mi vidas en nia listo la jenan linion:
inerci·o ~ sen·mov·ec·o
Tamen ŝajnas al mi, ke ni neniam pritraktis la vorton ĉi-liste.
Al mi ŝajnas ke, en fizika kunteksto, "inercio" facile anstataŭigeblas
per "inerteco". Ekzemple, mi parolus pri "inerteca referenckadro" (IT
sistema di riferimento inerziale, EN inertial frame of reference),
"inerteca forto" (IT forza apparente, EN fictitious force), kaj tiel
plu.
Kion vi opinias? Ĉu "inercio" ŝajnas al vi same uzinda kiel
"inerteco"? Ĉu la linio
inerci·o --> inert·ec·o, sen·mov·ec·o
estus tro aŭdaca?
Amike,
--
Fabio
Se temas pri fiziko, mi ne tradukus "inercion" per "senmoveco". Fakte
temas pri "malemo ŝanĝi moviĝostaton".
La radikon"inert" mi precipe konas el kemio. Ĝi estas oficiala radiko.
ReVo proponas por inercio: 1. mensa inerteco kaj 2. = inerteco
Fakte min ne tre kontentigas la fortraduko "senmoveco". Iu mortas pro
SIA "inercio", kiam li kun alta rapideco kolizias kontraŭ muro. Laŭ mi
ne eblus aserti, ke li mortis pro SIA "senmoveco", (ja pro la senmoveco
de la muro).
Amike salutas Leo
Karaj,
mi vidas en nia listo la jenan linion:
inerci·o ~ sen·mov·ec·o
[...]
La PIV ankau mencias, ke la vorton uzis Zamenhof.
Do, por mi "inercio" signifas rezisto por shanghi, au de materio au de
menso.
Mi pensas, ke ni povus nur proponi:
inerci-o ~ (parolante pri psiko) neshanghemeco
Sed, por fizika signifo, mi pensas, ke ni ne devas proponi shanghon.
Fizika signifo de inercio estas vere preciza, ech ghi estas la unua
legho de la mehhaniko de Newton. Kvankam Z ne enhavigis ghin en
Fundamenta vortaro, li uzis ghin, kiel PIV mencias.
> Sed, por fizika signifo, mi pensas, ke ni ne devas proponi shanghon.
Fizika signifo de inercio estas vere preciza, ech ghi estas la unua
legho de la mehhaniko de Newton.
Kiel oni diras en la hispana por la koncepto fizika kaj por la ĝenerala inerteco?
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Franklin:
| En hispana estas la sama vorto (inercia) por fizika kaj por ordinara lingvo.
Ankaŭ en la itala. Mi volis ĝuste argumenti, ke se hispanoj povis malkovri Amerikon, havante nur unu vorton, ankaŭ esperantistoj povus fari ion similan.
Amike
Renato
Franklin:
| En hispana estas la sama vorto (inercia) por fizika kaj por ordinara lingvo.
Ankaŭ en la itala. Mi volis ĝuste argumenti, ke se hispanoj povis malkovri Amerikon, havante nur unu vorton, ankaŭ esperantistoj povus fari ion similan.
Renato:
>Ankaŭ en la itala. Mi volis ĝuste argumenti, ke se hispanoj povis malkovri Amerikon, havante nur unu vorton, ankaŭ esperantistoj povus fari ion similan.
Mi dirus “konkeri”, pli ol “malkovri”.
Gxis
Antonio De Salvo
> Mi supozas, ke en la Itala okazas io simila.
Efektive jes! Sed, kiel vi vidas temas pri vortoj el la sama radiko.
Amike
Renato
> Kiel oni diras en la hispana por la koncepto fizika kaj por la ĝenerala inerteco?
Kvankam temis pri la hispana, mi aldonas scieron pri la finna.
Certe fizikistoj konas ankaŭ la fremdvorton "inertia", sed ĝenerala
oni uzas por la fizika koncepto unu el la vortoj
hitaus (malrapideco)
jatkavuus (daŭremo, pluemo)
Eblas eĉ iom distingi inter tiuj vortoj, ekz. kiu el ili donas pli
taŭgan difinon al la unua baza leĝo de mekaniko.
Mi ne komprenas, kial ni bezonus du apartajn radikojn, unu por la
fizika kaj alian por ĝenerala signifo. Ankaŭ psikologio eble do
bezonus sian propran fakan radikon, ĉu? – "Inerta, inerto, inerteco,
inerteca" ŝajnas sufiĉaj al mi. (Malgraŭ la Zamenhofeco de "inerci",
mi preferas la oficialan "inert" kaj ĝiajn derivaĵojn. Ambaŭ radikoj
ŝajnas plu uzataj.)
Mi rigardetis en Vikipedion, kaj rimarkis, ke iu (mi tre suspektas ke
estas unu samlistano nia) ĵus komencis okupiĝi pri inert-rilataj
artikoloj, kaj ekverkis jam komencon de "Inerto (fiziko)". Bone! Mi
legis tie ankaŭ iometon de longa artikolo titolita "Inercia kadro de
referenco", kiu estas lingve netolereble fuŝa, vera teruraĵo. Ke oni
bonigu tiajn artikolojn estas eĉ pli grave ol havi iujn liniojn en SSV.
Estus bone provi la vortojn ankaŭ en realaj kuntekstoj, ekz. en fiziko
kaj tekniko por la anglaj "inertial navigation system, inertial force,
flywheel (PIV inercirado), moment of inertia" ktp.
Nia linio povus esti ekz.
inercio -> inerto, inerteco, neŝanĝemo, malvigleco
Amike
Harri
Jes, mi. Sed poste mi haltis, atendante la evoluon de nia diskuto.
Efektive, dum verkado mi ne sentis bezonon pri la radiko "inerci-",
kaj eĉ pri "inerteco" (ŝajnas, ke "inerto" tute bonas por tiu rolo).
Sed la artikolo (kaj la rilataj artikoloj kiujn mi ekverkis) estas tre
supraĵa, do povus esti, ke mi preteratentas ion.
> Estus bone provi la vortojn ankaŭ en realaj kuntekstoj, ekz. en fiziko kaj
> tekniko por la anglaj "inertial navigation system, inertial force, flywheel
> (PIV inercirado), moment of inertia" ktp.
Mi uzus "inert-" aŭ "inerteca" en ĉiuj tiuj esprimoj. (ekz. Inerteca
forto, Inertmomanto)
> inercio -> inerto, inerteco, neŝanĝemo, malvigleco
Ŝajnas al mi bone, ke "inerto" aperu unualoke en la linio.
Amike,
--
Fabio
> Ke oni bonigu tiajn artikolojn estas eĉ pli grave ol havi iujn liniojn en
SSV.
Vi pravas! Ni esperu ke kelkaj el niaj junaj membroj, kiuj facile distingas
inter komputilo kaj muso kaj manovras ilin facile, faros tion.
> Nia linio povus esti ekz.
Roma locuta est, causa finita est (= Romo parolis, la jura disputo finiĝis =
en nia situacio: mi registris tion, kion proponis Harri).
Amike
Renato
> Jes, mi.
Do, estas vi, tiu, kiu distingas inter muso kaj komputilo.
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj