Bonvenon al Gereltogtokh Dagva!

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2007, 9:25:12 AM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bonvenon al la dua parolanto de la mongola en c'i tiu listo. La unua alig'into estas Enkhee.

Ni provu utiligi tuj la konojn de Gereltogtokh Dagva.

Demando starigita hierau' al la listanoj:

En Esperanto "Vat-o" estas vorto en la Fundamento kun la signifo "Kotono kombita kaj premita laux molaj tavoloj." (estas praktike tiu blanka ajxo, kiun oni uzas por bandagxi, kiam oni faras injektojn, ktp.)

Ekzistas krome pluraj variajxoj de alia vorto "Vato/Vatto/Uxato" por indiki la potencon produktadan de unu ampero sub tensio de unu volto (praktike mezur-unuo de elektro).

Demando: kiel oni diras tiujn du vortojn en viaj lingvoj?


Amike

Renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 12, 2007, 9:59:23 AM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> En Esperanto "Vat-o" estas vorto en la Fundamento kun la signifo "Kotono
> kombita kaj premita laux molaj tavoloj." (estas praktike tiu blanka ajxo,
> kiun oni uzas por bandagxi, kiam oni faras injektojn, ktp.)

> Ekzistas krome pluraj variajxoj de alia vorto "Vato/Vatto/Uxato" por
> indiki la potencon produktadan de unu ampero sub tensio de unu volto
> (praktike mezur-unuo de elektro).

> Demando: kiel oni diras tiujn du vortojn en viaj lingvoj?

Eble mi kontribuu per la Svedaj vortoj:

kotona "vato" = "vadd" (elparolo: "vad")

elektra "vato" = watt (elparolo: "vat")

Mia persona opinio estas, ke ambau nomighu "vato" en Esperanto.
Estas nenio ajn kontrau-Fundamenta en tia homonimeco
(char jam la Fundamento enhavas plurajn homonimojn).

Fakte temas pri aparte ne-ghena homonimeco, char apenau iam ajn
oni povas interkonfuzi la du en reala uzado.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2007, 10:16:27 AM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:


 kotona "vato" = "vadd" (elparolo: "vad")
 elektra "vato" = watt (elparolo: "vat")

Dankon!


Mia persona opinio estas, ke ambau nomighu "vato" en Esperanto.
Estas nenio ajn kontrau-Fundamenta en tia homonimeco
(char jam la Fundamento enhavas plurajn homonimojn).

Miaflanke mi provus eviti tiun homonimecon, c'ar tamen la g'enerala principo de la Fundamento kaj de Zamenhof s'ajnas al mi evitado de homonimeco (pesi/pezi kaj aliaj).


Fakte temas pri aparte ne-ghena homonimeco, char apenau iam ajn
oni povas interkonfuzi la du en reala uzado.

Pri tio mi konsentas.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 12, 2007, 10:35:37 AM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Bertilo:

> Mia persona opinio estas, ke ambau nomighu "vato" en Esperanto.
> Estas nenio ajn kontrau-Fundamenta en tia homonimeco
> (char jam la Fundamento enhavas plurajn homonimojn).

> Miaflanke mi provus eviti tiun homonimecon, c'ar tamen la g'enerala


> principo de la Fundamento kaj de Zamenhof s'ajnas al mi evitado de
> homonimeco (pesi/pezi kaj aliaj).

Mi samopinias. Ghenerale oni evitu homonimojn, sed ne nepre chiam.

> Fakte temas pri aparte ne-ghena homonimeco, char apenau iam ajn
> oni povas interkonfuzi la du en reala uzado.

> Pri tio mi konsentas.

Ghuste tial ne indas rompi al si la kapon por provi eviti ghuste
tiun chi okazon de homonimeco.

Praktike la provoj eviti homoniman "vato" kondukis al la uzo de
la fushformo "vatto". El chiuj nehomonimaj kandidatoj por la elektra
signifo, nur tiu vere uzighas atentinde multe. Sed tiu formo, kun sia
ghena duobla "tt", apenau konsistigas salutindan progreson. Male, temas
pri tre malbona vortformo (pro la malfacileco ghin ghuste elparoli).

Tial mi pledas por akcepto de la homonimo "vato". Almenau ghi estas
elparolebla.

Aliaj variantoj, kiel "u^ato", "vatio", "vuato" k.t.p., k.t.p., jam
estas provitaj sensukcese. Ne indas denove provi tion, kio jam
estas plurfoje provita praktike sen ajna sukceso.

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2007, 5:07:49 PM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:


Mi samopinias. Ghenerale oni evitu homonimojn, sed ne nepre chiam.

C'iam kiam tio estas ebla, sed eble en c'i tiu okazo la afero ne estas ebla.

Praktike la provoj eviti homoniman "vato" kondukis al la uzo de
la fushformo "vatto". . . .
Tial mi pledas por akcepto de la homonimo "vato". Almenau ghi estas
elparolebla.
Aliaj variantoj, kiel "u^ato", "vatio", "vuato" k.t.p., k.t.p., jam
estas provitaj sensukcese. Ne indas denove provi tion, kio jam
estas plurfoje provita praktike sen ajna sukceso.

Mi konsentas ke "vato" estas la malplej malbona solvo. Aliflanke estas g'uste g'i, kiu pus'as trovi solvojn kiel "u'ato", ktp. kiuj ne estas tau'gaj. Vers'ajne ne estas io farebla (dum ni ne scias, kiel oni diras tion en la mongola).

Amike

Renato

HIROTAKA Masaaki

unread,
Jan 12, 2007, 8:33:42 PM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki el Japanio salutas.

Bertilo skribis:


>Praktike la provoj eviti homoniman "vato" kondukis al la uzo de
>la fushformo "vatto". El chiuj nehomonimaj kandidatoj por la elektra
>signifo, nur tiu vere uzighas atentinde multe. Sed tiu formo, kun sia
>ghena duobla "tt", apenau konsistigas salutindan progreson. Male, temas
>pri tre malbona vortformo (pro la malfacileco ghin ghuste elparoli).

Laux mi, japanlingvano, la formo "vatto" estas ne tiel fusxa kompare kun
la fundamenta "edzo". La paro "vato" kaj "vatto" estas akceptebla
solvo al mi, kiu kutimas al japanlingva sonsistemo. Mi mem prononcas
"tt" kiel mallongan spirhalton cxe la gloto.

2007/01/13 [sab.] HIROTAKA Masaaki
_______________________________________ http://www.vastalto.com/

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 12, 2007, 8:54:44 PM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki:

> Laux mi, japanlingvano, la formo "vatto" estas ne tiel fusxa kompare kun
> la fundamenta "edzo". La paro "vato" kaj "vatto" estas akceptebla
> solvo al mi, kiu kutimas al japanlingva sonsistemo. Mi mem prononcas
> "tt" kiel mallongan spirhalton cxe la gloto.

Ankau en la Sveda sonsistemo ekzistas tia distingo inter mallonga kaj
longa eksplodaj konsonantoj. Kaj tial ankau mi povas facilege elparoli
tiel, kiel Hirotaka priskribis.

Sed homoj, kies nacia lingvo tute ne konas tian distingon de longeco
che tiaj konsonantoj, multe malpli facile povas elparoli tiel. Ili devas
tion aparte lerni.

Lau mi la Esperanta sonsistemo tian distingon tamen ne havas. Se oni
skribas "tt" oni do devas elparoli ne unu longan "t"-on, sed du plenajn
"t"-ojn.

HIRAYAMA Tomohiro

unread,
Jan 12, 2007, 10:21:01 PM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Prononcado de "vatto" estas facila por mi japano. Sed mi demandas
min, cxu mia prononco de "Postdomo" (iu traduko de
"Taglibro de Anne Frank" estis tiel titolita) estas internacie
komprenebla. Mi opinias, ke kaj "tt" kaj "td" estas evitendaj.
------------------------------------
HIRAYAMA Tomohiro
Sendai en norda Japanio
<hira...@cocoa.ocn.ne.jp>
-------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 12, 2007, 11:22:03 PM1/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
HIRAYAMA Tomohiro:

> Prononcado de "vatto" estas facila por mi japano. Sed mi demandas
> min, cxu mia prononco de "Postdomo" (iu traduko de
> "Taglibro de Anne Frank" estis tiel titolita) estas internacie
> komprenebla. Mi opinias, ke kaj "tt" kaj "td" estas evitendaj.

Nu, en kunmetajhoj "tt" kaj "td" tamen estas sufiche kutimaj. Mi pensas
ekz. pri "posttagmezo", "postdiploma", "stratdefluilo", "batdifekti" kaj
similaj vortoj.

Che vortoj kiel "posttagmezo" la rekonto de la du t-oj apenau estas
evitebla. Evidente necesas chiufoje elparoli ambau konsonantojn plene.

Do, ankau "vatto" estas elparolebla (ech kun du apartaj t-oj), sed tiaj
duoblaj eksplodaj konsonantoj ja estas tre nekutimaj kaj fremdaj ene de
radikoj en Esperanto. Lau mi ili ekzistu prefere nur en kunmetajhoj.

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2007, 3:17:55 AM1/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:


Lau mi la Esperanta sonsistemo tian distingon tamen ne havas. Se oni
skribas "tt" oni do devas elparoli ne unu longan "t"-on, sed du plenajn
"t"-ojn.

Mi plene konsentas. Kaj super ni du staras la Fundamento, kiu ankau' konsentas.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Jan 13, 2007, 5:03:05 AM1/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
La duobla T, same kiel aliaj duoblaj konsonantoj, ne estas prononcebla de
homoj, kiuj ne havas tiun sonon en sia lingvo. Mi mem ne havas malfacilaj'on
diri g'in en kunmetaj'oj, en kiuj mi faras g'in nature, se mi havas
problemojn prononci g'in aparte.
C'ar duoblaj konsonantoj estas oftaj en la itala, mi kompreneble lernis
prononci ilin log'ante c'i tie, sed same kiel c'iuj eksterlandanoj mi ofte
ne bone prononcas ilin.
Mi certe ne akceptus la enkondukon de tiaj sonoj en Esperanton. Mi (kaj
certe c'iuj aliaj anglalingvanoj, sed vers'ajne ankau' germanoj kaj aliaj)
ne prononcas la duoblan N en Finnlando - mi konsideras la aferon esti nur
distingo de literumado.
La duoblaj konsonantoj fakte estas apartaj sonoj, kiuj ne trovig'as en la
Esperanta alfabeto. Enkonduki ilin nun s'ang'us la fonetikan sistemon de
Esperanto same kiel enkonduki spiratajn konsonantojn (BH) au' la anglan
konsonanton TH.
Kore,
Anna
-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: sabato 13 gennaio 2007 5.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pri "vatto"

HIROTAKA Masaaki

unread,
Jan 13, 2007, 7:09:56 AM1/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki skribas.

Bertilo Wennergren:


>Sed homoj, kies nacia lingvo tute ne konas tian distingon de longeco
>che tiaj konsonantoj, multe malpli facile povas elparoli tiel. Ili devas
>tion aparte lerni.

Certe jes. Tial mi asertis, ke la fundamenta "edzo" estas pli
malfacile prononcebla al mi, ol ne fundamenta "vatto".

>Lau mi la Esperanta sonsistemo tian distingon tamen ne havas. Se oni
>skribas "tt" oni do devas elparoli ne unu longan "t"-on, sed du plenajn
>"t"-ojn.

Certe cxi tio estas plimulta opinio, tamen mi ne estas kontenta. Kaj
tiu, kiu enkondukis "vatto"-n, eble havus saman opinion kun mi.

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 13, 2007, 7:34:44 AM1/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki:

> Bertilo Wennergren:

> >Lau mi la Esperanta sonsistemo tian distingon tamen ne havas. Se oni
> >skribas "tt" oni do devas elparoli ne unu longan "t"-on, sed du plenajn
> >"t"-ojn.

> Certe cxi tio estas plimulta opinio, tamen mi ne estas kontenta. Kaj
> tiu, kiu enkondukis "vatto"-n, eble havus saman opinion kun mi.

Efektive ekzistas ne malmultaj, kiuj ne konsentas kun mi. Mi do ne
certas, kiu opinio estas plimulta.

Vi tute pravas, ke tiuj, kiuj enkondukis tiajn vortojn kiel "vatto",
"brutte", "matcho", "budgheto", "Mekko" k.s. celis, ke oni elparolu
kun longaj konsonantoj lau Japana au Itala fonetikoj. Eble la plej
gravaj apogintoj de tiu vidpunkto estis Kalocsay kaj Waringhien.

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2007, 8:00:43 AM1/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Hirotaka Masaaki skribis:


Tial mi asertis, ke la fundamenta "edzo" estas pli
malfacile prononcebla al mi, ol ne fundamenta "vatto".

Do, eventuael la problemo estas trovi solvon por edzo ne malsimpligi la lingvon plie per "vatto".


Certe cxi tio estas plimulta opinio, tamen mi ne estas kontenta.  Kaj
tiu, kiu enkondukis "vatto"-n, eble havus saman opinion kun mi.

Jes, sed se ni forlasas la fundamenton ni neniam trovos interkonsenton pri alternativa son-aro de Esperanto, kiu tau'gus por c'iuj. Ekzemple, italoj tuj volus forigi la literon "h", kiun ili ne kapablas au'skulte kapti kaj elparoli. ktp. ktp.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2007, 8:03:15 AM1/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:


Efektive ekzistas ne malmultaj, kiuj ne konsentas kun mi. Mi do ne
certas, kiu opinio estas plimulta.

Ne gravas unuopaj opinioj (kvankam mi opinias, ke la plejmulto samopinias kun vi kaj mi). Tio, kio gravas estas la sistemo de la Fundamento.


Vi tute pravas, ke tiuj, kiuj enkondukis tiajn vortojn kiel "vatto",
"brutte", "matcho", "budgheto", "Mekko" k.s. celis, ke oni elparolu
kun longaj konsonantoj lau Japana au Itala fonetikoj. Eble la plej
gravaj apogintoj de tiu vidpunkto estis Kalocsay kaj Waringhien.

Estas malkonsilinde diri ion alian krom bonajn aferojn pri mortintoj.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages