Re: (lbl - redaktantoj) eseo

1 view
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Jun 17, 2011, 3:47:02 PM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-lingvo...@googlegroups.com
     Antau ol ion proponi por oficialigo, indas esplori, chu tio ne jam estas Esperante direbla (pardonu min, se pri "ese/" vi jam interkonsilighadis, kaj tion mi ial ne vidis !).

     La radiko "ese/" estas transskribajho de la franca "essai" <ese'>, kiu signifas "prov(ajh)o". Se iu proponus, ke ni traduku "ese/o"-n per "prov/ajh/o" mi ne scius, kiel protesti, sed mi ne estus plene kontenta.
     Pli kontentiga estus "mal/long/ajh/o". Bedaurinde, tiu povas ankau aliajn sencojn alpreni. Kion vi opinias pri ghi ?
     Grosjean-Maupin tradukas jene : "(litt.) (mallonga senpretenda) studo [disertacioZ]". Tie "studo" devus esti "studajho", kiu iomete misharmonius kun "senpretenda", tamen pli milde ol "disertacio".
     Bokarëv tradukas per tri vortoj, el kiuj la unuajn du inverse li retradukas per "skizo" kaj respektive per "etudo", dum la tria, kiu estas la franca vorto per rusaj literoj skribita, ne aperas en lia vortaro rusa-Esperanta.
     Fulcher kaj Long tradukas la anglan "essay" per "traktato", sed eble la angla vorto estas iom alisenca, ol la franca. (Pri "traktat/" kaj "trakt/" mi ne kuraghas ree okupighi sen miaj iamaj notoj, precipe pro la tro multaj signifoj de "trakt/".)
     Indus esplori el diversaj citajhoj, chu povus taugi "mal/long/ajh/o", "prov/ajh/o", "sen/pretend/ajh/o", "skiz/ajh/o", eble iuj aliaj (chu eble "liber/ajh/o" ?  chu "verk/et/o" ??), kaj kiu shajnas tie preferinda.


2011/6/17 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Marcos:

>  Laŭ mi la vorto "eseo" estas oficialiginda. Okaze ke aliaj ne kontraŭas la oficialigon, mi ankaŭ pretas verki difinoproponon. Sed tiuokaze ni transigu la diskuton al la listo oficialigindaj-radikoj.

Jen mi transigas la diskuton tie. Provante respondi al Leo, mi mem konstatis, kiom malfacile estas trovi vorton por rediri la samon. Eble "verketo" taŭgus, sed mi pretas akcpeti la porponon por oficialigo.___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Fra Simo

unread,
Jun 17, 2011, 4:36:35 PM6/17/11
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-lingvo...@googlegroups.com
     Nur post sendo de mia chi-suba mesagho (kial do nur poste ?  pri tio necesus esplorado che "gmail", "googlegroups", "yahoogroups" kaj eble Renato : ofte miriga estas la vicigho de niaj mesaghoj en mia "gmail"-a leterkesto) mi trovis, kvazau pli novan, tiun mesaghon de Leo, per kiu ni ekzorgis pri "ese/o". Leo la anglan vorton "essay" <ese> renkontis kiel nomon de lerneja ekzercajho konsistanta el mallonga teksto kun ordonita longeco pri unu ordonita temo. Tio havas nur tre nerektan rilaton kun la franca "essai" <ese'> au la Varin(g)jena "eseo". Vere estas, ke unu franca kunlaboranto de "Tatoeba" (franco, sed la lingvon anglan tre kutimanta) tradukis tiun "essay" per "essai", sed mi certas, ke neniam ajn mi la francan vorton renkontis kun tiu signifo, krom che kruda tradukeraro de mallertaj lernantoj. Tiusignife mi la anglan "essay" tradukus al Esperanto per "(mal/long/a) tekst/o" kaj al la franca per "texte" <tekst> (au eble, en grupo de pli junaj lernantoj, per "rédaction" <redaksjon'>, kiu signifas "teksto" kun la senco "verkekzercajho"), kun tauga kunteksto.

      Vort(er)on traduki au proponi por oficialigo ne havas sencon, dum oni ne scias pri la signifo kaj la atendataj kuntekstoj.


2011/6/17 Fra Simo <fra...@gmail.com>



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages