni
> povas fiŝkapti malnovan ŝuon anstataŭ truton en iu malpura rivero... Kial
> malrekomendi tiujn formojn ?
Mi ankaŭ ne malrekomendus fiŝkapti

> ...mi ne firmas pri si(n)deteni...;
Tiu ja estas tikla afero, kiu meritas pli da ekzameno... "sideteni" estas
efektive pli laŭregula, sed "sindeteni" estas pli klara kaj jam eniris la uzon.

> ... mi opinias, ke ekde la Fundamento ekzistas pli simpla* klarigo de
> la vortplufarado laŭ izoleca analizo anstataŭ aglutineca.
> Amike, Pjer.
>
> *simpla sed eble ne facila por homoj, kiuj kutimas analizi laŭ klasikaj
> lingvosciencoj, sed Esperanto estas tute aparta.
Mi ne emas argumenti laŭ la izoleca aŭ aglutineca vidpunkto.

Miaopinie la argumentado de Marcel estas nek simpla nek findecida.

Miaopinie restas nur tri kondiĉoj por krei kunmetadon:
- ke la antaŭelemento estas preciziga vorto de la fina ĉefelemento;
- ke la kunmetaĵo havu propran specifan signifon;
- ke la vokalan finaĵon de la antaŭemento oni aldonu nur se la kunmetaĵo estas
malfacile prononcebla. Kaj ke la vokala kunmetaĵo kongruu kun la eksplikigita
formo (ekzemple: servOpreta=preta je servO, anglAlingve=per anglA lingvo,
multEkosta=kiu multE kostas).
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Apr 29, 2016, 8:59:34 AM4/29/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/04/2016 om 9:18 schreef Johano Karlo Rinaldo:

...mi ne firmas pri si(n)deteni...;
Tiu ja estas tikla afero, kiu meritas pli da ekzameno... "sideteni" estas efektive pli laŭregula, sed "sindeteni" estas pli klara kaj jam eniris la uzon.

Mi ekzemple ĉe http://tatoeba.org/epo neniam uzas la akuzativan finaĵon ene de kunmetita vorto, kaj mi defendas mian starpunkton iom humure, jene:
Ĉu "sinteno" temas pri teno de sino?

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Apr 29, 2016, 9:03:39 AM4/29/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/04/2016 om 9:18 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> multEkosta=kiu multE kostas

Kvankam oni povus diri "kio kostas multON", do "multokosta"...

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Apr 29, 2016, 9:04:57 AM4/29/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/04/2016 om 9:18 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> anglAlingve=per anglA lingvo

aŭ "per la lingvo de anglo"... anglolingve...

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Apr 29, 2016, 4:05:05 PM4/29/16
to la-bona...@googlegroups.com
>> JoKo Rinaldo: multEkosta=kiu multE kostas
> Leo De Cooman
> aŭ "kio kostas multON", do "multokosta"...

>> JoKo Rinaldo: anglAlingve=per anglA lingvo
> Leo De Cooman
> aŭ "per la lingvo de anglo"... anglolingve...

Tamen - bedaŭrinde! - ne estas regulo, kiu decidas kiu pravas.

Ja pri tiu regulo indas debato, JoKo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages